china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La 27a Komuna Seminario en bluĉiela Jokohamo
(GMT+08:00) 2009-02-05 21:04:03

Komuna Seminario (KS) estas junulara evento inter ĉina, japana kaj korea junularoj, kiu ĉiujare kaj alterne okazas en aziaj tri landoj (Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko). De la 27-a ĝis la 29-a de decembro 2008 okazis la 27-a Komuna Seminario en Junulara Gastejo de Jokohamo kun la partopreno de 56 homoj konsistantaj el 35 japanoj, 14 koreoj, po unu el Ĉinio, Svislando, Malajzio, Usono kaj Hispanio kaj du infanoj. La ĉeftemo estis "Ekologio en nia ĉiutaga vivo".

Ridoj, KS-temkanto kaj iom da seriozeco

Vespere je la 7-a horo de la 27-a okazis Inaŭguro, en kiu 5 studentinoj el Sofia-Universitato en Tokio malfermis ĝin per la mesaĝo rilata al mediprotekto. Sekvis ĝin salutoj de la prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la prizorganto ktp., kaj sinprezentoj de la partoprenantoj. Poste nova temkanto de KS estis prezentita.

Je la 8-a komenciĝis Amika Vespero kaj ludon gvidis Mireille Grosjean el Svislando. Je la 9-a okazis Kandela Nokto. La seminariejo estis lumigita per kandeloj, en kiu partoprenantoj duope konversaciis pri siaj gravaĵoj.

La duan tagon la 28-an komence okazis tri aranĝoj. Unu estis Esperanto-kurso. Alia estis fari notlibrojn el uzitaj (brokantaj) paperoj. La tria estis "Diskuto pri junulara movado en Azio". Je la 3-a posttagmeze okazis grupolaboro de la ĉeftemo "Ekologio en nia ĉiutaga vivo". Komence ni grupe difinis la vorton "ekologio" kaj prezentis la rezultojn. Kaj poste ni faris "Ekologian Manifeston" dividite en 6 novajn grupojn. Poste ĉiuj grupanoj prezentis sian manifeston al aliaj en aliaj grupoj kaj laste ĉiuj donis du voĉojn al la ŝatataj manifestoj. La unuan premion gajnis Grupo 2 kun manifesto "Atente, bone pensu" kun siaj simpleco, fundamenteco kaj impona desegno. Dum la du horoj, ni bone pripensis mediprotektadon en ĉiutaga vivo.

Vespere okazis Bankedo en japana restoracio proksima al la seminariejo. Ni manĝis frandaĵojn kaj drinkis senlime.

Nokte okazis reta konferenco kun la partoprenantoj de samtempe okazantaj "Internacia Seminario" en Germanio kaj "Ago-Semajno" en Slovakio. Pro la teknika problemo la komunikado ne glate iris sed la ĉeestantoj povis senti la internacian ligon.

Antaŭtagmeze la 29-an okazis Fermo kaj post la tagmanĝo en la najbara parko, ni promenis de la kongresejo tra Jokohamo, la seminaria urbo. La vetero estis ideala kaj ĉiuj ĝuis la promenadon.

Nova Temkanto de KS

Nia nova temkanto de KS nomiĝas "Ĉirkaŭ ni" (Hori Jasuo verkis poemon kaj s-ino Tazima Mayuko komponis melodion al ĝi kun la helpo de s-ro Kitagawa Hisasi.) La poemo jene komenciĝas:

Kie estas amikeco? Ĉu en lando en malproksim'? Ne, ne, ne, ne! Ĉirkaŭ ni, kiuj vivas kun am'.

Kaj la dua strafo komenciĝas per "amo" kaj finiĝas per "espero", la tria per "espero" kaj per "paco" kaj la kvara per "paco" kaj per "amikeco" kaj revenas al la unua strafo. La melodio estas tiel simpla kaj impresa, ke ni ĉiuj tuj memoris kaj ĝoje kantis ĝin.

Nuna situacio de la junulara movado en Azio

Dum la kunsido subaj aferoj estis prezentitaj kaj diskutitaj. Nun funkcias la junulara organizo en jenaj landoj (jaro de fondiĝo kaj aliĝo al TEJO): Japana Esperanto-Junularo (1992, 1994), Korea Esperanto-Junularo (1958, refondiĝo 1981, 1964), Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (1993, 1993), Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (2004, 2005), Nepala Esperantista Junulara Organizo (2004, kandidatiĝis al la landa sekcio de TEJO), Irana Junulara Esperantista Organizo (1993, 1994), Junulara Esperanto-Ligo Israela (1971, 1972).

Bedaŭrinde en aliaj landoj la junulara organizo ne ekzistas.

S-ro Song Ho-young (prez. de Korea Esperanto-Junularo, Komisiito de TEJO pri Landa Agado en Azio) resume rimarkigis al ni jenajn 8 mankojn en la junulara movado:

1. Komunikado inter aziaj junularoj kaj TEJO

2. Seriozemo pri respondeco

3. Stabileco

4. Datumoj de antaŭaj KS-oj

5. Sufiĉa financo

6. Aparteneco de junuloj al organizoj kaj grupoj

7. Lingve kompetentaj junuloj

Laŭ la statistiko pri la nombroj de la partoprenantoj en la pasintaj KS-oj, ĝis la 11-a KS la nombro ĉiam superis 100 (la plej granda estis KS en 1992 en Gyeongju, Korea Respubliko kun 193 partoprenantoj) krom KS-oj okazintaj en Japanio, tamen en la lastaj 5 jaroj partoprenantoj estis ege malmultaj, ekzemple 18 en Iksan en 2004, 30 en Kamogawa (Japanio) en 2005, 18 en Beijing (Ĉinio) en 2006 kaj 50 en Iksan (Korea Resp.) en 2007. Tiun tendencon oni ne povas ignori, ĉar junularo estas nia espero, kaj tiu fonto jam estas elĉerpiĝanta.

Solvi tiujn problemojn estas ne facile. Junuloj estas ĝenerale malriĉaj, vizo-problemo ekzistas, studentoj havas nur 4 jarojn por agadi, kaj kiam ili eklaboras, libera tempo mankas al ili. Estas notinde, ke en tia situacio, KAEM decidis subvencion al du partoprenontoj el Vjetnamio kaj Barato (bedaŭrinde tiu projekto ne realiĝis).

Amano Yayoi, prezidanto de Japana Esperanto-Junularo

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040