La 14an de decembro okazis la aktivado celebre al Zamenhof-Tago kaj la 130-a datreveno de Esperanto en Pekino. En la aktivado publikiĝis la libro Teo kaj Amo: Rakonto de Teo verkita de Ĝojo.
La ĉeftemo de la aktivado estas Rakonto de Ĉinio, Koloro de la Mondo. Ĝenerala redaktoro de ĈRI Ren Qian, , prezidanto de UEA Mark Fettes kaj aliaj famaj esperantistoj sendis gratulajn mesaĝojn por la publikiĝo de la libro Teo kaj Amo: Rakonto de Teo. La libro notas la 4-jaran procezon de la filmkonkurso Teo kaj Amo.