china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Finiĝis la erao de respondkuponoj
(GMT+08:00) 2008-09-05 15:19:59

Internacia respondkupono
Internacia respondkupono (mallongigite "irk" aŭ "IRC" en la aliaj lingvoj) estas kupono, kiu donas al ricevanto de internacia papera letero la eblon senpage sendi respondon al la sendinto.
Fizike internacia respondkupono estas papera slipeto kun priskribo en kelkaj lingvoj, diranta, ke ĉiu poŝtejo en ĉiu lando de Internacia Poŝta Unio devas anstataŭigi la kuponon per poŝtmarkoj, sufiĉaj por sendi internacian leteron (ne pli pezan ol 20 g) en ĉiun landon de Internacia Poŝta Unio.
En okazo de enlanda korespondado estas pli facile sendi en la letero koverton kun jam algluitaj poŝtmarkoj. Tamen en okazo de internacia korespondado ĉi tio ne taŭgas, ĉar diversaj landoj uzas diversajn poŝtmarkojn kaj aĉeti alilandajn poŝtmarkojn ĝenerale malfacilas.
Internaciaj respondkuponoj reale estas sufiĉe malofte uzataj. Aĉeti ilin kutime eblas nur en grandaj poŝtejoj (ekzemple centraj poŝtejoj de grandaj urboj). Iu poŝtejo povas rifuzi preni la kuponon kaj doni poŝtmarkojn simple pro tio, ke la poŝtistoj neniam antaŭe vidis ĉi tian kuponon kaj ne scias kion fari.
Internacia respondkupono kostas kutime pli multe ol internacia letero.
Internaciaj respondkuponoj reale estadas uzataj en amatora radio por peti QSL-karteton kaj por pagi malgrandajn sumojn internacie.


Finiĝis la erao de respondkuponoj

Dum multaj jardekoj UEA akceptis pagojn per internaciaj respondkuponoj. Ili estis simpla pagmaniero, kiam internaciaj pagoj per banko aŭ poŝtmandato estis malfacile fareblaj kaj subigitaj al diversaj limigoj aŭ eĉ ne permesitaj al privatuloj. Lastatempe ilia uzado maloftiĝis, ĉar internaciaj pagoj fariĝis pli facilaj danke al la forigo aŭ mildigo de limigoj kaj pro disvastiĝo de kreditkartoj kaj de retaj pagmanieroj kiel ekz. PayPal. En 1997 UEA ankoraŭ ricevis 1652 respondkuponojn sed en 2007 nur 43, t.e. 2,6% de la nombro dek jarojn pli frue.Antaŭe UEA povis facile ŝanĝi la kuponojn en poŝtmarkojn en sia kutima poŝtoficejo, preskaŭ vid-al-vide al la Centra Oficejo trans la strato. Nuntempe la poŝtoficejo ne plu akceptas ilin, kaj ĉi-jare nur per escepta aranĝo la poŝta entrepreno TNT konsentis akcepti de UEA, por la lasta fojo, kvanton da kuponoj. Ankaŭ en multaj aliaj landoj internaciaj respondkuponoj ne plu estas vendataj nek akceptataj de la poŝto. Antaŭe ili ankaŭ havis senliman validecon, sed jam de kelkaj jaroj ili validas nur ĝis la dato presita sur ili. Parto de la kuponoj, kiujn UEA ricevis de siaj membroj kaj klientoj, estis senvaloraj jam, kiam ili estis senditaj al UEA. Evidente ili antaŭe cirkulis inter pluraj homoj, kaj neniu rimarkis, ke ilia valideco estis tempe limigita. Pro tiu evoluo UEA ne plu akceptas internaciajn respondkuponojn kiel pagilojn por kotizoj aŭ servoj nek por aldoni bonhavon al UEA-kontoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040