china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Eĥo de aŭskultanto al "Esperanto en Marŝo"
(GMT+08:00) 2008-03-06 09:06:43

(Yu Tao: la tria de maldekstre)


Karaj amikoj, en la 9-a de februaro, "Esperanto en Marŝo" elsendis intervjuon de Lina al Yu Tao, ĝenerala sekretario de Ĉina E-Ligo. En la intervjuo Yu Yao koncize konigis interesajn morojn de Ĉinio en la Printempa Festo. Nia fidela aŭskultanto Enrique aŭskultis la intervjuon. Kion Enrique opinias pri tiuj ĉinaj moroj? Jen letero de Enrique.


**********
Mi ĵus denove aŭskultis la programeron "Esperanto en Marŝo" pri la printempa festo. Ĝi estas tre interesa programo kiu konatigas ion pri la ĉina kulturo. Interesis min la donacoj al la infanoj.
Ni loĝas en epoko kiam la infanoj ricevas tro multe da donacoj. Intrigas min la kutimo de orientaj landoj, donaci monon al infanoj.

(Enrique kun argentinaj gejunuloj)



Laŭ mia opinio, infanoj ne estas kapablaj valori monon. Kaj se ili ricevas multan, ili pli ne konscios pri ĝia valoro, kaj poste ili malbone uzus siajn propran monon. Kelkfoje, kiam mi vidas plenkreskulojn donantajn multe da mono al infano, mi cerbumas ... ĉu ili donacas por favori la infanon, aŭ ili donacas por montri al la mondo kiel donacemaj ili estas?
La programo ankaŭ mencias librojn kiel donaco. Mi kredas ke tiu estas unu el la plej bonaj donacoj, se oni bone elektas la donacotajn librojn.
Mi ankaŭ scivolemas pri la familiaj kondiĉoj kiam estas nur unu infano. Mi kutimiĝis al familioj kun du infanoj, eĉ se mia avino havis 8. La plimulto de familioj ĉirkaŭ mi havas 2, kelkaj havas 3 infanojn. Ĉu la loĝantaro de Ĉinio jam komencis malkreski?

(Enrique en urbo Barcelono)


Ĉi tie, en ĉiu lando de Ameriko, loĝantaro multe kreskas. Sed ŝajnas ke en Eŭropo, la loĝantaro de la plejmulto de landoj malkreskas.


**********
Karaj amikoj, kiel vi opinias pri tiuj ĉinaj moroj? Ĉu vi havas la saman opinion kun Enrique? Bonvole leteru al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com refoje lina68@tom.com aŭ vi povas eldiri viajn vortojn en suba "Komento". Karaj amikoj, finiĝas la hodiaŭa programereto "Verda Voĉo". Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040