La 17an de oktobro vizitis la Esperanto-Asocion de Kantono brazila esperantisto Silvio Kniess. Lin akompanis la konata ĉina samideano Ĉielismo.
Ĉeestis la agrablan kunvenon krom Silvio kaj Ĉielismo aro da lokaj esperantistoj kaj la hispana Augusto. La etoso estis tre agrabla kaj multon oni babiladis en Esperanto, kio plezurigis ĉiujn.
Silvio vizitas Ĉinion pro komercaj aferoj, helpate de ĉinaj esperantistoj. Al Kantono li venis el la bela apudmara urbo Xiamen, kie li partoprenis la jarkunvenon de esperantistaj komercistoj. Ankaŭ partoprenis la kunvenon en Kantono junaj samideaninoj kiaj Li Fei kaj Xiao Shan, kiuj multon helpas la asocion. Ili estis ravitaj parolante Esperante kun Silvio, ĉar malofta estas en Kantono okazo por babiladi esperante kun eksterlandanoj.
(Kontribuanto: Augusto Casquerro)
|