china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fonduso "Partoprenu IJK-n"
(GMT+08:00) 2008-04-18 16:17:01

Karaj aŭskultantoj, en la hodiaŭa programereto "Esperanto-Ekspresisto" ni elsendos jenajn informojn: Konkurso Partoprenu IJK-n 2008, Radio Aktiva faras enketon pri daŭrigo aŭ ĉesigo de la radio. Nun sekvas detalaj informoj.

Konkurso Partoprenu IJK-n 2008

TEJO ĝojas anonci, ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni en la Internacia Junulara Kongreso.

Ĉi-foje disponeblas 1 100 eŭroj kaj eblas peti monon por parte kovri vojaĝ-kostojn, loĝad-kostojn en amasloĝejo kaj program-kotizon. La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 5 premiojn, kiuj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.

Kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

* Vi estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn

* Vi aktivas en viaj landaj strukturoj, aŭ ene de TEJO aŭ aktivemas por TEJO

* Vi pretas partopreni en Aktivula Trejnado dum IJK

* Vi pretas kontribui al la IJK-a programo

* Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK

Bonvolu kandidatiĝi per motiviga letero al la TEJO-estraro, kie vi mencias

* Kial vi ricevu la premion

* Viajn aktivaĵojn ĝis nun

* Kiujn internaciajn Esperanto-aranĝojn vi jam partoprenis

* Kiel vi pretas kontribui al la IJK-a programo

* Ideojn pri taskoj kiujn vi povas fari por TEJO-agado

Krome skribu viajn

* nomon

* adreson

* retpoŝt-adreson

* naskiĝdaton

* vivokupon

Aldone bonvolu indiki viajn vojaĝ-kostojn, restad-kostojn kaj program-kostojn, kaj kune sendu minimume 1 referencan leteron. Se via kandidatiĝo ne plenumas ĉiujn kriteriojn, ĝi ne estos pritraktita. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo ĉe tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al oficejo kun la indiko "TEJO - partoprenu IJK-n", kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 15a de majo.

Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni en la IJK, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n". Vi povas sendi vian donacon pere de financoj ĉe co.uea.org. TEJO dankegas pro via kontribuo!

Radio Aktiva faras enketon pri daŭrigo aŭ ĉesigo de la radio

Ĉi tie ni elsendas la plej novan informeron de Radio Aktiva. La informero temas pri enketo pri daŭrigo aŭ ĉesigo de la interreta ĉiutaga elsendo de Radio Akiva. Rimarkinde, ke eblas respondi ĝis la fino de aprilo.

Ni informis en la antaŭa numero pri la ebleco ĉesigi la interretan ĉiutagan elsendon de Radio Aktiva kaj daŭrigi nur la podkastan version. Tiam ni ankaŭ anoncis, ke ni pretigos enketan retpaĝon kie niaj geaŭskultantoj povos respondi kelkajn demandojn, kiuj helpos nin decidi pri la estonteco de la interreta elsendo. Tiu retpaĝo jam estas preta:  http://radioaktiva.uyserv.com/enketo1                          

Ekde nun kaj ĝis la fino de aprilo, vi povas respondi la enketon. Ĝi enhavas malmultajn demandojn, sed viaj respondoj povos helpi nin decidi, kaj kaze ke ni plidaŭrigos la interretan elsendon, viaj respondoj helpos elekti la enhavon kaj la maniero funkcii de Radio Aktiva.

La enketo estas sennoma, t.e. vi ne bezonas doni vian nomon aŭ alian datumon vian. Kompreneble, ni forigos respondojn de la sama fonto; ĉar al ni ne utilas mensogi nin mem, do se pli ol unu respondo venas de la sama fonto, tiuj respondoj ne validos.

Radio Aktiva estas la sola esperanta interreta radio, kiu elsendas ĉiutage kaj tuttage, ŝanĝante la programadon ĉiutage, kun novaĵoj, informoj, ktp. Nur dum marto kaj aprilo ni ŝanĝis nia elsendmaniero, dum ni atendas la reagon de la aŭskultantaro kaj la respondoj al la enketo. Ĉi tiu estas la oportuneco de niaj karaj geaŭskultantoj decidi pri la estonteco kaj la utileco havi interretan esperantan radion, kiu elsendas ĉiutage kaj tuttage, kaj samtempe decidi pri kiamaniere devas funkcii tian radion. Ni atendas vian respondon.

Karaj aŭskultantoj, ĉio supre menciitaj temas pri Konkurso Partoprenu IJK-n 2008 kaj enketo pri daŭrigo aŭ ĉesigo de Radio Aktiva. Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040