(Ĉeestantoj de jarkunveno kunfotiĝas)
Festante la 149-jariĝon de naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, en la 14-a de decembro Tianjin-a Esperanto-Asocio okazigis jarkunvenon de 2008 en la Agad-centro de Tianjin-a Sociscienca Ligo. La kunvenon ĉeestis pli ol 60 asocianoj kaj ĉina fama veterana esperantisto s-ro Zhu Mingyi kun lia edzino s-ino Wang Shumin el Pekino.. La vicprezidanto de la asocio s-ro Hao Weining prezidis la jarkunvenon. La asoci-prezidanto s-ro Han Zuwu faris koncizan raporton pri la resumo de 2008 kaj laborplano por 2009. En la jarkunveno la vicprezidantino s-ino Luan Huiqin disdonis premiojn al aktivuloj de la asocio. Zhang Jingqian, Li Yusheng, Han Daqiang kaj Wang Yanping estas honorigitaj pro sia elstara laboro por la asocio.
(S-ro Han Zuwu<maldekstre> kaj s-ro Zhu Mingyi <dekstre> en la jarkunveno)
Rimarkindaj estas kvin prelegoj en la jarkunveno. Tiuj prelegoj estas jenaj: (1) Gao Chengyuan: "Orienta saĝo kaj taktiko pri popularigo de Esperanto". Li analizis la diferencon inter Oriento kaj Okcidento en la konado de Esperanto-movado kaj elmetis la faradon de Esperanto-popularigado laŭ la ĉinaj trajtoj. (2) Ma Xin: "Fraztipoj de Esperanto". Li koncize donis la gramatikan klarigon pri la fraztipoj de Esperanto kun iuj ekzemploj. (3) Zhu Mingyi: "Rolo de legado en lernado de fremdaj lingvoj". Li prezentis gravecon kaj metodon de legado de Esperantaĵoj per granda kvanto da tre utilaj ekzemploj, spertitaj kaj akumulitaj en Esperanto-travivaĵo en dekoj da jaroj. (4) Fu Xiaofeng: "Zhou Shuren kaj Esperanto". Li malkovris la verajn historiajn faktojn pri s-ro Zhou Shuren. (5) Han Zuwu: "Mia vidpunkto pri ĉina Esperanto- movado". Li elmetis dek punktojn pri la elirvojo de la ĉina Esperanto-movado surbaze de la aktuala situacio kaj ĉinaj trajtoj, kompare de alilandaj farado kaj spertoj. (La artikolo kontribuita de s-ro Han Zuwu, prezidanto de Tianjin-a E-Asocio)
|