Karaj amikoj, en la pasintsemajna "Esperanto en Marŝo" ni raportis al vi inaŭguron de la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto. En la hodiaŭa "Esperanto en Marŝo" ni raportos la fermiĝon de la kongreso. Karaj amikoj, bonvole aŭskultu!
S-ro Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina E-Ligo, prezidis la fermiĝon.
S-ro Yu Tao
Post tio, Yu Tao, prezidanto de la fermiĝo, laŭtlegis ankaŭ la mesaĝon de prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia E-Movado. La mesaĝo estas jena.
Poste, s-ro Nan Youli, s-ro Wang Minhao, s-ro Liu Zhengkun kaj s-ro Zhang Shaoji faris koncizan raporton pri grupaj kunsidoj okazintaj posttagmeze de la 7-a de decembro. Ili koincide opiniis, ke la ĉina Esperanto-movado devas kongrui kun la nuntempa konstruado de bonstatiga kaj harmonia socio, kaj eĉ elmetis konstrui "harmonian E-movadon" en Ĉinio. Ili ankaŭ faris proponojn pri tio, kiel oni fortigu la ĉinan E-movadon, pli intime ligu Ĉinan E-Ligon kaj lokajn E-asociojn, disvastigu E-on en Ĉinio kaj akcelu E-kulturon. Ili ankaŭ apelaciis, ke oni invitu alilandajn esperantistojn partopreni en ĉinaj E-kongresoj kaj ĉinaj esperantistoj aktive partoprenu en alilandaj E-aktivadoj, tiel ke en- kaj ekster-landaj esperantistoj pli intime faru interfluon kaj lernu sukcesan sperton unu de la alia.
S-ro Wang Minhao faris raporton pri fervojista kunsido
Post tio, s-ro Li Weilun, s-ro Han Zuwu, s-ro Xu Shanxuan, kaj fraŭlo Li Jianhua faris koncizan raporton al kongresanoj pri fakaj kunsidoj okazintaj antaŭtagmeze de la 8-a de decembro.
Menciinde, ke s-ro Li Weilun, prezidanto de Pekina E-Asocio kaj sindona E-instruisto, faris specialan parolon pri E-instruado. Li tiamaniere eksplikis rilatojn inter E-movado kaj E-instruado:
Cetere, s-ro Li Weilun emfazis, ke oni devas turni pli da atento al infana E-instruado, ĉar laŭ lia opinio, infanoj estas la estonteco de Esperanto kaj E-movado. Lia opinio gajnis jeson de kongresanoj.
S-ro Li Hongjie
En la fino, Li Hongjie, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj direktoro de la redakcio de "El Popola Ĉinio", alte taksis la 7-an Ĉinan E-Kongreson, kore dankis LKK-on pro ĝia diligenta kaj efika laboro por sukcesigi la kongreson kaj individuajn esperantistojn pro iliaj kontribuoj al la ĉina Esperanto-movado. Krome, li traktis la temon pri konstruado de la harmonia socio, kaj prezentis siajn opiniojn pri disvolvo de Esperanto-movado en Ĉinio.
La kongreso solene fermiĝis en la kantado de "La Espero" kaj aplaŭdado de la kongresanoj.
Karaj amikoj, finiĝis raporto pri fermiĝo de la 7-a Ĉina E-kongreso. Koran dankon pro via aŭskulto! |