"Teo kaj Amo" en Qingdao-universitato

(GMT+08:00) 2017-06-28 14:58:56     Redaktoro:Ĝoja

La 26an de majo en Qingdao-universitato en la ĉina urbo Qingdao okazis prezentado de premiitaj filmoj de la dua konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" kaj legado por "Zamenhof-Jaro", en ĝi partoprenis pekinaj kaj qingdao-aj esperantistoj, studentoj kaj instruistoj de Qingdao-universitato, virina akademio Kangcheng kaj lernantoj de la kurso pri verkado, sume pli ol 100 personoj.


Studentoj regalis gastojn per teo

Kun milda piana muziko studentoj de la universitato regalis per teo la ĉeestantojn laŭ la ĉina tradicio. S-ino Zhang Ping (Ĝoja) faris konigon pri la konkurso "Teo kaj Amo" kaj prezentis 10 filmetojn el Azio, Eŭropo kaj Ameriko, kiaj "Simpla Rakonto" "Mi soifas" "Teo kaj Akvo" kaj "Teo-revoj en amo-taso".


Zhang Ping (Ĝoja) kaj Guo Haiming (maldekstre) voĉlegis poemon "La Vojo" en Esperanto kaj en la ĉina lingvo


Studento Zhang Zhongyu diris, ke antaŭe li opiniis, ke teo-kulturo estas abunda nur en Ĉinio, sed spektinte la filmetojn li konas, ke brilas kaj riĉas teo-kulturo en la mondo. S-ino Ma Chengfen diris, ke ŝin interesis teo kaj amo montrita de diverslandaj filmetoj. Studento Guo Haiming voĉlegis ĉinlingve "La Vojo", la poemon de la kreinto de Esperanto prof. L.L.Zamenhof, kaj tio profunde impresis lin. Li diris, ke dum voĉlegado li forte sentas la obstinecon kaj persistecon de Zamenhof.


Prez. de Pekina Esperanto-Asocio s-ino Yu Jianchao konigis Esperanton al studentoj

Prez. de Pekina Esperanto-Asocio s-ino Yu Jianchao diris, ke jam pasis 130 jaroj post la kreo de Esperanto, tiujn jarojn Esperanto ligis homojn diverslandajn kaj proksimigas korojn al koroj, kaj al tio ĉinaj esperantistoj faris kontribuon. Nun la filmkonkurso "Teo kaj Amo" praktikas la ideon de L.L.Zamenhof. Ŝi konigis, ke en la 30aj jaroj de la lasta jarcento en Qingdao-universitato estis kurso de Esperanto, ties studentoj servis por la 5a Azi-Pacifika Esperanto-Kongreso en 1992, kaj la ĉinaj unuaj kurs-videaĵoj titolitaj "Espero" ĝuste estis filmitaj en la urbo Qingdao.


Pekina Esperanto-Asocio donacis librojn pri Esperanto kaj pri teo-kulturo al Qingdao-universitato


La verda flago estis transdonita al la jiangyuan-urbo, la sekva loko pri filmprezento de "Teo kaj Amo"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin