Elŝuteblas 19 lingvaj regularoj de konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo"

(GMT+08:00) 2016-07-12 10:22:34     Redaktoro:Ĝoja

Nun ĉe https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/ elŝuteblas la regularo de filmkonkurso "Teo kaj Amo" en la lingvoj ĉina, brita, franca, germana, hispana, itala, portugala, greka, pola, slovaka, ĉeĥa, serba, rusa, hungara,korea, japana, malaja, persa kaj Esperanto.

Komenciĝis la dua konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" aprile. Nun kolektiĝas konkursaĵoj. La limdato estas la 30a de novembro, kaj aprile, 2017 en la ĉina urbo Hangzhou okazos la premidona ceremonio kaj la filmfestivalo "TEO KAJ AMO", en ĝi senpage partoprenos premiotoj.

La konkurso celas disvastigi Esperanton kaj riĉigi Esperanto-kulturon, tial estas bonvena reklami la konkurson al la publiko kaj per la konkurso "kapti" talentajn personojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin