Regularo de konkurso "Teo kaj Amo" (2016-2017)

(GMT+08:00) 2016-05-11 08:41:20     Redaktoro:Ĝoja

Teo kaj Amo

Aprile de 2014 komenciĝis la konkurso "Teo kaj Amo". Ĝi daŭris unu jaron kaj finiĝis aprile de 2015. Kun la aŭspicio de UEA, la konkurson ĉefe organizis Ĉina Radio Internacia, Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato kaj Hangzhou-a Asocio por Popularigi Te-Markon, kaj sponsoris Ĉina Ligo de Tetrinkejoj. La konkurso gajnis bonan rezulton kaj bonan internacian eĥon.

Venis 45 filmetoj (rekordaj) dokumentaj, rakontaj, muzikaj kaj bildaj kun la stiloj komedia, trista, parola kaj senparola. La filmetoj priskribis morojn kaj kulturojn de teo en Ĉinio, Irano, Sud-Koreio, Turkio kaj Rusio, rakontis historiojn de Kolombio, Sud-Koreio, Ĉinio kaj Rusio, montris ekzotecon de diversaj landoj kaj bilde kaj videe eksplikis la eternajn temojn - AMO kaj PACO.

Aprile 2015 en la ĉina urbo Hangzhou en la filmfestivalo "Teo kaj Amo" partoprenis 29 premiitoj el la 15 landoj, kaj ili spertis ĉinan kulturon, te-kampan vivon, eĉ amikiĝis kun ĉinaj ordinaraj personoj.

Pro la sukceso, aprile 2016, rekomenciĝis la dua konkurso "Teo kaj Amo". Do, bonvolu ĝui la konkurson, prezenti vian talenton, gajni la ŝancon senpage vojaĝi al Ĉinio kaj sperti ekzotan etoson en la orienta lando.


1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin