china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Buller esploris pri UK en Kubo
(GMT+08:00) 2008-03-24 16:02:26

Karaj amikoj, en la hodiaŭa programereto "Esperanto-Ekspresisto" vi aŭdos jenajn informojn: 27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto; Buller esploris pri UK en Kubo; Kandidatoj serĉataj por la Premio Ada Sikorska. Karaj amikoj, jen detalaj informoj!

********

27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto

La Nobelpremia kandidatigo de UEA fare de svisaj parlamentanoj havas tre pozitivajn sekvojn en Svislando. Aperis politikistoj kiuj deziris fari ion por Esperanto. Rezulte de pretiga kunlaboro, Esperanto povus ricevi plian subtenon, agnoskon je ŝtata nivelo.

La 21-an de februaro en 2008, leĝpropono estis submetita en la kantono de Neuŝatelo kun subskribo de 27 parlamentanoj el diversaj partioj. La leĝpropono listigas interalie tiujn punktojn: ŝtatnivele informadi pri esperanto, utiligi ĝin en diversaj oficialaj dokumentoj, en turismo loka, ebligi kaj subteni la instruadon de la lingvo laŭ nedeviga formo.

Gazetara konferenco okazos la 4-an de marto 2008 kun kelkaj el la 27 deputitoj, kun la ĉeesto de Mireille Grosjean, kunprezidantino, kaj Stefano Keller, sekretario de Svisa E-Societo. Detala raporto kaj traduko de tekstoj aperos post la konferenco.

********

Buller esploris pri UK en Kubo

Antaŭ nelonge, Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Kubon laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj Kuba Esperanto-Asocio invitas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la la 75-a UK sukcese okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.

Buller renkontis funkciulojn de diversaj instancoj, kies sinteno al la re-okazigo de UK estas tre entuziasma. Li estis akceptita i.a. de s-ro Fernando Rojas, vicministro pri kulturo, kaj s-ro Conrado Martínez, prezidanto de la Kuba Kongresa Buroo kaj antaŭe urbestro de Havano. Krome li renkontis funkciulojn de la Ministerio pri Turismo, Kuba Libroinstituto, Fremdlingva Eldonejo José Martí, la nacia flugkompanio Cubana kaj Radio Havano. Grava estis la rekonatiĝo de Buller kun la kongresejo, kiu en 1990 donis perfektajn kondiĉojn por la UK. Intertempe ĝi estis renovigita, kun alkonstruo de hotelo, kie la kongresejo disponas pri pliaj salonoj. La ĝenerala direktoro vizitis multajn hotelojn kaj restoraciojn, admirante la multobliĝon de ilia nombro kaj entute la radikalan disvolviĝon de turismo en Kubo dum la pasintaj 18 jaroj. Unu tagon li pasigis en la fama strandparadizo Varadero ĉ. 140 kilometrojn oriente de Havano.

Dum la vizitoj al unuopaj lokoj Buller estis akompanata de estraranoj de Kuba Esperanto-Asocio. Buller ankaŭ kunsidis kun praktike la tuta estraro de Kuba Esperanto-Asocio dufoje en la bela sidejo de la Asocio. Surpriza kaj agrabla estis la konatiĝo kun s-ro Abdel Fattah Ezzeldin, ambasadoro de Egiptio, kiu lernis Esperanton en 1982 en Budapeŝto. Li invitis Buller kun reprezentantoj de Kuba Esperanto-Asocio al sia rezidejo por vespermanĝo, kiun ĉeestis ankaŭ la ambasadoroj de Jamajko, Kamboĝo kaj Pollando, honora konsulo de Finnlando, direktoro de la oficejo de Unesko por la Kariba regiono, kaj prezidantino k.a. funkciuloj de la Nacia Unesko-Komisiono de Kubo. Dum la vespero la ambasadoro pruviĝis lerta pledanto por Esperanto, kiu kun siaj Esperanto-kolegoj kompetente respondis al plej diversaj demandoj de la ne-esperantistaj gastoj.

Okazis en la teatro de la Nacia Biblioteko José Martí simpozio pri la 100-jariĝo de UEA, kun partopreno de ĉ. 100-kapa publiko. La festparolanto estis Osmo Buller, kiu laŭdis la simpozion kiel "eble la unuan grandan aranĝon omaĝe al la jubileo de UEA". Pri sia esperantisteco kaj idealoj kaj avantaĝoj de la lingvo verve parolis ambasadoro Abdel Fattah Ezzeldin. Prelegojn pri la historio de la movado en Kubo kaj ĝiaj ligoj kun UEA faris la prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio Julián Hernández Angulo, kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA Maritza Gutierrez González, kaj la estraranoj de Kuba Esperanto-Asocio Juan Ramón Rodríguez kaj Alberto Fernández-Calienes Barrios. Kiel omaĝon de la kuba esperantistaro al la forpasinta Claude Piron, aktorino Yoandra Isabel Rodríguez deklamis lian poemon "La sufero de l´aliaj". Poemojn de Aquiles Nazoa kaj L.L. Zamenhof deklamis aktorino Georgina Almanza.

Lige kun esploroj pri estontaj UK-oj la ĝenerala direktoro de UEA havas en sia vojaĝplano almenaŭ Moskvon, kien li planas iri en majo.

********

Kandidatoj serĉataj por la Premio Ada Sikorska

La lokaj, naciaj, internaciaj kaj fakaj Esperanto-Asocioj, same kiel la individuaj esperantistoj en la tuta mondo estas petataj proponi kandidatojn por la "Premio Ada Sikorska", aljuĝota en Salou dum la 16-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en oktobro en 2008.

La Premio estis kreita antaŭ tri jaroj memore al Ada Sikorska, kiu sindediĉe dum 34 jaroj laboris por Esperanto kaj ĝis sia morto redaktis la tiaman sendependan gazeton "Heroldo de Esperanto". La Premio estas destinita al esperantistoj, kiuj aparte distingiĝis pro sia valora kaj meritplena agado favore al la Internacia Lingvo Esperanto.

La Premio konsistos el medalo kaj diplomo, sur kiu, krom la nomo de la Internacia Esperanto-Semajno, aperos reliefa bildo de Ada Sikorska Fighiera kaj dorse la gravurita nomo de la premiito, dato kaj loko de la Semajno.

Proponoj atingu antaŭ la 15-a de aŭgusto 2008 la prezidanton de la Premia Komitato.

********

Karaj amikoj, ĉio supre menciitaj informoj respektive estas: 27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto; Buller esploris pri UK en Kubo; Kandidatoj serĉataj por la Premio Ada Sikorska. Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto! Bonvole sendu viajn opiniojn pri tiuj informoj al Lina laŭ maito: lina68@tom.com   lina68@tom.com

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040