china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Esperanto sur 64 milionoj da balotiloj - definitive!
(GMT+08:00) 2009-04-13 17:31:08

Esperanto sur 64 milionoj da balotiloj - definitive!

Laŭ decido de la balota komisiono de la 10-a de aprilo, la germana sekcio de la politika movado "Eŭropo - Demokratio - Esperanto" rajtas partopreni en la Eŭropaj Balotoj 2009 en Germanio. Tio signifas, ke ĝis la komenco de junio la germana ŝtato presigos almenaŭ 64 milionojn da balotiloj, sur kiuj troviĝas ĝia nomo. Ankaŭ la nomoj de la 10 kandidatoj de Eŭropo - Demokratio - Esperanto troviĝos sur ĉiu voĉdonilo kaj prof. d-ro Reinhard Selten estos sur la unua loko.

Eŭropo - Demokratio - Esperanto starigas listojn ankaŭ en ĉiuj regionoj de Francio, tiel ke entute ĉ. 108 milionoj da eŭropanoj havos la eblecon subteni la disvastigon de Esperanto per sia voĉo. Dum en Germanio ĉiu voĉdonanto aŭtomate trovos Eŭropo - Demokratio - Esperanto sur la balotilo, en Francio oni bezonos specialan voĉdonilon. Eŭropo - Demokratio - Esperanto planas presigi kaj disdoni 7 milionojn da ili, kaj krome oni ofertos la eblecon elŝuti ilin el interreto.

En Germanio entute 32 partioj kaj politikaj asocioj partoprenos la balotojn, pli ol iam ajn antaŭe. Jam nun ĵurnalistoj publikigis la opinion, ke tiu ĉi abundo povus instigi la grandajn partiojn akcepti ideojn de la novaj politikaj movadoj. Tiel ankaŭ Eŭropo - Demokratio - Esperanto esperas, ke ĝia baza ideo, plibonigi la kompreniĝon pere de Esperanto kaj tiamaniere akceli lingvan egalrajtecon kaj demokration sur eŭropa nivelo, ekhavos novajn impulsojn.

Pro al la partopreno en la balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto povos senpage elsendi varbajn filmetojn en la germana kaj franca televido. Krome oni klopodas multe informi ekzemple pere de afiŝoj, faldfolioj, informstandoj kaj gazetaraj komunikoj. Eĉ se la akiro de seĝo en la parlamento ne ŝajnas esti realisma, nun milionoj da homoj ekscios pri la ekzisto de Esperanto, tiel ke certe ankaŭ la ĝenerala Esperanto-movado profitos de la balotoj.

Laŭ realisma takso, Eŭropo - Demokratio - Esperanto povos atingi en Germanio kaj Francio sume ĉ. 100 000 voĉojn. Jam tia nombro certe pli impresus la eksteran mondon ol la membronombro de la diversaj Esperanto-asocioj en Eŭropo. La eŭropaj balotoj do povas grave helpi en tio, ke oni prenos la Esperanto-movadon pli serioze.

Ulrich Matthias

vicprezidanto de EDE-Germanio

Nova Koresponda Servo - kun fotoj!

Ekfunkciis nova internacia esperantista koresponda servo kun la nomo "Koresponda Servo Universala ".

La Servon iniciatis Viktor Kudrjavcev, redaktoro de la revuo "Komencanto". La servo facilas por uzo kaj preskaŭ ĉiuj korespondanoncoj kunhavas fotojn!

Adreso de la servo: http://esperanto-plus.ru/koresponda-servo/

Krom plumamikaj "Koresponda Servo Universala" akceptas ankaŭ alispecajn anoncojn kaj informojn!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040