La 9an de septembro 2008 komenciĝis baza kurso de Esperanto en Altlernejo pri Porprofesiaj Studoj, kiu situas en la ĉina suda urbo Foshan. Okaze de prezentado de kurso de hispana lingvo antaŭ ĉirkaŭ 100 gelernantoj, oni informis ankaŭ pri la ebleco okazigi kurson de Esperanto kaj pri valoroj kaj avantaĝoj de tiu lingvo. Tuj aliĝis al la kurso ĉirkaŭ 60 gelernantoj kun granda entuziasmo. Ŝajnas, ke la kurso estos sukcesa, ĉar la junaj gelernantoj esprimis sian grandan deziron lerni ĉi tiun lingvon. Instruos s-ro Augusto Casquero, kiu ankaŭ okupiĝos pri la kurso de hispana lingvo. Helpos lin s-ro Peng Jin, direktoro de la altlernejo, kaj s-ro Liu Weizhuang, Ĝenerala Sekretario de la Esperanto-Asocio de Kantono. (Kontribuita de s-ro Augusto Casquero) |