china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Varmsanga esperantisto Qi Jian kaj lia dumviva amikeco kun Kane en Esperantujo
(GMT+08:00) 2008-11-04 18:39:16


Spado kaj Kane


Saluton, karaj aŭskultantoj! Nun vi aŭskultas la programeron Leterkesto, mi estas Shanshan.


(sono 1 Spado)

"Saluton, karaj amikoj! Mi estas Qi Jian, Esperanta nomo estas Spado."

Karaj amikoj, ĉi tie parolas ĉina esperantisto Qi Jian, esperanta nomo Spado. Li estas unu el la plej aktivaj esperantistoj en ĉina Esperanto-movado. Kiam li parolas Esperante aŭ parolas pri Esperanto aŭ faras ion per aŭ por Esperanto, li ĉiam estas energioplena. Li ĉiam diris, ke li naskiĝis por Esperanto. Do oni nomas lin "varmsanga esperantisto".

(sono2 Spado)

Hodiaŭ Spado rakontos al ni pri sia profunda amikeco kun Kane, kiu nun laboras en nia Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia. Ilia unuafoja renkontiĝo originas de iu verda stelo.

(sono 3 Spado)


(sono 4 Kane)

"Estis vespere antaŭ 25 jaroj… …"

Ĉi-tie parolas Kane, kiu ĝis nun ankoraŭ memoras la tagon, la 14-a de oktobro de la jaro 1984.

"Kiam mi bicikle promenis en nia urbo Shashi, mi vidis junulon kun verda insigno ĉe la brusto. Verŝajne li estas esperantisto kaj tio iom surprizis min. Do, mi tuj demandis lin, ĉu vi estas esperantisto? Li jesis. Tiam mi memlernis Esperanton jam en pli ol unu jaro, tamen mi neniam renkontis iun ajn esperantiston nek partoprenis aranĝon de esperantistoj, ĉar mi lernis la lingvon tute izole kaj komence mi eĉ ne sciis, ke en nia urbo estas aliaj memlernantoj de la lingvo."

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040