china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Survoje al la kongreso de Esperanto-ĵurnalistoj
(GMT+08:00) 2008-03-20 11:09:20

(Boris Kolker )

Karaj amikoj, en la hodiaŭa programereto "Esperanto-Ekspresisto" ni elsendos informojn respektive pri internacia kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj, pri nova Esperanto-disko "Sen lim' ĝis" kaj pri bone vendata libro "Vojaĝo en Esperanto-Lando". Nun sekvos detalaj informoj.

******

1. Survoje al la kongreso de Esperanto-ĵurnalistoj

Kiel konate, litovaj ŝtataj instancoj kaj Litova Esperanto-Asocio organizas internacian kongreson de esperantistoj-ĵurnalistoj.

La kongreso okazos inter 26-a kaj la 30-a de majo 2008 en Vilnius. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj ĵurnalistoj.

Al la kongreso estas invitataj ĉiuj nunaj kaj iamaj membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kaj ĉiuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj ĵurnalistoj kaj homoj de apudaj profesioj iel rilataj al ĵurnalismo. Krome estas invitataj ĉiuj estraranoj de UEA kaj ties ĝenerala direktoro. Entute oni antaŭvidas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn.

Preparlaboroj por la kongreso bone progresas. Estas faritaj gravaj vizitoj al gravaj funkciuloj de Vilnius kaj de Litovio. Jenaj du aferoj estis deciditaj: (1) la 29-an kaj la 30-an de majo la kongreso laboros en "Konstitucia Salono" de la parlamentejo. Estis interkonsentita ankaŭ tio, ke prezidanto de parlamento Viktoras MUNTIANAS venos por saluti kongresanojn.

(2) Estis definitive interkonsentite, ke la 27-an kaj la 28-an de majo kongreso laboros en malnova historia urbodomo de Vilnius, ke urbestro fariĝos subtenanto de la kongreso, kaj li aranĝos akcepton por ĉiuj kongresanoj.

La unua kongresa tago (la 26-an de majo) estos ekskursa tago tra Vilnius. La 27-an de majo okazos inaŭguro kaj plenkunsidoj de la kongreso. La 28-an de majo kongreso laboros en tri sekcioj. Laboraj kunsidoj estas antaŭviditaj ekde la 9-a ĝis la 18-a horo. Vespere okazos akceptoj kaj koncertoj.

Al la kongreso jam aliĝis pli ol 60 personoj el 20 landoj, kaj promesis veni pliaj 30 personoj. Certe, kiel antaŭvidite, estos 100 aŭ iom pli da partoprenantoj el 30-40 landoj kaj la kongreso estos granda, enhavo-riĉa kaj reprezenta.

Ĉefpreleganto pri la kongresa temo "Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto" kaj ties reĝisoro konsentis esti prof. Humphrey TONKIN el Usono.

Pri la preparaj laboroj de la kongreso informis ambaŭ litovaj novaĵ-agentejoj ELTA kaj BNS, kaj la komunikoj aperis en multaj nacilingvaj gazetoj.

Organizadon de la kongreso subtenas UEA kaj Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Funkcias 10-persona loka organiza komitato de la kongreso.

******

2. E-disko "Sen lim' ĝis"

Per tiu ĉi unua KD la kompanio "Duoble Unu" invitas vin daŭrigi la vojaĝojn helpe de originalaj muzik-titoloj, kiuj ampleksas diversajn muzik-ĝenrojn de la infan-kanto ĝis la engaĝita kanzono, kun muzika vasto, kiu revekigas en aŭskultantoj la sentojn, memorojn kaj notojn el la tuta mondo!

Kiel en la koncertoj de "Tra la Mondo", ĉiu kanto havas sian propran universon. Sursceneje tiu diverseco estas tamen perita nur de du personoj, danke al la redono kaj uzado de perkutiletoj, kiuj kompletigas la akordionon, gitaron kaj kantadon. Surdiske la diversaj muzikaj koloroj estas substrekataj pere de niaj muzikaj amikoj : 30 el ili partoprenis en la produktado de la kodisko!

Ĉio estis hejme registrita kaj la rezulto estas tiel bona kiel ĉe profesia laboro, danke al multaj laboraj horoj de Patrik pri la miksado kaj aliaj komputikaj aferoj, kaj ankaŭ dank'al la "masterigado" fare de "Globe Audio Studio", en Bordozo, kun kiu kutimas labori Vinilkosmo.

La stiloj kaj temoj estas diversaj pri infanoj: la alfabeto, krudeco al infanoj, akvo-polucio, profit-farado kaj pri media rubo ktp... Ĉiuj tekstoj kaj muzikaĵoj estas verkitaĵ de Patrik Delabi kaj de Fransŭaz' Rochette.

Ĉar tio estas «KD ekstra», vi trovos ene, legeblajn per komputilo : bild-rakonton laŭ unu el la kanzonoj, fotaron, karaokeajn versiojn de du kanzonoj, tekstojn kaj kelkajn partiturojn.

******

3. Boris Kolker fariĝis ĉampiono de la Esperanta libromerkato

Per "Vojaĝo en Esperanto-lando", akademiano Boris Kolker fariĝis ĉampiono de la Esperanta libromerkato ankaŭ en la jaro 2007. Lia perfektiga kurso, kiu samtempe estas enkonduko en la Esperanto-kulturon, gajnis la unuan lokon jam en la sesa sinsekva jaro, kio ne sukcesis al alia libro dum tiuj pli ol 30 jaroj, dum kiuj la Libroservo de UEA aperigis furor-listojn de siaj vendoj. Ekde 2002 vendiĝis 2568 ekz. de la libro de Kolker; el ili 295 pasintjare.

Ĉi-kune aperas du listoj. Tiun de totalaj vendoj influas kvantaj mendoj de aliaj libroservoj. La alia listo dokumentas unuekzemplerajn vendojn al individuaj klientoj poŝte aŭ surloke en Roterdamo. En la listo de ĉiuj vendoj estas 11 eldonaĵoj de UEA/TEJO; en tiu de unuopaj vendoj ili estas 8 el 20. La vendoj en la kongresa libroservo estas enkalkulitaj en la statistiko de ĉiuj vendoj.

La adresaro de Pasporta Servo, tradicia rivalo de Kolker, vendiĝis en 276 ekzempleroj. La reeldono de "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat en redakto de Ulrich Lins, kvankam aĉetebla nur ekde aŭgusto, atingis la trian lokon -. Ĝin sekvas "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin , kiu siavice staras ĉe la pinto de unuekzempleraj vendoj. Tre sukcesan lanĉon spertis la lernolibro de Stano Marĉek, "Esperanto per rekta metodo". Ĝi aperis ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, el kiuj la japana eldono, evidente dank' al la vendado en la UK, sukcesis eniri la liston de totalaj vendoj.

Ĉar diskoj kutime ne atingas furor-listojn, estas notinde, ke la abund-enhava "Esperanto elektronike" eniris la grandan liston por la dua fojo kun 111 vendoj. Ĝojiga estas ankaŭ la sukceso de la unua volumo de "Beletra Almanako", kiu aperis sur la merkato fine de septembro sed malgraŭ malmulta tempo atingis la kvaran lokon ĉe unuopaj vendoj.

La vendoj sumiĝis je 121 172 eŭroj. Kompare kun la bona jaro 2006 okazis malkresko de 12 747 eŭroj pro la tradicie malpli bona debito de la kongresa libroservo, kiam UK okazas ekster Eŭropo. Hazarde la vendo-sumo preskaŭ precize egalas tiun en 2004, kiam la antaŭan fojon la UK okazis en Azio kaj la vendoj sumiĝis je 121 374 eŭroj. La Libroservo de UEA vendis entute 2214 diversajn titolojn. Nur de 84 el ili estis venditaj pli ol 10 ekzempleroj kaj 1080 vendiĝis nur en unu ekzemplero, dum 3306 titoloj allogis dum la jaro neniun klienton.

******

Karaj amikoj, ni ĵus elsendis informojn respektive pri internacia kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj, pri nova Esperanto-disko "Sen lim' ĝis" kaj pri bone vendata libro "Vojaĝo en Esperanto-Lando". Se vi volas diri vortojn pri tiuj informoj, bonvole leteru al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com lina68@tom.com Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040