china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pasporta Servo 2.0
(GMT+08:00) 2009-05-25 11:11:06

Karaj gastigantoj kaj uzantoj de PS!

La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro, kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn.

Bonvolu legi ĉi-sube detalan intervjuon pri Pasporta Servo 2.0. Vi certe trovos multe da interesaj kaj utilaj informoj!

- Kial oni renovigas PS-n?

Pasporta Servo estas bonega dum la pasintaj jaroj bone funkciis kiel papera libreto. Sed por ke bonega ideo kiel tiu ĉi plue estu sukcesa, ĝi bezonas daŭre esti "reinventita". Tial, TEJO decidis renovigi ĝin kaj eluzi la eblojn de la interreto por igi ĝin pli simpla, pli efika kaj pli bona ilo por internaciaj Esperantistaj vojaĝantoj. Kompili la ĉiujaran eldonon de PS estas grandega tasko kiun dum 13 jaroj plenumis Derk Ederveen. Dank' al la nova reta sistemo, tiu tasko pli facilos kaj estos dividebla je pluraj personoj.

- Kiel statas la laboroj?

Jam de pluraj monatoj skipo – programisto Joan Català el Katalunio kaj Joop Kiefte el Nederlando – laboras pri la nova reta sistemo. Ni taksas ke tre baldaŭ pretos la aliĝfunkcioj (vidu sube). Bedaŭrinde nia origina temposkemo iom prokrastiĝis, sed ni optimismas ke ĝis majo ni sukcesos prezenti la novan PS-n.

- Kio ŝanĝiĝos?

La nova retpaĝo www.pasportaservo.net ofertos multajn eblojn kiuj ĝis nun ne estis: rekta aliĝo en la retejo, rapida ŝanĝo de informoj, kontaktiĝo per la retpaĝo, retaj mapoj kaj multaj aliaj. Tamen pluaperos la papera eldono kiel ĝis nun, kvankam en iom alia aspekto.

- Kiam pretos la nova retejo?

Ni atendas la eblon rete aliĝi jam la 23an de marto, kaj la solenan malfermon de la retejo la 7an de majo.

- Kiel oni aliĝos per la interreto?

Per simpla aliĝformularo en la retejo. Oni entajpos siajn informojn kaj povos tuj ilin kontroli kaj ŝanĝi laŭbezone.

- Kiel oni realiĝos?

Ni sendos peton realiĝi laŭ via ĝisnuna aliĝstato: Se ĝis nun vi realiĝis per retpoŝto, ni per retpoŝto petos vin realiĝi rete. Se ĝis nun vi uzis paperan realiĝilon, vi pluricevos ĝin. Tamen, ni invitas vin uzi la reton se vi povas, eĉ se ĝis nun vi uzis paperan realiĝilon.

- Ĉu mi pluricevos mian senpagan paperan ekzempleron?

Kiel gastiganto vi plurajtos je senpaga papera ekzemplero, kiel ĝis nun ni invitas ĉiujn libervole kontribui al la presokostoj. Ni scias ke pasintjare pluraj PS-anoj pro poŝtsendoproblemoj ne ricevis siajn ekzemplerojn malgraŭ ke ili rajtis kaj eĉ donacis. Kompreneble vi laŭdezire ricevos vian ekzempleron ĉijare.

- Ĉu pluekzistos papera ekzemplero? Kiel ekhavi ĝin?

Jes, pluekzistos papera ekzemplero kaj ĝi estos havebla laŭ la kutimaj kanaloj. Ĝi estas mendebla ĉe UEA kaj aliaj Esperantaj librovendejoj.

- Kiam aperos la ekzemplero?

Ĝi aperos post la prezento de la retejo, do la 8an de majo.

- Ĉu mi ricevos paperan konfirmilon?

Ni penos por sendi al ĉiuj kiuj kutimas papere konfirmiĝi baldaŭ siajn paperan konfirmilon.

- Ĉu mi povos plualiĝi per papera konfirmilo?

Jes, vi povas plu aliĝi per papera konfirmilo. Tamen, se vi povas, ni invitas vin uzi la retan aliĝon.

- Ĉu mi jam nun povas mendi la ekzempleron?

La papera PS-libreto estos mendebla en la libroservo kaj dissendota ekde la 8a de majo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040