china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina E-vikipediisto Celumio
(GMT+08:00) 2009-04-21 17:00:54

(Celumio)

Lina: Saluton, Celumio! Antaŭ ĉio, bonvole salutu niajn aŭskultantojn kaj faru memkonigon!

Celumio: Saluton, karaj aŭskultantoj! Nuna parolanto estas Li Changlu , Esperanta nomo: Celumio. Mi iĝis esperantisto en 1984. Mia profesio estas poŝtisto. Nun mi loĝas en Changchun, ĉefurbo de Jilin-provinco, en la nordoriento de Ĉinio. Kaj mi estas delegito de UEA en mia urbo.

Lina: Miaopinie, via E-nomo Celumio estas interesa. Ĉu ankaŭ aliaj homoj diris tion al vi en la pasinteco?

Celumio: Mia kromnomo Celumio ofte agacas geamikojn. Eble ĝia formo estas interesa, kiel de portugalo aŭ hispano, tamen ĝi ja estas kromnomo de ĉino.

Ĝia prononco estas tre simila kun mia propra nomo Changlu en pinjino, ce-lu, iom homofone kun la ĉina lingvo, nur por plifacile enkapigi. Miaj familianoj, miaj kolegoj kaj multaj amikoj tiel voke nomas min per mia propra nomo. Ankaŭ al mi plaĉas la voko. Tio ĉi estas tre familiara kaj intima. Kaj iuj el miaj amikoj de eksterlandoj ofte erare aŭ malfacile prononcis mian propran nomon Changlu laŭ la litera formo eble nekonata, ĉefe c-h kaj a-n-g. Tiel mi pensas ke la noma formo devu esti simpla kaj facile prononcita.

Lina: Ĉu vi estas la unua E-vikipediisto en Ĉinio?

Celumio: Ne, ŝajne la dua, sed tamen se la unua malaperiĝus, do mi iĝus la unua, ĉu ne? Mi registris en Vikipedio je la jaro 2005. Sed la vera komenco de mia redaktado estis en la pasinta jaro.

Lina: Pri kio vi ĉefe vikipedias?

Celumio: Ĉefe pri historio, geografio kaj kulturo de Ĉinio. Mi interesiĝas pri ili. Aŭ tio, pri kio mi interesiĝas. Kvankam jam ekzistas vikipediaĵoj en aliaj lingvoj, tamen mankas al ni tiu en Esperanto. Mi pensas, ke ni kiel esperantistoj pli deziras legi tiun en nia lingvo. Samtempe, mi trovis ke ekzistas la vikipediaĵoj neobjektivaj, ne-neŭtralaj kaj kun antaŭjuĝo pri Ĉinio. Tiel ĉino havas neceson redakti ilin laŭ la opinio de ĉino, objektive per duflankaj opinioj. Alie, mi ankaŭ provas esperantigi la specialaĵojn pri Ĉina kulturo. Tio estas iom malfacila pro malsama kultura fono.Por mi mem, tio disvastigos mian scion, kiun mi volas esprimi en Esperanto. Kompreneble tio estas utila por altigi mian nivelon de Esperanto.

Samtempe, mi ankaŭ ĉinigas vikipediaĵojn pri Esperanto por la ĉinlingva Vikipedio.

Lina: Ĝis nun, ĉu vi multe vikipediis pri Ĉinio?

Celumio: Nemulte, nur iom. Vikipediaĵoj pri la temoj: Tibeta Problemo, Yuanmingjuan-Imperia Ĝardeno, Changbai Monto, Diaoyu-insuloj, Jilin Provinco, Liaoning-provinco, Changchun, Harbin,Shenyang, Aŭtunmeza Festo, Guĉino, Ĝozo, Kvajzoj, la nacia himno de Ĉinio. Iuj tute, iuj parte. Kelkaj ankoraŭ ne estas plenumitaj. Ĉefa problemo estas manko de tempo al mi.

Por la ĉinlingva Vikipedio: Zamenhofa Festo, UEA, Esperanta Kulturo, Esperanto-simbolo, Pasporta Servo, ĈEL,TEJO, Akademio de Esperanto kaj Esperanto-muziko ktp.

(Celumio kaj alilandaj esperantistoj)

Lina: Ĉu vikipediado estas peniga?

Celumio: Iom, vi scias, ke Ĉinio havas longan historion, vastan teritorion kaj riĉan kulturon. Al mi mankas materialaĵoj, do, konsulti kaj serĉi per la interreto aŭ libroj estas necesa. La problemo estas, ke fojfoje ne troveblas bezonata vorto kun sama signifo inter Esperanto kaj la ĉina lingvo. Mi opinias, ke la traduka solvo pri Ĉina kulturo estas malfacila, se nur laŭ nunaj vortoj en Esperanto. Tio bezonas tempon. Kaj mi diris, ke al mi mankas tempo, ĉar mi ankaŭ havas aliajn aferojn: labori, lerni, prizorgi mian filon kaj familion ktp.

Lina: Nun ni turnu atenton al koncernaj scioj pri vikipedio. Kio estas vikipedio?

Celumio: Simple dirite, vikipedio estas libera, senpaga kaj enhavo-publika enciklopedia kunlabora plano en la interreto. Ĝi estas interreta, plurlingva enciklopedio kun enhavo laŭ la koncepto de libera scio. Ĝin redaktas volontuloj kunlabore – ĉiu homo kun aliro al la interreto rajtas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiu artikolo. Tamen oni ne rajtas fari ion ajn, sed devas sekvi al certaj reguloj. La plej gravaj estas konformo al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto.

Tio signifas:

• ke vi povas legi ĝin senpage sur la interreto;

• ke ne ekzistas firma redakcio, sed redaktas nur volontuloj;

•ke ĝi devu esti neŭtrala kaj objekta pro deverseco de vikipediistoj, malsamaj landoj,malsamaj kulturoj,malsamaj lingvoj, malsamaj aĝoj, malsamaj religioj, malsama eduko kaj malsama politika inklino ktp.

Oni povas utiligas ĝin tre bone je sia bezono.

Lina: Kiu kaj kiel rajtas kontribui por vikipedio?

Celumio: Ĉiu aŭ ĉiuj, kondiĉe, ke li aŭ ŝi respektas koncernajn regulojn. La plej gravaj reguloj estas:

• Vikipedio estas enciklopedio, ne forumo por diskuto, ne politika propagandejo, ankaŭ ne blogo por personaj spertoj ktp.

• Kondutu al aliaj vikipediistoj kun respekto pro la monda deverseco.

• Respektu la kopirajtajn leĝojn, ne simple prenu tekstojn de aliloke. Se vi simple kopis ion de alia hejmpaĝo aŭ ne menciis ĝian devenon, administrantoj forigos ĝin.

Iufoje, mi redaktis vikipediaĵon pri Ĉina Esperanto-Asocio. Komence mi pensis, ke tiu enhavo estas simila, do, mi simple kopiis el la interreto. Baldaŭ ĝi estis forigita. Poste mi ŝanĝis iom. Post reskribado, ĝi finfine estis akceptita. Vi devu skribi per via propra skribo, sed ne kopii de alia loko. Tio ĉi estas la regulo, kopirajto.

(Celumio sur Granda Muro)

Lina: Ĉu bezonas registriĝon por vikipediado?

Celumio: Vi rajtas kontribui registriĝe aŭ ne, tamen registriĝo estas forte rekomendita. Kiel registrita uzanto, vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikipediistoj povas pli bone komuniki kun vi. Vi rajtas resti anonima, se vi deziras. Por kontribui vi povas laŭplaĉe:

• korekti lingvajn erarojn aŭ tajp-erarojn

• trovi pli bonan vortumon

• pliampleksigi artikolojn

• krei novajn artikolojn.

Vi povas redakti sen registriĝo, aŭ fariĝi registrita vikipediisto kun vikipediista konto, nomo kaj paĝo.Tio estas tute senpage. Post registriĝo vi povas "ensaluti".

Elektu salutnomon. Ĝi ne estu ofenda. Vi povas uzi vian personan nomon, voknomon, aŭ simple vorton kiun vi ŝatas. Estas je via elekto ĉu vi restas anonima aŭ mencias sur la vikipediista paĝo vian veran nomon. Vi respektu la anonimecon de aliaj vikipediistoj, kiuj evidente preferas tion.

Lina: Kiel oni redaktas artikolon por vikipedio?

Celumio: Se vi vidas artikolon kiun vi deziras plibonigi, do klaku la butonon "redakti" en Vikipedio supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon aŭ ekzemple verki novan alineon. Sed estas preferinde ke vi iomete lernu pri la reguloj de Vikipedio, kaj komence redaktas nur etajn aferojn.

Menciindas, ke ĉiu artikolo havas propran "diskuto"-paĝon. Do, se vi timas redakti paĝon, skribu vian komenton aŭ proponon en la koncernan "diskuto"-paĝon. Foje vi vidas ke la ligilo ankoraŭ estas ruĝa, do la diskutpaĝo ankoraŭ ne ekzistas; simple surklaku kaj vi kreas ĝin.

Ĝenerale, antaŭ ol redakti paĝon, estas saĝe rigardi kio estas skribite en la diskutpaĝo.

Lina: En la interreto ekzistas vikipedio en multaj lingvoj. En kiu loko okupas E-vikipedio?

Celumio: La Esperanto-vikipedio estis la 4-a plej granda vikipedio laŭ la statistiko de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Nun ĝi ankoraŭ estas inter la 20 gvidaj lingvaj versioj kun 111 535(cent dek unu mil kvincent tridek kvin) artikoloj, la numero plimultiĝas ĉiutage. Tamen, la plej grava afero ne estas havi laŭeble multajn artikolojn, sed precipe multajn bonajn - aŭ almenaŭ bone uzeblajn, kiuj plenumas la minimumajn kriteriojn por artikolo!

(Celumio)

Lina: Laŭ via opinio, ĉu vikipedio estas grava por Esperantujo?

Celumio: Ne nur grava, sed ankaŭ utila. Jen graveco por Esperantujo:

• Ĝi estas jam nun bone uzebla kiel ĝenerala enciklopedio - la unua en Esperanto.

• Ĝi informas ankaŭ pri Esperanto-temoj.

• Ĝi helpas ellabori la fakan lingvon.

• Ĝi ofte montras al alilingvaj vikipediistoj, ke koncerna artikolo ekzistas ankaŭ en Esperanto - ja Esperanto troviĝas oportune tuj post la angla en la listo "aliaj lingvoj".

Alie pri la utileco,ĝi estas utila por esperantistoj je altigo kaj lertiĝo de la lingvo. Samtempe tio ankaŭ estas uzado de la lingvo en la reala vivo. Vi solvos problemojn pri la lingvo per la lingvo. Vi akiros diversajn sciojn kaj la espriman metodon de la scioj dum via redaktado de Vikipedio. La plej grava kaj utila estas,ke vi pripensos kiel esprimi kaj priskribi per Esperanto.

Lina: Kio estas la ttt-ejo por E-vikipedio?

Celumio: Oni povas serĉi ĝin tre facile en la interreto, tajpinte la vorton Vikipedio per la interreta serĉilo.

Lina: Fine, kion vi volas aldoni?

Celumio: Vikipedio estas interesa, sed ankaŭ iuj opinias ke ĝi estas rubaĵo. Iuj havas fortan intereson al ĝi, ankaŭ iuj foriris de ĝi. Tio estas normala, ne stranga. Nia mondo ekzistas diversaj malsamaj opinioj.

Iom bedaŭrinda estas tio, ke malmulte da Ĉinaj esperantistoj redaktas Vikipedion. Kompreneble mi deziras, ke vikipediistoj el Ĉinio multiĝos pli kaj pli.

Fine, mi elkore dankas ĈRI-n kaj aŭskultantojn! Kaj al nia ĉarma ĵurnalistino Lina!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040