china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Plej novaj E-informoj en "Esperanto-Ekspresisto"
(GMT+08:00) 2008-03-11 16:33:03

Karaj amikoj, en la hodiaŭa "Esperanto-Ekspresisto" vi aŭdos informojn respektive pri Esperanto kandidatigita al la Nobel-Premio pri Paco, E-bando " baRok' ", la Ondo de Esperanto podkaste kaj blogo Esperanto-muziko. Sekvas detalaj informoj!

********

1.Esperanto kandidatigita al la Nobel-Premio pri Paco!

Apud Helmut Kohl kaj la niĝeria prezidanto ankaŭ la lingvo Esperanto troviĝas inter la ĉi-jaraj kandidatoj!

La eksa germana kanceliero Helmuth Kohl, la alĝeria prezidanto Abdelaziz Bouteflika kaj ankaŭ "Esperanto kiel lingvo de paco" troviĝas sur la dua plej longa kandidatiga listo de la historio de la Pac-Premio. La 27-an de februaro, tion informis s-ro Geir Lundestad, gvidanto de la Instituto Nobel.

Pli longa ol la ĉi jara listo de kandidatoj estis nur en la jaro 2005. En tiu ĉi jaro, la listo enhavas nomon de 33 organizaĵoj kaj de 164 personoj. La konkretaj nomoj ne estas publikigitaj, sed la rajtigitoj pri kandidatigado povas informi pri siaj favoritoj, tiel do kelkaj nomoj jam estas scieblaj.

Ministroj de la registaro kaj la alĝeria parlamento kandidatigis sian prezidanton. Premiito de la jaro 1990, la lasta sovetia gvidanto Mihail Gorbaĉov kandidatigis la eksan kancelieron Helmut Kohl, kiu laŭ li faris tre multon por fini la malvarman militon, kaj agis tre multe por la interpaciĝo en Eŭropo. Du svisaj parlamentanoj kandidatigis la lingvon Esperanto, kiu estas laŭ ilia opinio la lingvo de paco kaj espero.

Je kandidatigo de Nobel-premioj estas rajtigitaj parlamentanoj, membroj de registaroj kaj universitataj profesoroj en ĉiuj landoj, la antaŭaj premiitoj, kaj membroj de pluraj internaciaj institucioj.

Anoncado de rezultoj kaj publikigo de nomoj de la gajnintoj okazos en komenco de oktobro, la solena transdonado de la Premio: la 10-an de decembro.

********

2. Brazila metalo

(Fonto: leter-informo de Vinilkosmo)

La bando " baRok' ", fondita de la gitaristoj Rafael Milhomem kaj Rafael Muniz, estas nova barokmetala projekto, la bando kantas esperantlingve kaj havas sian centron en Brazilo.

Raphael Milhomem estas tre sperta kaj lerta gitaristo, kiu ludas tiel bone rokon, metalon kiel klasikajn muzikojn. Li estas ankaŭ komponisto kaj muzika aranĝisto en diversaj aliaj bandoj rokaj aŭ metalaj en Brazilo, kiel ekz. "Sunroad", "Euphony" kaj akustike ankaŭ en "Alma Brasileira" kaj en la triopo "El Ligno Trio".

Li preparas esperanto-albumon, kies temo pretos en la venontaj monatoj. Li ankaŭ laboras por pretigi kontribuon kun partopreno de multaj kantistoj el la muzika medio de Goiânia por la projekto de metalkompilo en esperanto lanĉita de Vinilkosmo kaj Kosmuzik.

********

3. La Ondo de Esperanto podkaste

(Fonto: leter-informo de Vinilkosmo)

Jam de longa tempo pluraj radioj dissendas podkaste, kiel ekzemple inter aliaj Pola radio, Radio Aktiva aŭ ankaŭ Parolu mondo.

Tute nova... la 20an de februaro 2008 aperis la dua podkasto de "La Ondo de Esperanto". Post superrigardo pri la reagoj al la unua radioprogramo de "La Ondo", oni povas aŭskulti Esperanto-novaĵojn el pluraj landoj de la mondo, prezenton de la nova disko "Invito por vojaĝo" de Jacques Yvart kaj, kiel la ĉefan programeron, humuran novelon "Historio de komerca entrepreno" de Anton Ĉeĥov. La 38-minutan programon voĉe prezentas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

********

4. ESPERANTOMUZIKO

(Fonto: leter-informo de Vinilkosmo)

Se vi interesiĝas pri Esperantomuziko, bonvolu viziti la ret-magazin-blogon ESPERANTOMUZIKO. Tie vi trovas preskaŭ ĉion, kio sciindas pri Esperanto-muziko, tion, kion vi ne trovas tie, vi trovas tutcerte en EUROKKA aŭ en la muzik-eldonejo Vinilkosmo,

aŭ en la iama ROK-gazet'. Krome multaj adresoj, ligoj kaj kompreneble artikoloj pri Esperanto-muziko.

La blogo ESPERANTOMUZIKO estas laŭ propra priskribo:

Komune administrata retmagazina blogo de esperantistoj pri ĉio, kio koncernas Esperanto-muzikon, ekz.: EUROKKA, DATENBAZO de artistoj, VINILKOSMO kun reta muzik-vendejo, informleteroj, EVENTOJ, movado, adresoj, LIGILOJ, terminaro, artistoj kaj bandoj, albumoj, muzikstiloj, MiaSpaco, Ipernitio, amikaro, radioelsendoj ktp...

La blogo estas iniciato de EUROKKA.

********

Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto de la hodiaŭa "Esperanto-Ekspresisto". La ĉefaj informoj estas respektive pri Esperanto kandidatigita al la Nobel-Premio pri Paco, E-bando " baRok' ", la Ondo de Esperanto podkaste kaj blogo Esperanto-muziko. Se vi havas vortojn pri la hodiaŭaj informoj, bonvole leteru al Lina, redaktoro de "Esperanto en Marŝo", laŭ la retadreso: lina68@tom.com   lina68@tom.com .

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040