china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Klaku.net denove klakebla
(GMT+08:00) 2009-03-17 14:41:58

(Retejo Klaku.net)

 Klaku.net denove klakebla

La anonco pri la fermo de la reta projekto Klaku.net validis nur unu semajnon. Post la malapero de la retejo rapide aperis novaj volontuloj por daŭrigi la laboron. La 18-an de februaro la retejo reaperis kun nova prizorganto, Dmitrij Ŝevĉenko.

En Klaku.net uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo. Poste aliaj uzantoj voĉdonas por ili, la plej popularaj ligiloj aperas plej supre en listo, kaj tiel eĉ pli populariĝas.

La retejo ekzistas ekde junio 2007, sed la 11-an de februaro la ĉefa prizorganto, Joan Català, fermis la projekton "pro perdo de iluzioj kaj energio", kiel li poste klarigis.

Li poste proponis transdoni la projekton al aliaj entuziasmuloj, kaj tuj ricevis proponon de Dmitrij Ŝevĉenko, kiu senprokraste refunkciigis Klaku.net.

Libroservo de UEA en 2008: Lernintoj de Kolker iris al ekzameno

En 2008 la jara furorlisto de la Libroservo de UEA ricevis alian ĉampionon ol "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, kiu retenis la unuan lokon admirinde longe, ses jarojn.

La plej vendata titolo estis la gvidilo por "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA", kies reviziita eldono surmerkatiĝis en la 93-a UK. Kvazaŭ logika paŝo: post lernolibro al ekzameno. Ĉar dum kvin jaroj la gvidilo ne estis aĉetebla, akumuliĝis tia bezono, ke nur kvin monatoj sufiĉis, por ke ĝi furoru super ĉiuj aliaj. Preskaŭ duono de ĉiuj ĝiaj vendoj okazis jam en la UK, montrante, kiom bezonata la kajero estis.

Ĉar la Libroservo de UEA estas la plej granda en Esperantujo kaj kiel pograndisto kaj kiel detalisto, ni tradicie aperigas du furorlistojn. La unua montras la totalajn vendojn de la koncernaj titoloj; tiu de unuopaj vendoj inkluzivas nur unuekzemplerajn aĉetojn. Al la unua ĉefe influas aliaj libroservoj, kiuj mendas saman titolon grandkvante, kaj al la dua individuaj klientoj, kiuj kutime mendas po unu ekzempleron. La kongresa libroservo estas traktata, kvazaŭ ĝi estus unu granda ekstera kliento. Tial ankaŭ la ekzamen-gvidilo ne staras unualoke inter la unuopaj vendoj, kvankam ĝiaj vendoj dum la UK fakte estis unuopaj aĉetoj de kongresanoj. La preferojn de la kongresaj klientoj montras aparta furorlisto. UEA mem estis la plej populara eldonisto. En la listo de ĉiuj vendoj 13 titoloj el 20 estas eldonaĵoj de UEA/TEJO kaj en tiu de unuopaj vendoj 9. La pozicio de UEA eĉ plifortiĝis, ĉar en 2007 la nombroj estis resp. 11 kaj 8. Indas ankaŭ atenti pri unu komuna trajto de praktike ĉiuj furoraĵoj, kiom ajn variaj ili estas laŭ kategorio: temas pri bone prizorgitaj presaĵoj, ofte ankaŭ grafike allogaj. Estas tute en ordo delogi klientojn per la ekstera aspekto; ĉiu eldonisto ja devas celi, ke la varo estu plejeble multnombre vendita. Krom pri enhavo kaj lingvaĵo, UEA mem aparte zorgas ankaŭ pri la fizionomio de siaj eldonaĵoj, sed ĉar temas pri UEA, ĝi faras tion ne nur por bone vendi sed ankaŭ por montri ekzemplon, kiun aliaj imitu. La vendoj sumiĝis je 125 125 eŭroj. Al la rezulto ĉiam influas la vendoj dum la UK. Kvankam en 2008 ĝi estis iom malpli multnombra ol en 2007, en Roterdamo la kongresanoj aĉetis por triono pli ol en Jokohamo, nome por 40 504 anstataŭ 31 042 eŭroj. Estis venditaj entute 13 707 ekz. de 2554 malsamaj titoloj de libroj kaj diskoj, se ne enkalkuli insignojn, glumarkojn k.a. "diversaĵojn". La butiko en la CO servis entute 662 klientojn, kiuj aĉetis poŝte aŭ surloke almenaŭ unufoje dum la jaro. Tio ne inkluzivas la klientojn en la kongresejo, kiuj ne estis aparte nombritaj.

José Pérez Sempere omaĝita de membroj de Valencia E-Asocio

La 14-an de februaro, en Valencio de Hispanio okazis la Ĝenerala Kunveno de ties membraro. Fine de la kunveno oni faris kortuŝigan omaĝon al prezidanto de la asocio, s-ro José Pérez Sempere, pro lia grandega, multjara kaj sindona laboro por la asocio. Oni enmanigis al li belan memorŝildon, por kies aĉeto kontribuis la membroj de la asocio. Li estas la animo de la asocio kaj dum multaj jaroj tenis vivan la torĉon de Esperanto en Valencio, kaj la amikecon inter la membroj.

 E-koruso "Verda Stelo" 25-jariĝas

La koruso "Verda Stelo" estis kreita de Pedro Vilaroig kaj Juan Carlos Ruiz en la jaro 1984, ene de Madrida Esperanto-Liceo, kun la celo krei novan koncepton de muzika ludado. La koruso komencis kanti en Esperanto, unue en malgrandaj esperantistaj kunvenoj kaj iom post iom etendante siajn ludadojn al pli ampleksa spaco. Ĝi riĉigis sian repertuaron per folkloro kaj klasikaĵoj en aliaj lingvoj, cele al aŭdaca kaj ampleksa formo de arta ludado.

Okaze de la Universala Kongreso de Esperanto ĝi prezentis, en la Muzika Palaco de Valencio, la kantaton en Esperanto "La profil' de viaj spuroj", komponita, surbaze de teksto de Miguel Fernández, fare de ĝia direktoro kaj fondinto Pedro Vilaroig, akompanata de la Simfonia Orkestro de Valencio. La koruso Verda Stelo estas membro de la Korusa Federacio de Madrido, partoprenante en ĝiaj aktivecoj ene kaj ekster la Madrida Komunumo.

La Korusa Asocio Verda Stelo stariĝis oficiale en Madrido la 12an Decembro 1985.

La celoj de ĉi asocio estas:

Promocii inter siaj membroj la emon al la korusa muziko en ĉiuj landoj kaj kulturoj.

Promocii inter siaj membroj la intereson por la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia rilato kun la muziko kaj la folkloro.

Disvolvi sociajn, kulturajn kaj muzikajn aktivecojn same enlande kiel eksterlande, kun speciala atento al la publika prezentado de korusaj komponaĵoj.

Esti vehiklo de kultura interŝanĝo inter diversaj etnoj per la muziko kaj la lingvo Esperanto.

En la jaro 1987 estiĝis la Orkestro Verda Stelo, kiu koncertis kaj akompanis la koruson dum kvin jaroj.

Nuntempe la koruso, direktita de Laura Carballo, havas proksimume tridek gekantistojn kaj faras siajn kantoprovojn en la preĝejo San Francisco el Grande de Madrido; en ĉi preĝejo ĝi partoprenis en kelkaj elsendoj de la Hispana Televido. Ĝia partopreno estas petata por ĉiaspecaj prezentadoj, kiuj ampleksas konkursojn, recitalojn en privataj centroj, akademiaj eventoj, kulturcentroj, geedziĝoj, kongresoj, omaĝoj, Nacia Aŭditorio, Teatro Monumental, ktp..

Lastatempe ĝi aperis en la programo "Conciertos" de la dua ĉeno de la Hispana Televido, en kiu ĝi partoprenis en la prezento de la "zarzuela" "Viva la Verbena", de Luis Aguilé.

Ĝia repertuaro en Esperanto estas multnombra, en kiu elstaras la "Ave Maria" komponita de Pedro Vilaroig.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040