china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

100-jara datreveno de Ivo Lapenna
(GMT+08:00) 2009-03-23 14:54:52

( poresperanta partio Eŭropo - Demokratio - Esperanto )

Poresperanta partio partoprenos eŭropan balotadon

La germana sekcio de la poresperanta partio Eŭropo - Demokratio - Esperanto sukcesis kolekti la 4 000 subskribojn, bezonatajn por ke la partio povu partopreni en la ĉi-jaraj elektoj al la Eŭropa Parlamento. Se la partio sukcesos kolekti proksimume 120 000 voĉojn, ĝi ricevos grandan ŝtatan subvencion. Por ricevi lokon en la parlamento necesas dekoble pli da voĉoj.

Laŭ komuniko dissendita de partiaj aktivuloj, la bezonataj 4 000 subskriboj estis finkolektitaj pli ol du semajnojn antaŭ la limdato, la fino de marto. Ĉiuj subskriboj estas akompanataj de oficiala konfirmo pri tio, ke la subskribinto havas balotrajton en Germanio.

La gazetara komuniko de la partio Eŭropo - Demokratio - Esperanto aldonas: "Ĉar multegaj formularoj ankoraŭ kuŝas ĉe kolektintoj aŭ ĉe urbaj administrejoj, la suma nombro de subskribintoj estas certe jam multe pli alta".

Kondiĉe ke ne okazis eraroj en iuj formalaĵoj, la partio tial aŭtomate havos la rajton partopreni en la eŭropaj elektoj en Germanio, kaj la vortoj "Eŭropo - Demokratio - Esperanto" aperos sur ĉiu balotilo.

Proksimume 62 milionoj da loĝantoj de Germanio havas voĉdonrajton en la elektoj la 7-an de junio. Ĉar la eŭropajn balotojn kutime partoprenas nur 40 procentoj el la elektantoj, sufiĉos ke Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevu proksimume 120 000 voĉojn por superi la limon de 0,5% kaj ricevu grandan ŝtatan subvencion por sia agado.

Tiu limo laŭ la komuniko de Eŭropo - Demokratio - Esperanto "povus esti venkebla, se oni konsideras la entuziasmon, kun kiu germanaj esperantistoj kolektis la subskribojn, kaj la ofte surprize pozitivan sintenon de neesperantistoj pri Eŭropo - Demokratio - Esperanto."

Malpli kredeble estas, ke Eŭropo - Demokratio - Esperanto sukcesos ricevi la pli ol 1, 2 milionojn da voĉoj, kiuj bezonatas por ke la partio efektive ekhavu germanan reprezentanton en la Eŭropa parlamento.

Ankoraŭ ne klaras, ĉu la partio sukcesos partopreni la eŭropajn elektojn en iu alia lando, sed la preparoj de la franca sekcio ŝajnas bone progresi.

Tamen la voĉoj donitaj en la du najbaraj landoj neniel estos kunkalkulataj. La balotado al la Eŭropa Parlamento okazas strikte ene de la landolimoj, kaj la regularo ne konas la fenomenon de internaciaj partioj.

Kvankam la efektiva elektiĝo de parlamentano el la listo de Eŭropo - Demokratio - Esperanto ŝajnas plene malprobabla, la kampanjo laŭ la komuniko havas sencon: "La partopreno en la balotoj certigos al Eŭropo - Demokratio - Esperanto grandan eĥon en amaskomunikiloj kaj la eblecon senpage elsendi varban filmeton en la germana televido."

(Libroservo de UEA)

Libroservo de UEA vendis por 125 125 eŭroj

Kun 349 ekzempleroj la gvidilo "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA", lanĉita en la 93-a UK, estis la plej furora titolo de la Libroservo de UEA en 2008. Ĝi ne estis aĉetebla dum kvin jaroj, kio akumulis tian bezonon, ke en kvin monatoj ĝi saltis al la pinto de la tutjara statistiko. Post ses jaroj sur la unua loko, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker estis la tria; la duan lokon okupis la adresaro de Pasporta Servo. Furoris ankaŭ la artikolaro de Ulrich Lins pri la historio de UEA, "Utila Estas Aligo", aperinta en la antaŭlasta tago de la UK.

Ses pliaj libroj atingis pli ol 100-ekzempleran kvanton: la ekzercilo "Poŝamiko" de B. Allée kaj K. Kováts, "Gerda malaperis!" de Claude Piron, la gvidilo pri la kvartalo de la CO "Tuj apude" de Humphrey Tonkin, la enkonduka libreto "La Komuna Eŭropa Referenckadro", la elementa lernolibro "Saluton!" de A. Childs-Mee kaj "Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj" de R. Bolt.

La vendoj sumiĝis je 125 125 eŭroj. Estis venditaj 13 707 ekzempleroj de 2554 malsmaj libroj kaj diskoj, ne enkalkulante insignojn, glumarkojn k.s. Entute 662 klientoj aĉetis poste aŭ surloke en la CO almenaŭ unufoje dum la jaro, sed tiu nombro ne inkluzivas la klientojn de la kongresa libroservo dum la 93-a UK.

Pli detalaj informoj pri la vendoj en 2008 aperas en la marta numero de la revuo "Esperanto".

(S-ro Ivo Lapenna)

100-jara datreveno de Ivo Lapenna

En tiu ĉi jaro ni havas rondan datrevenon eĉ de du elstaraj figuroj de l' historio de Esperanto. Unu el ili estas la 150-jara jubileo de L. M. Zamenhof, la alia estas 100-jara datreveno de naskiĝo de D-ro Ivo Lapenna, konstruinto de l' niaepoka Esperanto-movado, la "heroo de Montevideo".

Lapenna estis longtempa gvidanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj havas neforgeseblan meriton pro atingo de la internacia rekono de Esperanto ĉe la asambleo de Unesko en 1954, en Montevideo.

Ivo Lapenna naskiĝis la 5-an de novembro en 1909 en malnova dalmata, aristokrata familio. Lia vivo estis plene kunligita al la Esperanto-ideo kaj movado.

Li ellernis Esperanton kiel memlernanto en 1928. Li estis kunfondinto de Studenta Esperanto-Klubo, poste Akademia Esperanto-Klubo en la Universitato de Zagreb en 1929, kaj ĝia prezidanto ĝis aprilo 1941; fondinto de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo dum la UK en Budapeŝto en 1929, kaj ĝia prezidanto ĝis la komenciĝo de la Dua Mondmilito; prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo de 1937-1950; komitatano kaj estrarano de Internacia Esperanto-Ligo de 1938-1974; ĝenerala sekretario de UEA de 1955-1964; prezidanto de UEA de 1964-1974; fondinto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj en 1957 kaj ekde tiam ĝia prezidanto, iniciatinto kaj dum pluraj jaroj redaktoro de ĝia organo Internacia Jura Revuo; membro de la Akademio de Esperanto ekde 1952; kunfondinto de Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado en 1980 ekde tiam ĝia prezidanto; membro de la redakta komitato de Horizonto kaj ĝia ĉefa kunlaboranto.

Post lia forpaso la 15-an de decembro en 1987 en Kopenhago, honore al lia agado estis starigitaj du instancoj: "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna", kaj "Fondaĵo Ivo Lapenna", kiuj nun instigas ĉiujn Esperanto-organizaĵojn, klubojn kaj individuojn ĉie en la mondo celebri la du gigantojn per multaj ekspozicioj, prelegoj kaj artikoloj en la gazetaro pri ilia enorma, eminenta kaj elstara laboro por la Internacia Lingvo, Esperanto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040