china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

7-a  ESPERANTO-KONGRESO DE KANTONO KAJ DE GUANGDONG-PROVINCO
(GMT+08:00) 2008-09-22 16:57:34

La 20-an de septembro, en la sudĉina urbo Kantono, okazis la 7-a Esperanto-kongreso de Kantono kaj de la provinco Guangdong, kun entuziasma partopreno de esperantistoj alvenintaj ne nur el la urbo Kantono, kaj el la provinco Guangdong, sed ankaŭ el aliaj urboj. Ĉeestis ankaŭ hispana esperantisto Augusto Casquero.

Dum la kongreso, okazinta en bela salonego, kun tre agrabla esperanta atmosfero, oni debatis pri diversaj gravaj punktoj, ĉefe pri kelkaj ŝanĝetoj al la nuna statuto, kaj elekto de novaj prezidantoj. Kiel prezidanton de la Kantona Esperanto-Asocio oni elektis la konatan kaj aktivan samideanon s-ro Lin Liyuan, kaj kiel prezidanton de la E-asocio de la provinco Guangdong la ageman samideanon Wei Xiaohong.

Kiel ja estas kutimo dum la ĉinaj aranĝoj, sekvis agrabla bankedo en restoracio tipa de la norda Ĉinio, de la urbo Harbino.

La ĉeestantoj al la kongreso havis la plezuron ne nur kunlabori en la kongresaj tagoj, sed ankaŭ ĝui la eblecon renkontiĝi kun novaj kaj malnovaj amikoj, kaj praktiki nian internacian lingvon.

(La informo estas kontribuita de hispana esperantisto s-ro Augusto Casquero.)

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040