china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Muzikgrupo "Merlin"
(GMT+08:00) 2008-07-30 20:30:18

Karaj geamikoj, antaŭ ĉio ni aprecu kanton titolitan "Por la mondo".

Ĉu la kanto plaĉas al vi? Ĝi estas en la albumo "Por la mondo" de muzikgrupo Merlin, kiu provas surpaŝi la muzikvojon, de la poproko, baladoj, iom da monda muziko, ĝis la sambo. Merlin ekaperis en Belo Horizonte en 1994, post la fino de la grupo Flagrante Delito, kiun partoprenis Marcone Froes (voĉo kaj gitaro), Guilherme Lima (drumo) kaj Aldrin Gandra (elektra gitaro). Poste, Sérgio Ribeiro (basgitaro) kaj, fine, Sérgio Vieira (klavaroj), kuniĝis al Merlin, kompletigante la solan kaj nunan formon de la grupo.

Antaŭ ol Merlin eklumis per sia poproko, Marcone jam estis farinta solokarieron en 1992, kaj eĉ lanĉis mem-eldonan albumon kun propraj verkoj, el kiuj Brinquedo Quebrado plej elstariĝis, estinte ludata de radistacioj en Belo Horizonte, en aliaj urboj de Minas Gerais kaj en aliaj ŝtatoj. Marcone ankoraŭ komponas, tamen Merlin ne investas nur sur propraj muzikaĵoj, sed faras ankaŭ versiojn de sukcesaĵoj el la plej diversaj stiloj naciaj kaj internaciaj.

En 1998, la grupo ekdisvolvis la paralelan laboron Merlin Esperante, interpretante kovraĵajn kaj proprajn kanzonojn en la internacia lingvo. Mirige, tiu flanko pli vokis la atenton de homoj kaj institucioj en Brazilo kaj aliaj landoj. Tiu intereso alportis pozitivan rezulton al la bando: la franca eldonejo Vinilkosmo, specialiĝinta pri esperanta muziko, kontraktis kun Merlin por produkti la KDon Por la Mondo, lanĉita por 80 landoj. La celo de Por la Mondo, kiu rivelas en siaj tekstoj temojn interesajn al mondo kiel fratecon, egalecon kaj amon, estas veki en ĉiu homo tion, kio estas la plej bona, por ke ĉiuj atingu plian dignon dum nia paso sur tiu ĉi mondo.

Karaj geamikoj, kiun grupon vi plej ŝatas? Kiu kanto plej plaĉas al vi? Se vi volas ĝui vian opinion kun aliaj, bonvole vin kontaktu kun Lina (lina68@tom.com ) Karaj geamikoj, pli da belaj kantoj sin trovas en "E-Koncerto" de semajnfina programero "Esperanto en Marŝo".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040