china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Esperanto proponata por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj
(GMT+08:00) 2008-11-06 17:01:17

Karaj retlegantoj, Ĉeĥaj Esperanto-aktivuloj fondis unu novan asocion, kiu celas konvinki la civitanojn de Eŭropa Unio kaj la Eŭropan Parlamenton pri la neceso de komuna lingvo. La asocio "E-lingvo" promesas uzi "modernajn metodojn", kaj ĝia ĉefa montro-fenestro estas tre profesiece fasonita retejo. Sur la frontpaĝo la asocio klare montras siajn elirpunktojn, prezentante bildon de juna virino, kaj demandante: "Ĉu vi timas alparoli virinon en eksterlando? Koncentriĝu je ideoj kaj agoj, ne je la lingvo!".

Unu el la ĉefaj aktivuloj de la nova asocio estas Jan Pospíšil, kiu en la 1990-aj jaroj estis direktoro de la Terminologia Esperanto-Centro de UEA en Ĉeĥio. Laŭ li la nova organizaĵo, kiu nomiĝas E-lingvo, ne celas esti unu Esperanto-asocio, sed io plia. Li klarigis:

"La celo estas aktivigi civitanojn pri la neceso de komuna eŭropa lingvo kaj proponi ĝin en 2009 al la Eŭropa Parlamento. Novaj membroj de E-Lingvo estas serĉataj por helpi nin en tradukado de la argumentaro al aliaj eŭropaj lingvoj."

Laŭ la statuto, la nova organizaĵo celas uzi "modernajn metodojn" por informi diversajn sociajn tavolojn pri "reala eblo solvi nuntempajn lingvajn problemojn per enkonduko de facila, neŭtrala lingvo". La ĝenerala celo de la asocio, laŭ la statuto, estas "Eŭropo sen lingvaj barieroj".

La statuto asertas, ke eblas lerni Esperanton "sesoble pli rapide" ol "aliajn naciajn lingvojn". En alia loko la sama statuto konkludas, ke Esperanton eblas lerni "dekoble pli rapide" ol la anglan.

La statuto listigas ankaŭ multajn aliajn ofte uzatajn sed malfacile pruveblajn argumentojn favore al Esperanto. Interalie la fondantoj de la asocio asertas, ke la "lingva precizeco de Esperanto faciligas logikan kaj ciferecan rekoneblon de voĉparolo kaj malfermos aliron al novaj uzoj, ekzemple al programado de artefarita intelekto aŭ al semantika retpaĝaro kaj aliaj".

Eble plej interese, la statuto de la nova asocio konkludas, ke per la enkonduko de komuna eŭropa lingvo malaperus la "danĝero de regreso de naciaj lingvoj, kiu jam en kelkaj ŝtatoj de la Unio estas videbla". Ne estas klarigita la mekanismo, per kiu la uzo de unu komuna lingvo fortigus naciajn lingvojn.

Ĝis nun la aktivado de la nova asocio rezultis en la kreo de bele fasonita kaj modern-aspekta retpaĝo, kies unuavica enhavo tamen estas listigo de tradiciaj kaj parte sinkontraŭdiraj esperantistaj argumentoj.

Kvankam la nova organizaĵo "ne celas esti plia Esperanto-organizaĵo", ĝia unua plano estas renkontiĝi dum la baldaŭa kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj peti la subtenon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio por la nova iniciato.

Poste la asocio deziras komence de la jaro 2009, dum la ĉeĥa prezidado de EU, kunvenigi en Brno "konferencon de eŭropaj civitanoj pri E-lingvo por altiri atenton de gazetoj kaj de televido kaj starigi komunan strategion necesan en ĉiuj eŭropaj landoj".

Ne estas klare, kion efektive novan proponas la ĉeĥa iniciato, kaj ankaŭ Jan Pospíšil mem konfesas, ke la interesiĝo ne estas enorma. Tamen li esperas, ke liaj "raciaj argumentoj" baldaŭ allogos novan publikon.

La publika membrolisto de la nova asocio enhavas tridekon da nomoj, plejparte de malnovaj ĉeĥaj Esperanto-aktivuloj. Laŭ la listo pli ol 80 procentoj el la membroj de la asocio, kiu proponas Esperanton por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj, estas viroj. Inter la membroj estas ankaŭ Renato Corsetti.

(Fontas el Libera Folio)

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040