Filmoprezentado kaj Legado por "Zamenhof-Jaro"

(GMT+08:00) 2017-04-14 19:30:38     Redaktoro:esperanto

Tempo: de aprilo ĝis decembro, 2017

Filmoprezentado:

Estas bonvena prezentado de filmetoj pri "Teo kaj Amo" en ĉiu klubo, societo, asocio de Esperanto kaj ne-esperantista organizo, kiel universitato, lernejo, instituto, klubo kaj entrepreno, en kaj Esperantujo kaj publika ejo, kiel kulturcentro, urbdomo, muzeo, kinejo kaj librovendejo, kaj ni teo-kaj-amo-familio (membro de la ĵurio, organizantoj, partoprenantoj ktp.) pretas kunagi kun vi ĉeloke aŭ interrete per skajpo-dialogo. Aperos raporto pri via aranĝo en la interreta ĉefpaĝo, wechat-paĝo kaj facebook-paĝo de la konkurso "Teo kaj Amo". Ni celas per tiu ĉi agado rekomendi nian lingvon al la publiko kaj kune festi Zamenhof-Jaron.

Bv. kontaktu nin per filmkonkurso2015@163.com

Legado:

Dum filmoprezentado de "Teo kaj Amo", ni invitas vin fari legadon por "Zamenhof-Jaro". Ni specife lanĉos konkurson de elstaraj voĉlegantoj.

Regularo:

Partopreno :

Ĉiu partoprenanto unue voĉlegu "La homo kaj la sezonoj" de hungara fama esperantista verkisto Julio Baghy, due elektu unu el niaj rekomendaĵoj aŭ alian verkaĵon (prozo, teatraĵo, romano, poemo, eseo, ktp.) aŭ parton, kiu plaĉas al vi, la voĉlegado maksimume daŭru 5 minutojn.

Filmo pri via voĉlegado estas bonvena.

Fine bonvole sendu al legado2017@163.com du voĉlegaĵojn kun formato MP3 aŭ MP4, kun via foto (JPG), konciza vivresumo(DOC) kaj la teksto de via elektita verkaĵo, se ĝi ne estas en la listo de ni rekomendata.

Limdato de monata konkurso estas la lasta tago de ĉiu monato dum la konkurso, escepte de decembro.

Limdato en decembro estas la 10a de decembro.

Juĝo kaj premio:

•Naskiĝos "Monata Elstara Voĉleganto" ĉiumonate dum la konkursa periodo kaj "Jara Elstara Voĉleganto" por Zamenhof-Jaro decembre. Okazos premidono decembre.

•Konkursaĵoj el sukcesontoj aŭdeblos aŭ videblos en radio kaj interreto de Ĉina Radio Internacia kaj sur wechat-paĝo kaj facebook-paĝo de "Teo kaj Amo" .

•Partoprenantoj havos ŝancon ricevi gvidadon kaj konsilojn de fakuloj aŭ veteranoj.

Instruistoj

•Fakuloj kaj veteranoj en Esperantujo donos gvidadon al la partoprenantoj kaj elektos sukcesontojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin