Saluton el Ŝanhaja Esperanto-Asocio

(GMT+08:00) 2016-06-20 16:01:25     Redaktoro:Ĝoja

Okaze de la malferma ceremonio de la dua mallonga Esperanto-filmo Teo kaj Amo, permesu min, nome de Ŝanhaja Esperanto-Asocio, esprimi nian varman gratulon. Teo estas bongusta, amo estas bela, kiam du elementoj miksas, kreskas mirinda vivo por homoj, teo kun amo alportas al ni multe da feliĉo. Ni, ŝanhajaj esperantistoj, varme bonvenigas ĉiujn esperantistojn el diversaj landoj al nia lando,al nia urbo. Ni atendas vin kune ĝui bongustan teon kaj ĉarman amon.

Tutkore bondeziras al la ceremonio plenplenan sukceson kaj elkore dankas al organizantoj kaj Ĉina Radio Internacia, kiuj donas al ni gravan ŝancon por praktiki nian lingvon Esperanton.

Prezidanto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio sinjoro Wang Minhao


Teo povas aktivigi nian spiriton, amo povas purigi nian animon, ambaŭ elementoj estas bezonataj de ni, junularo. Do ni volas danki al la konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo", ni volas danki vin, la organizantoj kaj la partoprenantoj, vi beligas nian Esperantujon.

Bonvenon al Ĉinio! Bonvenon al Ŝanhajo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin