Regularo de konkurso "Teo kaj Amo" (2016-2017)

(GMT+08:00) 2016-05-11 08:41:20     Redaktoro:Ĝoja

Ĉina Internacia Mikrofilm-Festivalo, (2016-2017) Internacia Mikrofilm-Konkurso "Teo kaj Amo"

Kiel nia lingvo Esperanto, teo povas roli kiel perilo por amo. Bonvolu rakonti per filmeto pri teo kaj amo, vi havos ŝancon senpage vojaĝi al Ĉinio.

Foje diris Julio Baghy: "Amo kreas pacon, paco konservas humanecon, kaj humaneco estas la plej alta idealismo." Amo estas la kerno de nia lingvo Esperanto. Kaj Teo, kiun trinkas ĉiutage du trionoj de la monda loĝantaro, estas la magia trinkaĵo, kiu vekas energion kaj iniciatas la vivmanieron de paco kaj amo. Tion celas ankaŭ nia lingvo Esperanto.

Do aliĝu! Rakontu pri teo kaj amo per mallongaj filmoj! Ni estas pretaj gastigi vin en Ĉinio!

Subtemo - decidata de vi!!!

La temo estas "Teo kaj Amo". "Amo" estas ne nur la profundaj rilatoj inter viro kaj virino, sed ankaǔ pli ampleksa kaj pli granda, ekzemple amo de gepatroj, amo inter gefratoj, amo inter amikoj, amo al la naturo, amo al paco, amo al legado, vojaĝo, Esperanto, literaturo, sporto… estas bonvenaj ĉiuj subtemoj.

"Teo kaj Amo" estas la ĉiama titolo de nia filmkonkurso kaj filmfestivalo, kiel Oscar-filmfestivalo kaj Cannes-filmfestivalo.

Celo

Sub aŭspicio de UEA, la konkurson organizas Ĉina Radio Internacia kaj Hangzhou-a registaro, celante:

A) evoluigi la arton de mallonga filmo en la internacia lingvo kaj premii la partoprenantojn, kiuj elstariĝis pro sia kontribuo al la arto de mallonga filmo, kaj riĉigi esperantajn kulturojn.

B) montri al la publiko, ke Esperanto estas viva, utila, vigla kaj ekspluatinda.

C) atentigi ne-esperantistajn rondojn, allogi novajn "esperantistojn", precipe junulojn, igi asociojn kaj klubojn de Esperanto komunikiĝi kun lokaj radioj, televidoj, ĵurnaloj kaj aliaj ne-esperantistaj rondoj, kaj aktivigi individuojn kaj asociojn de Esperantujo.

D) Provi merkatigi Esperanton (La konkurson monsubtenas ĉinaj te-entreprenoj, te-societoj kaj lokaj registaroj)

La Regularo kaj la Aliĝilo troviĝas sube kaj en la jenaj ligiloj:

https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/  (esperante)

https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016c/  (ĉine)

### Regularo ###

Tagordo

Programo/Monato

De Majo ĝis Novembro,

2016 (7 monatoj)

Januaro,2017

Februaro,

2017

Marto,

2017

Aprilo,

2017

Filmo-kolektado

  

 

 

 

 

Aljuĝo de ĵurio

 

 

 

 

 

 

 

Interreta Voĉdonado

 

 

 

 

 

Filmfestivalo

 

 

 

 

 

 

 

 

Partopreno

- Partoprenos ĉiuj!

Profesiaj kaj amatoraj reĝisoroj, filmŝatantoj, amaskomunikilistoj, studentoj kaj kreemaj homoj el la tuta mondo. Ne nur esperantistoj, sed ankaǔ ne-esperantistoj!

-La aliĝo al la konkurso estas senpaga.

- Limdato por sendi filmojn estas la 30a de novembro 2016.

-Ĉiu filmo devas havi elementon "teo".

-Ĉiu filmo estu minimume 2 kaj maksimume 15 minutojn longa.

- La filmo estu en la formato MPG, MPEG-4, WMV, AVI, MP4, MOV, 1920x1080, 16:9, 25p

- Estas permesitaj desegnaj, muzikaj, dokumentaj, teatraj filmoj kaj aliaj.

- Uzeblas iu ajn aparato por filmado, ekz. poŝtelefono, filmkamerao kaj similaj.

- Ĉiu lingvo de la mondo povas esti uzata.

- Filmfarantoj mem aldonu subtitolojn esperantajn. Se li/ŝi ne estas esperantisto, do aldonu subtitolojn nacilingvajn. La subtitoloj devas inkludi komencon kaj finon de la filmeto, ankaǔ nomojn de filmfarantoj. Samtempe konservu sensubtitolan version de la filmo.

- Filmfarantoj faru bonkvalitan afiŝobildon de la filmeto, 57cm x 84cm (larĝo x alto), la formato estu JPG kaj PDF.

- Filmfarantoj skribu vivresumon (ĉirkaǔ 250 vortoj) kaj preparu almenaǔ 2 personajn/grupajn fotojn, unu estu horizontala (3264 px x 2488 px) kaj la alia vertikala (2488px x 3264 px), ĉiu foto pezu almenaǔ 2M.

- Ĉiu partoprenanto (persono aǔ teamo) rajtas sendi pli ol unu konkursaĵo; Ĉiu konkursaĵo rajtas gajni plurajn el la premioj;

- Ĉiu konkursaĵo rajtas partopreni en aliaj konkursoj; Ĉiu el la partoprenantoj en tiu ĉi konkurso konsentas, ke la organizantoj havas la rajton rekomendi lia/ŝia(j)n kontribuaĵo(j)n al aliaj konkursoj. La konkursaĵoj, kiuj partopenis en la unua konkurso "Teo kaj Amo" (2014-2015), ne rajtas partopreni en la dua kaj eventuale pluaj;

Plenigu la aliĝilon (sube), subskribu nomon kaj daton fine de "Rajtigo"

① Aliĝilo

② filmeto kun subtitolo en Esperanto aǔ en nacia lingvo (por ne-esperantistoj)

③ filmeto sen subtitolo

④ WORD-formato de subtitolo en esperanto aǔ en nacia lingvo

⑤afiŝobildo

⑥vivresumo kaj almenaǔ 2 personaj/grupaj fotoj

estu senditaj per interreta servilo, kiel Dropbox, Google Drive, OneDrive, Bitcasa, SkyDrive aŭ iu simila, al: filmkonkurso2015@163.com

- La partopreno en la konkurso signifas komprenon kaj akcepton de ĉiuj punktoj de ĉi tiu regularo.

- Demandoj, rilataj al la konkurso, estu senditaj al organizanto en Ĉinio:

A) la retpoŝtadreso filmkonkurso2015@163.com  

Ĝoja perfectgoja@163.com  

Shanshan 48045737@qq.com  

Pluveta zhangpingxiaoyu@163.com  

B) telefono 0086-10-68891795

C) adreso ESPERANTO SERVICE, CRI-36 CHINA RADIO INTERNATIONAL P. O. Box 4216, BEIJING P. R. CHINA 100040

Rajtigo

- La kopirajto pri la muziko por publika uzo devas esti certigita.

- La personoj en la filmo permesis ĝian uzon por publika prezento.

- La filmfaranto garantias, ke li havas ĉiujn necesajn permesojn

kaj rajtojn kaj ke neniu rajto de aliaj personoj estas lezita.

- Post la konkurso la filmoj estos libere prezenteblaj por ĉiuj sub la "Creative-Commons-Licence (CC-BY)".

Juĝo

Juĝo konsistas el Aljuĝo de ĵurio kaj Interreta Voĉdonado.

Aljuĝo de ĵurio:Naskiĝo de premioj jenaj:

A) Plej bona filmo

B) Plej bona scenaristo

C) Plej bona reĝisoro

D) Plej bona desegnofilmo

E) Plej bona originala muziko

F) Plej bona ĉefaktoro

G) Plej bona ĉefaktorino

H) Plej bona kameraisto

I) Plej bona muntisto

J) Speciala(j) premio(j) (la premio(j) dependos de la estontaj konkursaĵoj)

Finan juĝadon respondecas la ĵurio, konsistanta el estrarano(j) de UEA, kaj fakuloj el kampoj de tekulturo kaj filmfarado en Ĉinio.

Interreta Voĉdonado: 10 Premioj de la publiko

Por la premio de publiko, la publiko voĉdonos por sia plej ŝatata filmo en la retejo https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/ (esperante) https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016c/ (ĉine), sen difinita kriterio.

La voĉdonado daŭros de januaro ĝis marto, 2017.

Jura traktado de la rezulto ne eblas. Se Ĉina Radio Internacia ne ricevos sufiĉe multajn filmetojn, ĝi rezervas al si la rajton nuligi iu(j)n premio(j)n.

Premioj

- Premio de A ĝis J: 10 reprezentantoj de la 10 premiotaj filmoj senpage 5-tage vojaĝos en Ĉinio kaj partoprenos en Esperanto-Filmfestivalo, kiu okazos aprile 2017.

Ni pagos veturkoston, loĝadon kaj manĝadon de la 10 personoj, kiuj reprezentas la filmfarantojn de la 10 premiotaj filmoj dum la festivalo.

- Dek premioj de la publiko: Atestilo kaj premi-donaco

-Anonco de la rezulto de la konkurso okazos en Esperanto-Filmfestivalo.

- La rezulto de la konkurso estos publikigita ankaǔ en la retejo de ĈRI

Tie ĉi troviĝas "Teo kaj Amo", al kiu vi estas bonvena !!

https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/  (esperante)

https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016c/  (ĉine)

FB https://www.facebook.com/groups/817633741655742/  

VK https://vk.com/teo_kaj_amo  

WECHAT teafilm

TWITTER https://twitter.com/Teo_kaj_Amo  

YOUTUBE https://www.youtube.com/channel/UCAv49qgR311eI5SY6pY7azA/videos

PODCAST https://itunes.apple.com/cn/podcast/teo-kaj-amo/id956714804?mt=2  

Rimarkigo: Esperantistoj estas invitataj traduki tiun ĉi dokumenton al aliaj lingvoj. – Dankon.

### Aliĝilo ###

Titolo de la konkursaĵo

 

Lingvo(j) en la konkursaĵo

 

Reta ligilo por elŝuti filmeton

 

 

Resumo de la konkursaĵo

 

Ĉefaj

laborantoj

Reĝisoro(j)                      lando(j)           profesio(j)

scenaristo(j)                     lando(j)           profesio(j)

desegnisto(j)                     lando(j)           profesio(j)

muzikistoj                   lando(j)           profesio(j)

aktoro(j)                        lando(j)           profesio(j)

muntisto(j)                      lando(j)           profesio(j)

fotisto(j)                        lando(j)           profesio(j)

alia(j)                          lando(j)           profesio(j)

 

 

 

 

 

Rajtigo

 

 

 

Mi garantias, ke la konkursaĵo estas originala, ke mi havas ĉiujn rajtojn por la konkursaĵo kaj ke ĉiuj informoj donitaj estas veraj.

Mi garantias, ke

- La kopirajto pri la muziko por publika uzo estas certigita.

- La personoj en la filmo permesis ĝian uzon por publika prezento.

- La filmfaranto garantias, ke li havas ĉiujn necesajn permesojn

kaj rajtojn kaj ke neniu rajto de aliaj personoj estas lezita.

- Post la konkurso la filmoj estos libere prezenteblaj por ĉiuj sub la "Creative-Commons-Licence (CC-BY)".

Subskribo:_______________

Dato:_______________

Kontaktanto(j)

Nomo(j)

Ret-adreso(j)

Telefono(j)

Poŝtadreso(j)


1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin