china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton
(GMT+08:00) 2008-04-03 14:11:45

Saluton, karaj amikoj! En la hodiaŭa programereto "Esperanto-Ekspresisto" vi aŭdos jenajn informojn: Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton kaj TEJO ne atingis 400 individuajn membrojn en 2007. Nun sekvas detala raporto!

********

Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton

La trian de marto en la reto estis lanĉita granda tutmonda reklama ludo ŝajne ligita kun la ĉi-jaraj olimpikoj en Ĉinio. La grandskala ludo kredeble estas finance subtenata de McDonald's, kaj uzas plurajn lingvojn. Centran rolon en la ludo havas skribaĵo en Esperanto. La tuto temas pri pluraj personoj diversloke en la mondo. Ĉiuj perdis sian memoron, kaj ĉiuj trovas sur sia brako enigman tatuaĵon en Esperanto, kun la teksto "Trovu la ringon perditan". La kreintoj de la ludo tamen forgesis havigi al si la retadreson trovularingonperditan.com, kaj ĝi nun estas kaptita de la brita esperantisto Tim Morley.

La ludo komenciĝis en enigma maniero: kelkaj konataj pintaj ludantoj de retludoj dise en la mondo ricevis per ordinara poŝto pakaĵojn, kiuj enhavis fadenpilkon, afiŝon de la Antverpenaj olimpikoj en 1920, kaj poŝtkartojn kun fotoj pri la samaj olimpikoj. Dorse de la poŝtkartoj estis mallongaj mesaĝoj: "La 3-an de marto 2008: Trovu ŝin..." kaj "La 24-an de aŭgusto 2008: Savu la mondon". La 24-a de aŭgusto estas la lasta tago de la Pekinaj olimpiaj ludoj.

La pakaĵoj enhavis ankaŭ slipon kun la retadreso www.findthelostring.com. La retadreso ekfunkciis la 3-an de marto, kaj iom post iom tie estis publikigitaj la historioj de ses gejunuloj el diversaj partoj de la mondo. Ĉiuj rakontas, ke ili vekiĝis en stranga labirinto, kun la nekomprenebla tatuaĵo, krom Larissa en Brazilo. Ŝi rakontas, ke io simila okazis al ŝia konato en Brazilo antaŭ kvar jaroj.

Ĉiuj trafitoj tute ne memoras sian antaŭan vivon, sed laŭ kuracistoj ĉiuj estas sportistoj sur olimpika nivelo. La tasko de la ludantoj ŝajne estas trovi solvon de la enigmo kaj savi la mondon, sed lingvaj problemoj staras en la vojo kaj malhelpas ilian kunlaboron. Ĉiu trafito havas retejon en sia propra lingvo sub la komuna adreso www.findthelostring.com.

Iom mirinde, la kreintoj de la ludo ŝajne forgesis registri la esperantlingvan version de la retadreso, kvankam la enigma tatuaĵo kun tiu teksto estas ĝuste en Esperanto. Nun la esperantlingva adreso anstataŭe estis kaptita de la brita esperantisto Tim Morley.

Tim Morley rakontis:

"La retnomo TrovuLaRingonPerditan.com estis libera(!) do mi aĉetis ĝin. Aktuale ĝi sendas vizitantojn al Google-grupo, sed mi ŝatus ricevi pli bonajn proponojn por uzo de la nomo."

Tim Morley supozas, ke Esperanto estis elektita kiel unu centra temo de la ludo pro ĝia kongruo kun la celoj de la olimpikoj. Kvankam Esperanto almenaŭ ĝis nun ne estas uzata en la ludo, jam ĝia apero kiel la lingvo de la mistera tatuaĵo laŭ li donas bonan ŝancon diskonigi Esperanton kaj ĝian utilecon al granda internacia celgrupo.

Tim Morley diris ankaŭ:

"Mi estigis grupon ĉe Google Groups por helpi al ludantoj sendi mesaĝojn unu al la aliaj, aŭ por kune solvi problemojn de la ludo, pere de esperantaj tradukoj. La Google-grupo nun enhavas pli da esperantistoj ol ludantoj, sed mi esperas, ke tio ŝanĝiĝos."

Ĝis nun estas nur 25 membroj en la grupo, sed jam estas proponata Esperanta tradukservo por la lingvoj angla, ĉina, franca, germana, hispana kaj portugala. El la bazaj lingvoj de la ludo mankas ankoraŭ la japana.

La ringoludo rapide iĝis populara en la reto, pri ĝi raportis pluraj amaskomunikiloj, kaj kreiĝis novaj retejoj ĉirkaŭ la temo, tamen ĉefe en la angla lingvo. Interalie jam ekzistas vikio pri la ludo. Kiel kutime en ĉi-specaj ludoj, ne ĉiam eblas certe scii, kiuj el la retejoj estiĝis spontane, kaj kiuj estas kreitaj de la ludomastro.

********

TEJO ne atingis 400 individuajn membrojn en 2007

La 21-an de marto UEA oficiale publikigis informojn pri la membraro en 2007. Per lastmomenta kampanjo UEA ankaŭ pasintjare sukcesis superi la magian limon de ses mil individuaj membroj kaj la fina cifero iĝis 6.011, 55 malpli ol en la antaŭa jaro. Pli serioze suferis TEJO, kies membrokvanto malaltiĝis je 121, kaj eĉ restis sub 400. Pro la Jokohama Universala Kongreso, Japanio pasintjare iĝis la lando kun la plej multaj membroj de UEA, rakontas la gazetara komuniko de UEA.

La Jokohama UK faris el Japanio superpotencon en la membrostatistiko de UEA en 2007. La nombro de individuaj membroj en la pasintjara kongreslando pli ol duobliĝis: el 410 en 2006 al 858. Kun 991 aligitaj membroj Japanio liveris entute 1.849 membrojn de UEA kaj gajnis la unuan lokon ankaŭ en la suma statistiko de ambaŭ specoj de membreco, same kiel en 2006, sed tiam la diferenco kun Germanio estis nur 84, dum en 2007 ĝi estis 572.

En multaj landoj la efiko de UK al la membriĝoj estis minusa. Estis entute 6.011 individuaj membroj; en 2006 ili estis 6066. Perdis precipe la landoj, kie la Florenca UK akcelis membriĝojn en 2006. Tamen, la ĝenerala malkresko ne okazis pro UK sed pro tio, ke IJK estis malpli granda ol en 2006. La malplimultiĝo de junaj membroj estis pli granda ol la ĝenerala malkresko. La nombro de junaj individuaj membroj de UEA - samtempe individuaj membroj de TEJO - estis 394. En 2008 TEJO tamen denove antaŭvidas pli grandan IJK kaj sekve ankaŭ rekreskon de siaj individuaj membroj.

La distribuo inter la diversaj kotiz-kategorioj estis: Membroj kun Gvidlibro 386, Membroj kun Jarlibro 1.468, Junaj Membroj kun Jarlibro 229, Membroj-Abonantoj 2.825, Junaj Membroj-Abonantoj 128, Dumvivaj Membroj 809, Junaj Dumvivaj Membroj 24, Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 58, Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 13, Honoraj Membroj 63, Membroj de Honora Patrona Komitato 8.

Apud Japanio, almenaŭ 100 individuajn membrojn liveris Francio, Germanio, Brazilo, Usono, Nederlando, Italio, Svedio, Finnlando (156), Rusio, Britio, Belgio, Hispanio, Ĉinio, Hungario kaj Pollando.

La nombro de aligitaj membroj estis 11, 477. Temas pri tiuj membroj de la aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Kun 1, 051 aligitaj membroj la landa asocio de Ĉinio sola superis la limon de 1 000. Sekvis la asocioj en Japanio, Germanio, Italio, Belgio, Pollando, Britio, Usono, Francio kaj Svedio.

La aliaj asocioj pagis por malpli ol 300 membroj. Inter la aligitaj membroj tiuj malpli ol 30-jaraj estas samtempe aligitaj membroj de TEJO. Ili nombris 1 979, kio signifis malkresketon de 20 membroj.

La tuta membraro de UEA, t.e. individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 17 488. En 2006 ĝi estis 17 798; sekve okazis malkresko de 310. Daŭras do la falanta tendenco. Dek jarojn pli frue, en 1997, UEA havis 20 131 membrojn, kiuj konsistis el 7 113 individuaj kaj 13 018 aligitaj membroj. Ekde 1999 la suma nombro insiste restas sub 20.000.

Ĉefe pro la malkresko de individuaj membroj, falis ankaŭ la nombroj de pagitaj abonoj al la revuoj de UEA kaj TEJO. La oficiala organo de UEA, "Esperanto", nombris 4 017 pagitajn abonojn, kaj la socikultura revuo de TEJO, "Kontakto", 745 abonojn.

********

Karaj amikoj, ĉio supre menciitaj temas pri tio, ke Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton kaj TEJO ne atingis 400 individuajn membrojn en 2007. Koran dankon pro via aŭskulto! Bonvole sendu vian opinion al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com  lina68@tom.com      

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040