La 28-an de decembro, 2008, okazis en Pekino la 5-a Delegitara Kunveno de Pekina E-Asocio. Al la kunveno ĉeestis proksimume 50 delegitaj esperantistoj inkluzive de s-ro Zhao Jianping, ĝenerala direktoro de E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, kaj s-ro Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina E-Ligo. Antaŭ ĉio, s-ro Zheng Bocheng, ĝenerala direktoro de la asocio, faris laborraporton pri disvastigo de Esperanto kaj esplorado de E-movado fare de Pekina E-Asocio. Sekve, s-ro Wang Yanjing, vicprezidanto de la asocio, faris prikontan raporton de la asocio en la lastaj 2 jaroj. La laborraporto kaj prikonta raporto estis pasigitaj de delegitoj post ekzamena diskuto. Menciindas, ke s-ro Nan Youli elektiĝis en la kunveno kiel nova prezidanto de Pekina E-Asocio. Prezidate de la nove elektita prezidanto, delegitoj aktive kontribuis proponojn por aktivigi Esperanton. |