china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sportistoj de Korea Respubliko kaj Ĉinio sukcesu!
(GMT+08:00) 2008-08-04 20:34:20

Song Ho-young

Karaj aŭskultantoj, baldaŭ okazos la Pekinaj Olimpikoj. Dum la olimpika periodo, sume pli ol 10 mil sportistoj el pli ol 190 landoj partoprenos en diversaj matĉoj. Korea Respubliko estas unu el ili. Hodiaŭ mi prezentos al vi nian malnovan amikon s-ron Song Ho-young, prezidanton de Junulara Esperanto-Asocio de Korea Respubliko. Okaze de la Pekinaj Olimpikoj, kion li volas diri al sportistoj korearespublikaj kaj al Pekinaj Olimpikoj? Do, karaj aŭskultantoj, en la intervjuo vi trovos detalan respondon.

(muziketo)

Song Ho-young kun japanaj esperantistoj dum la 26-a KS en Korea Respubliko

1.Mi rimarkis, ke la jaro 2008 estas la jaro signifoplena en la olimpika historio de Korea Respubliko. Ĝi estas la 20-jariĝo de sukcesa okazigo de Seulaj Olimpikoj kaj ankaŭ estas la 60-jariĝo de Korea Respubliko partopreni en Olimpikoj. Ĉu KR aparte faris ion por la Olimpikoj en Pekino?

Kiel vi scias, Korea Respubliko eksendis sportistojn al Londonaj Olimpikoj en 1948, ĝuste kiam mia lando estis provizore regata sub usona armeo post sendependiĝo.(Fakte koreoj partoprenis en Olimpikoj antaŭ la Londona kaj gajnis medalojn, tamen sen korea ŝtataneco, pro la regado de japana imperialismo.) Do tiu jaro estas ankaŭ aliflanke tre grava tra la tuta historio de korea duoninsulo. Kaj kompreneble ankaŭ Seulaj Olimpikoj en 1988 estis ja signifa momento ne nur de korea historio, sed ankaŭ de la historio de Olimpikoj mem. Tiam estis epoko de akra ideologia konflikto, tial antaŭaj du olimpikoj en Moskvo kaj Los-Anĝeleso estis tiel nomataj "duonaj olimpikoj", ĉar multaj landoj ne partoprenis en la olimpikoj, se olimpika lando ne favoras la ideologion de la alia flanko. Sed tamen en 1988, preskaŭ ĉiulandaj sportistoj favore kolektiĝis trans la obstinan baron de ideologio. Ĝi estis ankaŭ perkutilo kiu malfermis pordojn de orienteŭropaj landoj kaj ankaŭ Ĉinio. Kvamkam mi estis tiam nur 3-jara bebo kaj ne bone memoras ĝin,(vi ne elektis taŭgan intervjuaton!) tamen aŭdis kaj legis multon pri la eksterordinaraj Olimpikoj. Rememore al la Seulaj Olimpikoj, nuntempe okazas diversaj festivaloj kaj eĉ fondo de artmuzeoj. Kaj koreoj denove interesiĝas ankaŭ pri Vintraj Olimpikoj, kiujn korea urbo "Pyeongchang" ne sukcesis inviti. Tamen mi ne scias, ĉu mia lando aparte faris aŭ faros ion en Pekino rilate al tiuj signifaj jublieoj.

2.Ĉu ordinaraj homoj en via lando zorgas pri la Olimpikoj?

Vere jes! Olimpikaj maĉoj tre interesas koreojn. Oni kolektiĝas antaŭ televidon por vidi la maĉojn, kaj precipe tiam, kiam okazas maĉo inter Koreio kaj Japanio, se mi diras kun ioma hiperbolo, surstrate trovi homojn estas malfacile! Se Olimpikoj okazas en antipoda lando, multaj koreoj eĉ atandas ĝian elsendon sen dormo. Se estas grava maĉo de olimpikoj, iuj lernejoj paŭzas kursojn por ke ankaŭ lernantoj vidu ĝin. Por koreoj, kiuj loĝas en aliaj landoj, Olimpikoj estas iasence oportuno repensi pri sia patrujo, kaj ili kune subtenas koreajn sportistojn kun granda plezuro.

3.Oni scias, ke tekvondo estis kreita de koreoj. Tamen nuntempe, sportistoj de aliaj landoj pri tekvondo ankaŭ estas altnivelaj. Ĉu en la ĉi-foja Olimpikoj, Korea Respubliko ankoraŭ akiros orajn medalojn pri ĝi?

Jes, ĉar tekvondo estas jam disvastigita en 190 landojn. Mi ne sicas, ĉu koreaj tekvondistoj ĉi jare akiros orajn medalojn. Se alilandanoj akiros multajn medalojn en tekvondo, mi ankaŭ ĝojos pro tio. Ĉar tio montras, ke tekvondo estas tiel bone ludata ekster mia lando, kaj ĝi ne plu estas limigita en unu lando, sed jam estas tutmonda lukto-arto, kiu helpas al alilandanoj ekkoni mian landon.

4.Krom tekvondo, mi scias, ke la fama naĝisto Park Taehwan estas elstara. Kaj Korea Respubliko ankaŭ havas kapablon akiri medalojn en arkpafado, ĵudo, pezlevado kaj aliaj matĉoj. Kio estas via plej ŝatata aŭ esperata konkurs-projekto?

Antaŭe Korea Respubliko ne bone gajnis orajn medalojn en naĝado. Tamen ĉi jare oni kun granda anticipo, rigardas la naĝiston Park Taehwan, kiu ĉi jare gajnis la unuan premion en la konkurso de Korea Naĝado-Ligo. Arkpafado estas tradicie la plej anticipata, do koreoj jam supozas multajn medalojn en ĝi. Pri virina pezlevado, oni atendas bonan rezulton de Jang Miran, kiu akiris ĉampionecon en Tajlando en 2007, per la levado de sume 319 kilogramoj. Mi ne scias pri ĵudo, tamen estas elstaraj ĵudistoj en aliaj landoj, do medaloj en ĵudo ne estus facilaj, mi pensas tiel. Krome estas ankaŭ aliaj maĉoj de boksado kaj badmintono kaj maratono, kies medalojn oni antaŭsupozas.

5.Ĉu vi havas bondezirojn al sportistoj de via lando?

Mi vere esperas, ke koreaj sportistoj akiru bonan rezulton en Pekinaj Olimpikoj. Bonŝance Pekino situas relative proksime de mia lando, tial ili ne suferos pro horzona diferenco, do tio estas tre bona kondiĉo. Sed mi dirus, ke medalo sen justa sinteno ne estas valora. Kaj mi deziras, ke koreoj sendu aplaŭdon ankaŭ al la sportistoj de relative malpli popularaj kampoj, ekzemple biciklado kaj jaĥtado.

6.En la fino de la intervjuo, bonvole diru ion al la Pekinaj Olimpikoj kaj niaj aŭskultantoj!

Nu, mi jam diris ĉion, kion mi volas diri. Do mi aldonu : Mi aŭdis, ke ĉinoj tre preferas la nombron "ok", kaj pro tio, Pekinaj Olimpikoj okazos ĝuste je la 8-a horo posttagmeze en la 8-a tago de aŭgusto. Do espereble tiam ankaŭ aŭskultantoj de ĈRI kolektiĝos ne nur antaŭ televidon, sed ankaŭ antaŭ sian komputilon por kontakti ĈRI. Dankon pro tiu ĉi intervjuo, ĉar por mi ĝi estis motivo pensi pri sencoj de Olimpikoj. Multan sukceson al viaj laboroj precipe rilataj al la Olimpikoj!

Karaj aŭskultantoj, ĉu ankaŭ vialandaj sportistoj partoprenos en Pekinaj Olimpikoj? Ĉu ankaŭ vi volas fari bondeziron al ili kiel s-ro Song Hoyoung? Do, bonvole skribu al mi laŭ la retadreso: eufonia@saluton.net . Shanshan ĉi-tie atendas vin!

Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la programereto en la himno de Seulaj Olimpikoj "Mano en Mano". Ĉi-tie parolas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040