china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Trimonata prokrasto ĉe Pasporta Servo en 2009
(GMT+08:00) 2008-09-04 10:41:48
Karaj Pasport-Servuloj,

Vi eble vidis, ke TEJO planas renovigi Pasportan Servon. Unua parto de tiu plano estas reta administra datumbazo. Gastigantoj povos pli facile konfirmi kaj ŝanŝi, kaj mi havos multe malpli da laboro.

Oni konstruos kaj testos tiun sistemon ĝis la unua de januaro, kaj ni volas uzi ĝin por kompili eldonon 2009. Tial ni decidis prokrasti la kutiman konfirmadon kaj kompiladon. La plano nun estas jena:

1-12-2008: dissendo de paperaj konfirmopetoj

01-01-2009: dissendo de retaj konfirmopetoj

Dum la venontaj monatoj ni traktos la konfirmojn kaj kompilos la libron per la nova sistemo. Provizora plano:

- januaro: traktado

- februaro: mapoj, bildoj, kompilado ktp

- marto: al presisto

- aprilo: presado

- majo: dissendo

- junio: alveno

Vidu ankaŭ jenan temposkemon:

http://www.tejo.org/vikio/Pasporta_Servo_2

Ni tre esperas je via komprenemo, speciale ĉar multaj 'senpagaj' libroj de eldono 2008 ne alvenis ĉe la gastigantoj.

Krome, estas planoj por gastiga retejo por Pasporta Servo. TEJO pripensos kiumaniere plej bone krei tion, dum oni konstruos la retan administran datumbazon. Tiu plano ne neglektu la multajn senretulojn, kun atento por la sekureco de informoj, kun bona financa plano ktp. Kiam la reta administra datumbazo bone funkcias, kaj kiam estas bona plano por la gastiga retejo, oni konstruos ĝin ekde januaro 2009.

Ni esperas ke en junio 2009 ni ne nur havos novan eldonon kaj pli facilan konfirman sistemon, sed ankaŭ modernan gastigan retejon.

Kore,

Derk Ederveen

kompilanto de Pasporta Servo

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040