china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

67-a Hispana Kongreso de Esperanto Kuenko
(GMT+08:00) 2008-04-14 17:10:23

 

La 67-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Kuenko (hispane Cuenca) de la 3a ĝis la 6a de julio 2008.

Kadre de la Internacia Jaro de Lingvoj, la temo de la Kongreso estos Lingvoj, Trezoro de la Homaro, Iloj por Dialogo.

La kongresejo estos la bela kaj centra konstruaĵo "Escuelas Aguirre", antikva lernejo, kiu nun funkcias kiel kultura centro "Centro Cultural Aguirre".

Ekzistas malmultekosta loĝejo por kongresanoj ĉe la universitata hejmo "Bartolomé Cossío". Rapidu! Ne restas multaj liberaj lokoj!

Kuenko estas unu el la plej malgrandaj provincaj ĉefurboj en Hispanio. Ĝi troviĝas 160 km. sudoriente el Madrido. La antikva urbo, kiu staras sur mallarĝa monto inter du ravinoj, estas deklarita Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Krom la famaj lokaj arkitekturaĵoj, multaj el ili konstruitaj sur la bordo de la ravinoj, estas vizitindaj ankaŭ la Hispana Muzeo de Abstrakta Arto kaj la Museo de Sciencoj.

Kuenko staras en montara kaj arbara regiono kun aparte interesaj naturaj vidindaĵoj. La vetero en Kuenko en la unua semajno de julio estas ofte seka kaj varma, sed dank' al la alto (ĉ. 1000 m. sur la mar-nivelo) kaj al la apudaj arbaroj ĝi ne estas tiom varma kiel en aliaj hispanaj urboj dum la somero.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040