china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Esperanto en Ĉinio daŭre plijuniĝas
(GMT+08:00) 2009-06-17 18:58:58

La 19an de junio finiĝis en ĉina urbo Foshan la kurso de Esperanto, en la Altlernejo por Porprofesiaj Studoj. La rezulto estas sufiĉe kontentiga. Kvindeko da junaj gelernantoj entuziasme partoprenis la kurson. Dank' al la sukceso de la kurso kaj al la granda intereso de la lernantaro lerni la internacian lingvon, ekde septembro duobliĝos la nombro de gelernantoj kiuj partoprenos ĝin. Oni disdividos ilin en diversaj grupoj, kelkaj matene kaj kelkaj posttagmeze. Aliaj altlernejoj de la sama urbo deziras okazigi ankaŭ tiun kurson de Esperanto. Komence de septembro oni konos la decidon pri tio de la lernejestroj.

Kvankam la lernado de Esperanto estas iomete pli malfacila por ĉinoj ol por eŭropanoj, pro la malsimileco de la lingvoj, tamen la rezulto estas sufiĉe bona.

La instruisto estas la hispana esperantisto Augusto Casquero, helpata de la loka samideano Liu Weizhuang. La direktoro de la lernejo, s-ro Jin Peng, multege kunlaboras, kaj eĉ kontaktis aliajn lernejojn, por proponi okazigi tie la kurson de Esperanto. Antaŭ du semajnoj mi mem prelegis pri E-o en du altlernejoj, por pli ol 500 gelernantoj en ĉiu. La junaj aŭskultantoj entuziasme petis la okazigon de la kurso.

Oni atendas la findecidon de la lernejestroj. Sur la foto oni povas vidi la gelernantojn de Esperanto kaj de hispana lingvo, kune kun aliaj samlernejanoj, kiuj deziras lerni nian lingvon.

Ĉe la unua vico, kun ruĝa ĉemizo sidas la profesoro Augusto Casquero, kaj maldekstre de li sidas la direktoro de la lernejo, mem esperantisto, s-ro Jin Peng.

Augusto Casquero

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040