china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Buller iĝis ĉefdelegito por Togolando
(GMT+08:00) 2008-06-20 14:12:44

Saluton, karaj aŭskultantoj. En la hodiaŭa "E-Ekspresisto" estas informo pri tio, ke Osmo Buller iĝis ĉefdelegito por Togolando. Nun bonvole aŭskultu la detalan!

(muziko)

La estrarkunsido de UEA en majo aprobis kvindekon da ĉefdelegitoj por nova dujara oficperiodo. Ne estis elektita unu: Gbeglo Koffi, la antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo de UEA. En la diskutejo de la komitato de UEA Osmo Buller nun klarigis, ke li mem provizore prenas la lokon de Gbeglo Koffi. Laŭ la regularo de UEA la tasko de la neekzistanta ĉefdelegito portempe devus transiri al la momente same neekzistanta direktoro de la Centra Oficejo. Laŭ Probal Dasgupto, Gbeglo Koffi ne estis akceptita kiel ĉefdelegito, ĉar li "direktas siajn energiojn en maniero, kiu ne reprezentas la celaron de UEA".

La estraro de UEA supozeble malaprobis la ĉefdelegitecon de Gbeglo Koffi, ĉar li de pluraj jaroj konfliktas kun la gvid-organoj de la asocio, kaj ĉar ekzistas financa konflikto inter li kaj la asocio.

Post kiam iĝis konate, ke la estraro de UEA ne akcpetis la ĉefdelegitecon de Gbeglo Koffi, la eksa ĉefdelegito kelkfoje intervenis en la diskutejo de la komitato de UEA pri la temo. Granda diskuto ne estiĝis, sed komitatano Johan Derks petis, ke la ĝenerala direktoro klarigu, laŭ kiuj kriterioj la estraro povas malakcepti kandidatojn por ĉefdelegiteco.

En sia respondo Osmo Buller citis la Regularon de UEA pri delegitoj, laŭ kiu la ĉefdelegiton elektas la estraro de la asocio, kun la aprobo de la landa asocio. Li diris:

"La Estraro ne bezonas klarigi, kial ĝi ne akceptis proponon de iu landa asocio. Ĝi eĉ ne bezonas peti proponojn, sed ĝi bezonas nur aprobon de la koncerna landa asocio. Kiel dirite, mi tamen petis anticipe proponojn, ĉar tio estas la plej praktika kaj tempoŝpara maniero."

Osmo Buller opiniis en la diskutejo de la komitato, ke la publika bildo kaj influo de UEA en Togolando kaj alilande nur pliboniĝos pro la decido de la estraro ne aprobi la proponitan ĉefdelegiton.

Laŭ aserto de Gbeglo Koffi, li estas persone persekutata de Osmo Buller ekde novembro 2000. Al Gbeglo Koffi reagis Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, kiu siatempe membris en la sama estraro de UEA kun Gbeglo Koffi. Li opiniis:

"Mi ne komprenas, kial Koffi volas ĉiurimede pravigi la malpozitivan juĝon de Osmo pri li. Ĉiuokaze mi ne vidis flanke de Koffi en ĉi tiu listo aŭ aliloke unu pozitivan, poresperantecan mesaĝon dum la lastaj jaroj. Alivorte mi ne vidis mesaĝon indan je ĉef-delegito de UEA."

Laŭ la nuna prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, la estraro de UEA bone komprenas, ke Koffi kiel A-komitatano reprezentas plimulton de la organizita togolanda movado. Probal Dasgupto skribis en la diskutejo de la komitato de UEA.

"Ni antaŭe provis kongruigi kun la realoj ankaŭ la principan komprenon, ke Koffi reprezentus la voĉon de UEA al la esperantistoj en Togolando. Per nia decido ne nomumi lin ĉi-mandate ĉefdelegito de UEA por Togolando, ni akceptas la fakton kun bedaŭro, ke tiu energia persono direktas siajn energiojn en maniero, kiu ne reprezentas la celaron de UEA, ekzemple la manifeston de Prago, kaj ke ne estas verŝajne, ke li baldaŭ redirektos siajn energiojn"

Intertempe Osmo Buller promesis baldaŭ ekokupiĝi pri preparado de nova propono al la estraro pri ĉefdelegito por Togolando. Ĝis nova decido laŭ li ne estas problemo, ke li mem plenumos la funkciojn de la ĉefdelegito.

(muziko)

Karaj aŭskultantoj, ni finu la hodiaŭan "E-Ekspresisto". Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040