china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

ЕU-parlamentano esperas je Esperanto
(GMT+08:00) 2009-02-17 15:29:59

Ljudmila Novak, slovena ano de la Eŭropa Parlamento, prezentis al la parlamenta komitato pri kulturo kaj eduko proponon pri enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo de Eŭropa Unio. Ljudmila Novak klarigas, ke la propono certe estos malakceptita en voĉdonado, sed ke ĝi tamen povas utili por krei diskuton pri lingvaj problemoj kaj la eventuala rolo de Esperanto.

Ljudmila Novak estas ano de la kristdemokrata grupo de la Eŭropa Parlamento, kaj mem en sia junaĝo studis Esperanton, kiun ŝi tamen ne plu aktive uzas. En 2007 ŝi partoprenis la 7-an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio en Slovenio.


Ŝia propono pri Esperanto estis prezentita la 21-an de januaro, kiam la parlamenta komitato pri kulturo kaj eduko traktis raporton pri multlingveco. Laŭ ŝia amendo-propono, al la raporto devus esti aldonitaj tri punktoj kun la jena enhavo:
...konstatas ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel "lingua franca".


...proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, respektante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo.


...konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efikojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.


Demandite de Libera Folio pri sia opinio pri la nuna lingva politiko de la oficialaj instancoj de EU, ŝi respondis: EU ege klopodas konsideri ĉiujn oficialajn lingvojn en EU kaj agas por fortigi la principon de plurlingveco. Malgraŭ tio la plimulto de la dokumentoj almenaŭ en la komenca fazo estas en la angla aŭ la franca kaj tial aliaj lingvoj ne estas egalrajtaj.


Responde al la demando, kian rolon Esperanto povus havi en la oficialaj instancoj de EU kaj pli vaste en EU, ŝi diris: Esperanto povus esti, gardante samtempe la naciajn lingvojn, komuna lingvo por komunikado inter ŝtatanoj de diversaj nacioj, speciale ĉar ĝi estas facila kaj povus rapide lerni ĝin ankaŭ lingve malpli talentaj civitanoj.


Pri atendata rezulto, ŝi diris: Nun mi ankoraŭ ne havas multajn subtenantojn. Mi deziris atentigi la komitatanojn kaj pensigi ilin pri tiu ĉi eblo. Miaj amendoj estos malakceptitaj dum la voĉdonado, sed oni legos ilin kaj pri ili diskutos en ĉiuj politikaj grupoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040