En oktobro ĉina esperantisto Trigo kaj aliaj du esperantistinoj vizitis Korean Respublikon speciale por ĉeesti al la 40-a Korea Kongreso de Esperanto. En 10-taga restado ili multe ĝuis afablan akcepton de lokaj esperantistoj.
Dum la kongreso, Trigo ne nur renkontis s-ron Osmo Buller, ĝeneralan direktoron de Centra Oficejo de UEA, kaj s-ron Lee Jungkee, prezidanton de Komisiono de Azia E-Movado, sed ankaŭ vizitis Esperanto-Kulturan Centron de s-ro Lee Jungkee, kies E-nomo estas Ŝlosilo.
Dank' al tiulandaj esperantistoj, la 10-taga restado de 3-opula teamo gvidata de Trigo estas ĝojiga kaj memorinda por ili kaj nature naskiĝis la kontribuo de Trigo titolita "mia 10-taga restado en Korea Respubliko". Bonvole aŭskultu!
|