china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Lingvoj Gravas"----Ĝenerala Direktoro de Unesko pri celebrado de Internacia Jaro de Lingvoj 2008
(GMT+08:00) 2008-03-20 11:03:06

Karaj amikoj, en la hodiaŭa programereto "Verda Voĉo", ni elsendos mesaĝon de s-ro Koichiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008. Jen la detala mesaĝon!

********

La jaro 2008 estas proklamita Internacia Jaro de Lingvoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko, al kiu oni konfidis la taskon kunordigi la agadon por la Jaro, pretas plenumi sian rolon kiel gvida aganto.

La Organizaĵo estas plene konscia pri la decida graveco de la lingvoj por la multaj defioj, kiujn la homaro devos alfronti dum la venontaj jardekoj.

La lingvoj fakte estas nepraj por la identeco de la homaj grupoj kaj individuoj kaj por ilia paca kunekzisto. Ili estas strategia faktoro por antaŭeniri al daŭropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda kaj la loka.

La lingvoj havas kernan gravecon por atingi la ses celojn de Edukado por Ĉiuj kaj la Jarmilajn Evoluigajn Celojn aprobitajn de Unuiĝintaj Nacioj en 2000.

Kiel faktoro de socia integriĝo, la lingvoj ludas strategian rolon en la forigo de la ekstrema malriĉeco kaj malsato, dum kiel kolonoj de alfabetiĝo kaj lernado de kapabloj por la vivo ili estas ankaŭ nepraj por atingi universalan unuanivelan edukadon. La batalo kontraŭ aidoso, malario kaj aliaj malsanoj devas utiligi la lingvojn de la koncernaj homgrupoj por trafi ilin, kaj la konservado de lokaj kaj indiĝenaj scioj kaj lertoj strebe al naturmedia pluteneblo estas kerne ligita al lokaj kaj indiĝenaj lingvoj.

Plie, la kultura diverseco estas intime ligita al la lingva diverseco, kiel indikite en la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco de Unesko kaj ĝia Agoplano, la Konvencio por la Konservado de la Nemateria Kultura Heredaĵo kaj la Konvencio pri la Protektado kaj Antaŭenigo de la Diverseco de la Kulturaj Esprimoj.

Tamen, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7 000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi. Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en la lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero.

Urĝas agi. Kiel? Per la kuraĝigo kaj prilaboro de lingvopolitikoj ebligantaj al ĉiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo. Ankaŭ kuraĝigante la parolantojn de regantaj lingvoj regi alian nacian aŭ regionan lingvon kaj unu aŭ du internaciajn lingvojn. Nur se plurlingvismo estos plene akceptita, ĉiuj lingvoj povos trovi sian lokon en nia tutmondiĝinta mondo.

Tial Unesko invitas la registarojn, UN-organojn, organizaĵojn de la civila socio, edukajn instituciojn, asociojn de profesiuloj kaj ĉiujn aliajn koncernatojn stimuli la respekton, antaŭenigon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj, aparte de tiuj endanĝerigitaj, en ĉiuj situacioj de la individua kaj kolektiva vivoj.

Ĉu per iniciatoj sur la eduka kampo, la ciberspaco aŭ la klera medio; ĉu per projektoj por savtenado de endanĝerigitaj lingvoj aŭ antaŭenigo de la lingvoj kiel iloj de socia integriĝo; aŭ per esplorado de la interrilato inter la lingvoj kaj la ekonomio, inter la lingvoj kaj scioj de la indiĝenoj aŭ inter la lingvoj kaj la kreado, estas necese ke la ideo "lingvoj gravas!" estu diskonigata ĉie.

Nia komuna celo estas atingi agnoskon, sur la nacia, regiona kaj internacia niveloj, pri la graveco de la lingva diverseco kaj plurlingvismo en la eduka, administra kaj jura sistemoj, en la kulturaj esprimoj kaj komunikaj iloj, en la ciberspaco kaj komerco.

La Internacia Jaro de Lingvoj 2008 alportos unikan ŝancon por fari decidan antaŭeniron survoje al la atingo de tiuj celoj.

Koïchiro Matsuura

********

Karaj amikoj, ĉio menciita estas mesaĝo de s-ro Koichiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008. Se vi havas vortojn pri la mesaĝo, bonvole leteru al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com lina68@tom.com Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040