china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente
(GMT+08:00) 2008-06-18 16:56:11
A: Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Pluveta.

B: Kaj mi Shanshan.

A: En la hodiaŭa "E-Ekspresisto" vi aŭdos: Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente; UEA kaj la Civito kune tostis.

B: Nun bonvole aŭskultu detalan raporton!

Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente

La 30-an de majo okazis en la Konstitucia salono de la litovia parlamento la lasta kunsido de la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Al la kunsido ĉeestis ankaŭ Dainius Radzevičius, prezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio. La kunsido taskigis la estraron de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio fari la unuajn paŝojn direkte al jura registriĝo de la asocio en Litovio. La kongreso de esperantistaj ĵurnalistoj okazis en nekutime favoraj cirkonstancoj, kun forta financa subteno de la litovia ŝtato kaj aliaj neesperantistaj fontoj. Imponaj ejoj estis disponigitaj al la kongreso senpage, loĝado en hotelo estis senpaga por la kongresanoj, kaj la kongresanoj ne bezonis pagi ankaŭ manĝojn.

Tiuj favoraj kondiĉoj allogis grandan kvanton da interesiĝantoj. Al la kongreso aliĝis pli ol 180 personoj el 37 landoj. Granda parto el la aliĝintoj havis nur marĝenan rilaton al ĵurnalismo, sed ĉeestis tamen la redaktoroj de multaj diverstendencaj esperantlingvaj eldonaĵoj, kaj ankaŭ manpleno da profesiaj ĵurnalistoj de nacilingvaj eldonaĵoj. La senpageco kaŭzis, ke ĉeestis multaj personoj, kiuj cetere malofte renkontiĝas en la sama kunveno.

La unuaj kunsidoj de la kvintaga kongreso okazis en la malnova urbo-domo de Vilno. La lastajn du tagojn la kongresanoj kunsidis en eĉ pli pompaj ĉirkaŭaĵoj, en la Konstitucia salono de la litovia parlamento, kiu preskaŭ neniam estas uzata por kunsidoj de eksteruloj. En la sama ejo, kie siatempe estis subskribita la konstitucio de resendependiĝanta Litovio, nun estis farita la decido pri la registriĝo de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kiel jura persono en Litovio.

Gravan rolon en la ebligo de la kongreso havis la prezidanto de la litova parlamento, Česlovas Juršėnas, kiu favore sintenas al Esperanto. Li per afabla parolado bonvenigis la kongresanojn en la Konstitucia salono de la parlamento, kaj vespere regalis la kongresanojn per akcepto en unu el la restoracioj de la parlamento.

Dum la akcepto li transdonis oficialan gratulleteron al la nov-elektita prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, la litova radia ĵurnalisto Audrys Antanaitis, konata interalie pro siaj matenaj babilprogramoj kun politikistoj.

La renovigo de la estraro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kaj la unuaj paŝoj al serioza reaktivigo de la asocio estus unu el la konkretaj rezultoj de la kongreso. Krom Audrys Antanaitis, la estraron nun eniris Vytautas Šilas, la redaktoro de Litova Stelo, Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de la Ondo de Esperanto, kaj Mariana Evlogieva, kiu interalie specialiĝis pri televidaj scenaroj. El la malnova estraro restis Kalle Kniivilä kaj Dieter Rooke.

La nova prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio estas ankaŭ vicprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio, kaj kune kun Dainius Radzevičius, la prezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio, pretas labori por starigo de konkreta kunlaboro inter Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kaj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj.

Jam tuj post la ferma kunsido estraranoj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kun Dainius Radzevičius diskutis pri eblaj temoj de kunlabor-projektoj. La planoj verŝajne konkretiĝos nur post la jura registriĝo, kiu kredeble povos okazi plej frue post la Roterdama Universala Kongreso, ĉar eventuale necesas redaktaj ŝanĝoj en la statuto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio por ke ĝi akordiĝu kun la litovaa leĝaro.

Interese, ke granda majoritato de la kongresanoj estis viroj.

 UEA kaj la Civito kune tostis

La unua pint-renkontiĝo inter UEA kaj la Esperanta Civito okazis sen la komuna tagmanĝo, kiun proponis la Civito en sia letero al estraranoj de UEA. Anstataŭe la estraranoj de UEA Ranieri Clerici, Claude Nourmont kaj Barbara Pietrzak kune tostis kun la reprezentantoj de la Civito - Valerio Ari, Bertil Nilsson kaj Ljubomir Trifonĉovski. "Ne estis komuna manĝo, estis komuna drinkado", rakontas Bertil Nilsson, kiu estis trovita en la restoracio de la Litova parlamentejo. Ne tuj eblis klarigi, ĉu estis aprobita komuna deklaro, ĉar diversaj ĉeestintoj donis malsamajn respondojn al tiu demando.

En la restoracio la prezidanto de la parlamento akceptis la partoprenantojn de la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj, okazanta sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio. En la akcepto partoprenis cento da kongresanoj, inter ili ankaŭ ĉiuj partoprenintoj de la pintkunsido inter la Civito kaj UEA.

Al la kongreso origine devis ĉeesti tri estraranoj de UEA: Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. La lastemenciita tamen poste nuligis sian ĉeeston. Lastamomente anstataŭ li aliĝis la vicprezidanto de UEA, Ranieri Clerici, kiu ankaŭ ĉeestis al la kunveno kun la reprezentantoj de la Civito.

Laŭ Bertil Nilsson dum la kunsido estis pritraktita komuna dokumento, kiun preparis Valerio Ari, kaj kiun poste aprobis la reprezentantoj de UEA. Tiun version tamen refutas la reprezentantoj de UEA. Claude Nourmont diris:

"Ni efektive renkontiĝis, sed mi nun ne rakontos, pri kio ni parolis, Sed ne estis subskribita komuna deklaro. Ja estis iu dokumento, kiun oni montris al ni, sed ĝi ne estis io, kio povus aperi nianome"

Barbara Pietrzak siaflanke rakontis, ke la renkontiĝo inter UEA kaj la Civito okazis en afabla kaj konstrua etoso. Tion konfirmas ankaŭ Claude Nourmont, kiu diris:

"Se oni parolas la saman lingvon, estas pli bone renkontiĝi kaj paroli pri iuj aferoj kaj silenti pri aliaj, ol tute ne paroli"

Ranieri Clerici unue rakontis, ke la reprezentantoj de la Civito efektive proponis aprobon de komuna teksto. Tamen laŭ li la estraranoj de UEA jam anticipe interkonsentis, ke neniuj skribaj dokumentoj aŭ deklaroj estu aprobitaj aŭ pritraktitaj. Li diris:

"Silfer klopodis doni al ni ion, sed mi eĉ ne legis la tekston. Ŝajne Barbara Pietrzak scias, kio estis skribita en ĝi. Jam antaŭ la renkontiĝo ni diris, ke ĉi tie renkontiĝas ne svedoj kun italoj, ne organizaĵo kun alia organizaĵo, sed homoj kun homoj, kaj por tia spirito ne taŭgus skribaj deklaroj."

Post momento Ranieri Clerici, parolinte kun aliaj estraranoj de UEA, rakontis, ke eventuale tamen iu dokumento estis subskribita en lia malĉeesto.

Ranieri Clerici rakontis, ke precipe interesis la reprezentantojn de la Civito helpado al malliberigitaj esperantistoj, kaj ke tiu temo estis diskutita plej detale. Laŭ informoj en la retejo de la Civito, dum la kunsido estis krome diskutitaj la problemoj de lingvo-ekzamenado kaj ekstera reprezentado. La fundamenta konflikto inter UEA kaj la Civito temas ĝuste pri la ekstera reprezentado. Tion ŝajnas konfirmi eldiro de Valerio Ari.

Dum la ĵurnalista kongreso Valerio Ari ankaŭ faris prelegon pri la temo "Kiel funkcias la cenzuro en la Esperanto-gazetaro".

Laŭ lia prezento, unu el la plej gravaj lastatempaj manifestiĝoj de cenzurado en la esperantlingva mondo estas la malplaĉa artikolo pri la Civito, aperinta en la revuo de UEA en la jaro 2001. Alia lia ekzemplo pri cenzurado temis pri numero de la revuo Kontakto en la jaro 1978, kiam ĝin redaktis persono nuntempe kritika al la agado de la Civito.

La ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller akcentis, ke la estraro de UEA ne ricevis inviton al renkontiĝo kun la Civito, kaj partoprenis la renkontiĝon kiel privatuloj. Li diris:

"La inviton ricevis nur tri estraranoj, kiuj tiumomente estis supozataj partopreni en Vilno. Ili informis la aliajn estraranojn pri la invito, kaj estis konsentite, ke estraranoj de UEA povos private renkontiĝi en Vilno kun anoj de la Civito, same kiel kun ĉiu ajn alia konferencano, sed tiaj renkontiĝoj ne povus havi oficialan karakteron. Ke la civito anoncas, ke okazis renkontiĝo kun "la estraro de UEA", estas nur manipulaĵo de la vero laŭ la kutima stilo de tiu rondo."

Indas rimarkigi, ke la invito al la tri estraranoj de UEA estis sendita la 1-an de majo, tuj post la fino de la estrarkunsido de UEA en Roterdamo. Oni evidente volis certiĝi, ke la estraro de UEA ne havu okazon formale pritrakti la inviton en sia plenkunsido. Kiel antaŭvidite, la Civito brile sukcesis krei konfuzon inter UEA-gvidantoj.

A: Karaj aŭskultantoj, ni finu hodiaŭan "E-Ekspresiston". Se vi volas scii pli da informoj en Esperantujo, bonvole vizitu nian retejon: https://esperanto.cri.cn

B: Vi povas sendi viajn opiniojn pri "E-Ekspresisto" laŭ la adresto: Esperanto-Redakcio, Ĉina Radio Internacia, Pekino, Ĉinio. La poŝtnumero estas 100040 kaj la ricevanto estas Lina.

A: Vi ankaŭ sendi viajn opiniojn al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com  lina68@tom.com      

B: Karaj aŭskultantoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040