china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La kongreso duobligis la hotelprezojn en Bjalistoko
(GMT+08:00) 2009-03-30 15:11:17

La partoprenantoj de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko devos pagi por sia tranoktado duoble pli, ol vizitantoj de la urbo en alia tempo. Ĉiuj tranoktejoj de la urbo estas rezervitaj por kongresanoj, kaj mendeblaj nur ĉe UEA. La situacio kaŭzis ampleksan diskuton en la komitato de UEA. Laŭ ĝenerala direktoro Osmo Buller la kontrakto pri la hotelaj prezoj estas sekreta, sed li atentigas, ke la prezoj ajnakaze estas pli favoraj ol en multaj aliaj UK-oj. "Aparte pozitiva kompare kun antaŭaj jaroj estas la granda abundo de malmultekostaj kaj bonnivelaj studentaj loĝejoj en la apudeco de la kongresejo", li atentigas en la komitata listo.

La diskuto pri la kosto de tranoktado en Bjalistoko komenciĝis post la apero de la Dua Bulteno, kie estis publikigitaj la prezoj de UEA por hotelaj rezervoj. La kanada komitatano Yves Bellefeuille tiam atentigis, ke la prezoj de UEA multloke estas duoble pli altaj, ol la prezoj anoncataj en la retejoj de la koncernaj hoteloj. Li skribis en la komitata diskutejo: kaj UEA ŝajne rezervis ĉiujn ĉambrojn en la urbo, tiel ke la hoteloj rifuzas rektajn mendojn. Oni devas akcepti la troigitajn prezojn de UEA. Mi akceptas ke UEA faru profiton pro la hotel-mendoj, sed tio ĉi estas nuda rabado.

Kiam la Universala Kongreso okazas en granda urbo, la kongresanoj havas la elekton rezervi hotelĉambron tra UEA aŭ fari tion memstare. En la interreta epoko iĝis multe pli facile por la kongresanoj kompari la prezojn kaj elekti la plej favoran alternativon.

Tio tamen ne validas en Bjalistoko, kie la kvanto de haveblaj tranoktejoj proksimume egalas al la kvanto de la kongresanoj, tiel ke post la rezervoj faritaj de UEA jam ne restas alternativaj tranoktejoj. Tia situacio evidente donas al la peranto liberajn manojn altigi la prezon.

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, atentigis, ke la prez-diferenco estas uzata por financi la kongreson. Li diris: "Komitatanoj bonvolu konscii, ke la "profito" pro loĝigo kaj ekskursoj ne iras en la kason de UEA sed en la kason de la koncerna UK. Tial mi skribas la vorton "profito" inter citiloj. Sen tiu ekstra enspezo la kongresaj kotizoj devus esti pli altaj. Sekve ĉiu, kiu mendas servojn pere de UEA, kontribuas al la komuna bono de ĉiuj kongresanoj, ankaŭ de tiuj, kiuj ne partoprenas en la komuna respondeco."

Tiu respondo tamen ne tute kontentigis ĉiujn komitatanojn. Halina Komar plendis el Pollando, ke la altaj prezoj de loĝado malebligas la partoprenon por maljunaj kaj malriĉaj kongresanoj el postsocialismaj landoj.

Ŝi krome eksuspektis, ke la profito tute ne iras al la kongresa kaso, sed al turisma agentejo, kun kiu UEA subskribis kontrakton. Ŝi diris: "Antaŭ momento mi ricevis informon, ke la prezoj en studentaj domoj en Bjalistoko kostas 26 zlotojn po persono nokte, kaj tiuj ĉi lokoj estas la plej multaj en Bjalistoko. Sed - imagu - la tuton rezervis tiu mistera agentejo, kaj la postulita prezo egalas 400 procentojn de tiu ĉi prezo, do 20 eurojn!"

Por klarigi la situacion kaj montri, kien efektive iras la mono, Yves Bellefeuille petis, ke la Centra Oficejo montru al la komitatanoj la koncernan kontrakton. Laŭ respondo de Osmo Buller tio ne eblas, ĉar la kontrakto estas konfidenca "same kiel via UEA-konto".

Tiu klarigo ne sufiĉis por komitatano Brian Moon el Luksemburgio. Li diris: "Estas sufiĉe evidente, ke pri la prezoj ne kulpas sole aŭ eĉ ne ĉefe UEA, ĉar oni kontraktis kun agentejo pri la loĝservo. Sed tial la respondo de Osmo, ke "la kontraktoj estas same konfidencaj kiel via UEA-konto" estas almenaŭ nekontentiga, kaj fakte neakceptebla: la kontraktoj rajtas esti iagrade konfidencaj, sed certe ne "same" kiel ies UEA-konto, ĉar la konto interesas ĉefe la kontohavanton, dum la kontraktoj interesas ĉiujn UK-aliĝintojn kaj eĉ ĉiujn UEA-anojn. Estas verdire tie ĉi grandaj problemoj pri travidebleco kaj kredindeco en la mastrumado de UK, kiujn la Ĝenerala Direktoro ne rajtas forbalai per kelkaj vortoj."

Pri duobligo de hotelprezoj en Bjalistoko, Jarosław Parzyszek , LKK-ano de la 94-a UK en Bjalistoko deklaris jene:

1. En la nomo de la LKK mi afable informas ke neniu el la bjalitoka LKK konas detalojn de la kontraktoj de UEA kun la turismaj agentejoj.

2. Ne estas vero ke LKK-vicprezidanto Elzbieta Karczewska aŭ iu alia LKK-ano estas akcianto/kunposedanto de la turisma agentejo, kiu respondecas pri la hotelservoj. Cetere ne estas vero ke la firmao Bial-Tur faras tion.

3. Pri la prezoj de la hoteloj kaj de la eksursoj la LKK nek la instancoj de la urbo Bjalistoko tute ne respondecas, ĉar ni tute ne partoprenas la turisman priservadon.

4. Mi supozas, ke la prezdemandojn kaŭzis ne nur la decido de UEA kaj de la turisma agentejo, sed ankaŭ grave influas ilin la stato de la internacia kaj de la pola ekonomio kaj tre gravaj kurzdiferencoj inter pola zloty kaj eŭro. Antaŭ duonjaro 1 eŭro egalis al 3, 3 zlotoj, antaŭ 1 monato 1 eŭro estis 4, 90 zloty. Kia kurzo estos post 4 monatoj neniu scias?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040