Feliĉigi translokitajn loĝantojn de hidroelektra centralo Tri Gorĝoj per interreta negoco

(GMT+08:00) 2017-01-03 16:31:42     Redaktoro:Li Lu

La urbo Yichang, urbo de Hubei-provinco en meza Ĉinio, estas nomata "monde hidroelektra urbo". En pasintaj pli ol 30 jaroj, sekve de konstruado de la hidroelektra centralo Tri Gorĝoj kaj de aliaj grandaj akvoutiligaj konstruaĵoj, Yichang fariĝis la urbo kun grandnombro da translokitaj loĝantoj. Ekde 2010, la ĉina registaro asignis cent miliardojn da kapitalo por translokado de tieaj loĝantoj for de la akvoutiligaj konstruaĵoj kaj por postaj laboroj. En la granda projekto, loĝantoj transkitaj el la regionoj kovritaj de hidroelektraj centraloj kaj akvoutiligaj konstruaĵoj en Yichang iris sur stabila kaj riĉiga vojo. Vicesplorano de la departemento de Yichang pri translokitaj loĝantoj Yang Lei konigis:

"Post 18 jaroj de translokado kaj konstruado de la regionoj kovritaj de hidroelektra centralo Tri Gorĝoj, la viva kaj produkta kondiĉoj de tieaj loĝantoj multe pliboniĝis. La pohoma kulturata kampo de entranslokitaj loĝantoj superis 1,5 muojn kaj iliaj loĝkondiĉoj multe pliboniĝis. La averaĝa domareo de kamparaj translokitaj loĝantoj de tiuj regionoj superis 40 kvadratajn metrojn kaj tiu de la urbaj translokitaj loĝantoj de tiuj regionoj superis 90 kvadratajn metrojn, pli multe je 20 kvadrataj metroj po familio ol antaŭe. En loĝkvartaloj de tiuj loĝantoj, la provizado de akvo, elektropovo kaj kultura, eduka, higiena kondiĉoj estis perfektigitaj kaj komplektigitaj."

La ĉina proverbo diras, ke instrui fiŝkaptadon al iu estas pli bone ol doni fiŝon al li. La urba registaro de Yichang metis enlaborigon kaj riĉigon de tiuj translokitaj loĝantoj de regionoj kovritaj de hidroelektra centralo Tri Gorĝoj sur ŝlosilajn lokojn. En la jaro 2015, Yichang asigis 35 milionojn da juanoj por konstrui la unuan junularan entrepreninkubatoran ĝardenon de translokitaj loĝantoj kaj establis tri platformojn por entreprenigo de translokitaj loĝantoj, elektronika negoco de kamparaj produktoj de translokitaj vilaĝoj kaj teknika disvastigo de avantaĝaj agrikulturoj, por movigi enlaborigon de translokitaj loĝantoj kaj plibonigi la industrian strukturon per interreto kaj elektronika negoco. Prezidanto de la Asocio de Junularaj Entreprenistoj de Translokitaj Loĝantoj de Yichang, S-ro Han Ronghua konigis:

"Ni celas, per establo de la Asocio de Junularaj Entreprenistoj de Translokitaj Loĝantoj, establi platformon de entreprenigo per junulaj vidpunktoj. Junuloj povas interŝanĝi spertojn kaj kune akiri trejnadon. Ili ankaŭ povas koni informojn pri aliaj entreprenistoj."

La junulara entrepreninkubatora ĝardeno ne nur establis enlaborigan platformon al kamparaj laborantoj kaj studentoj el translokitaj lokoj de la urbo, sed ankaŭ liveras koncernajn servojn al familianoj de translokitaj loĝantoj kaj koncernaj entreprenoj. En la ĝardeno, junuloj konformaj al iuj kondiĉoj povas akiri senpagan oficejon, profesian trejnadon, leĝan konsultadon kaj aliajn konsilojn. La taksa proceduro estas plenumita en unu semajno. La "senpaga bankedo" estas liverita nur al loĝantoj translokitaj pro konstruado de hidroelektra centralo.

Ekde la jaro 2011, Yichang faris teknikan trejnadon rilate al translokitaj loĝantoj je pli ol cent miloj da homfojoj kaj helpis pli ol 2 300 homojn realigi entreprenadon kaj enlaborigis pli ol 20 milojn da homoj. S-ino Han Yulan iris al granda urbo de la gubernio Zigui, kiu estis parte subakvigita pro la hidroelektra centralo Tri Gorĝoj. Ekde la pasinta jarfino, ŝi eniris la inkubatoran ĝardenon kun sia produkto, la manfarita zingibra melaso kaj gajnis senpagan oficejon por malfermi la produkto-montrejon. Por ŝi, la plej granda akiro estas profesia gvido de negocado. Ŝi diris:  

"Antaŭ tio ni nur sciis pure vendi la produktojn kaj ne havis projektadon pri la marko kaj la komapnio. Nun la ĝardeno periode organizis trejnadon pri administrado kaj negocado. Post malfermo de la vendejo ĉitie, mi havas klaran planon pri estonteco de nia kompanio kaj la marko."

La plejparto de translokitaj loĝantoj de Yichang loĝas en montregionoj kun riĉaj agrikulturaj resursoj. Tie abundas fruktoj, teo kaj diverstipaj agrikulturaj produktoj. Tamen malfacila transportado ofte ĝenas lokajn vilaĝanojn. Por solvi la demandon, Yichang kunlaboras kun elektronikkomerca grupo Suning por evoluigi kamparan elektroniknegocon kaj establis vendplatformojn en Suning, Taobao kaj Wechat. S-ro Li Kaijie, ĉefo de la elektronikkomerca kompanio Ganchang, ĝuste sin dediĉas al elektronika komerco. Li diris:

"Ni estas inkubatoro de la ĝardeno, ni establis iujn servejojn en la vilaĝoj kaj establis la transportan platformon. Trie, ni establis la platformon de kampara merkato Ganchang. Vilaĝanoj povas liveri al ni siajn produktojn kaj ni faris ekzemplon kaj normaligis iliajn produktojn. Ni ankaŭ instruis ilin purigi, elekti, pakumi fruktojn, por pli bone vendi ilin."

Post duona jaro, ili organizis pli ol 10 trejnajn kursojn al centoj da vilaĝanoj. La elektronikkomerca platformo ne nur solvis transportan demandon, sed ankaŭ alportis negocan penson al vilaĝanoj. En la gubernioj Xingshan kaj Zigui, estas ordinara afero vendi fruktojn per poŝtelefono.

Transportado estas kerna ĉeno de elektronika komerco. Por ŝpari koston kaj faciligi vilaĝanojn, la kampara elektronikkomerca platformo de Yichang kunlaboras kun la triaflanka transportado kompanio kaj establis transportajn servejojn en 143 vilaĝoj. Vilaĝanoj povas sendi siajn frujtojn en hejmo kun la malalta prezo. La vilaĝo Wangjialing de urbeto Guojiaba de gubernio Zigui donis apartan subvencion al vilaĝanoj, kiuj sin dediĉas al elektronika komerco. Konigite pri tio, vilaĝanino Guo Yinfeng tuj decidis funkciigi transportan servejon. Ŝi diris:

"Ekde la pasinta oktobro, mi vendis oranĝojn per Wechat kaj Taobao. Novembre mi funkciigis agentejon de ekspresa distribuo por faciligi transportadon de miaj propraj produktoj kaj ankaŭ servi por vilaĝanoj. En la vilaĝo, pli ol 80 familioj vendas oranĝojn per interreto. Iuj junuloj laboras eksterhejme kaj iliaj gepatroj kultivas oranĝojn ĉi tie. La junuloj vendas oranĝojn per interreta vendejo kaj la gepatroj respondecas pri transportado de la vilaĝo al aĉetantoj. En la pasinta jaro mi ĉiutage sendis 400 pakaĵojn da oranĝoj pezaj je preskaŭ 2 000 kilogramoj."

S-ino Guo Yinfeng kalkulis, ke sendi 10 kilogramojn da oranĝoj de la vilaĝo al Pekino kostas 15 juanojn kaj freŝa fiŝo kuirita de vilaĝanoj atingis manĝtablon de pekina konsumanto nur post tri aŭ kvar tagoj.

Nun la urbo Yichang helpis translokitajn loĝantojn vendi agrikulturajn produktojn valorajn je 20 milionoj da juanoj per la gubernia kampara elektroniknegoca administra centro kaj dek vilaĝaj servejoj. La formo de interreto plus entreprenado ne nur realigis la celon de eniro de agrikulturaj produktoj en urbojn kaj dissendo de industriaj produktoj en vilaĝojn, sed ankaŭ helpis pluajn kamparanojn realigi riĉigon. La industrio por translokitaj loĝantoj en tiu regiono estis sukcese elkovita kaj la translokitaj loĝantoj estis feliĉigitaj kun interreta rapideco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin