Ma Jiliang: mi esploras kaj fabrikas la solan produktaĵon en la mondo

(GMT+08:00) 2018-12-04 10:48:16     Redaktoro:Li

Ma Jiliang: mi volas fari unikan produktaĵon en la mondo

Ma Jiliang estas la fondinto de la kompanio Mendong (Modoo), fakte antaŭe li neniam pensis ke lia vivo povos havi rilaton kun miloj da gravedulinoj, sed nuntempe, liaj ĉiutagaj laboroj havas intimajn rilatojn kun ili. Li gvidis sian grupon sukcese ellabori unikan la solan produktaĵon en la mondo, kiu povas testi la korbaton, sanon kaj situacion de fetoj en ĉiuj momentoj kaj en ĉiuj lokoj.

Laŭ opinio de Ma Jiliang, li bone kaptis la ŝancon de epoko. En la jaro 2012, dum siaj someraj ferioj li faris volontulajn laborojn en sia hejmloko Suzhou, kie okazis la aktivadoj por altiri la teknologiistojn kaj entreprenistojn por la patrujo. Dum la aktivado, li konis unu faman entrepreniston kaj sukcese gajnis ŝancon kune kun li fondi kompanion en Ŝanhajo.

"Li demandis al mi kion mi povas kaj volas fari. Finfine mi faris preskaŭ ĉiujn laborojn, ekzemple administradon, kompanian registron, la nomadon de kompanio kaj produktaĵoj. Krome, mi ankaŭ partoprenis en la procezo de produktaĵa esplorado kaj fabrikado. Mi tre dankas lin ĉar li vere fidis min, kvankam mi estis juna studento, mi nur havis entuziasmon, sed nesufiĉan sperton, li prezentis al mi ĉion, kio devis esti lerninda por mi."

Post duonjara laborado, Ma Jiliang kaj la kompanio jam akiris bonegan rezulton, sed Ma Jiliang decidis reveni al Usono por plenumi sian lernadon en universitato. Samtempe, li gajnis bonan laboron post sia diplomiĝo. Akcepti la laboron kaj resti en Usono aŭ reveni al Ĉinio por daŭrigi la karieron? Ma Jiliang vizaĝis al grava vivelekto.

"Tiamtempe mi havis du elektojn. Kiam mi gajnis la laboran ŝancon en Usono, mi estis tiel emociita, sed poste mi sentis min iomete tima, ĉar mi povis vidi la vivon ĝis mia 50-jara aĝo. Samtempe en Ĉinio, mi havas bonan ŝancon por teni entreprenon, kaj mi povos pli rapide disvolviĝi ol samaĝuloj. Do finfine mi decidis akcepti la sortan defion kaj reveni al Ĉinio por havigi al mi entreprenon."

Kiel la unua laboranto de la kompanio, Ma Jiliang ne ĉesigis sian kontakton kun la fondinto kaj laboristoj. Kiam li revenis al la kompanio, li penis kune kun la grupo fari esploradon de artefarita intelekto kaj fabrikado de koncernaj produktaĵoj.

Sed Ma Jiliang volas kombini artefaritan intelekton kun intelekta hardvaro. Do en la jaro 2014 li forlasis tiun kompanion kaj fondis sian propran kompanion Modoo.

Ma Jiliang konigis, ke la hardvara produktaĵo de Modoo ĉefe helpas la gravedulinojn koni la sanan staton de fetoj. Pro la originala ideo kaj bona prezentado de Ma Jiliang, post unu monato li gajnis la investon de 6 milionoj da juanoj. Kvankam ili havas sufiĉan monon, tamen la fabrikado de pruduktaĵoj estas tre tre malfacila. Ili ne povis elfabriki tian produktaĵon, kian ili deziris.

"Tio estas la unua fojo ke mi sole havi entreprenon. Marte de la jaro 2015 ni gajnis investon de 6 milionoj da juanoj, sed en la sekvaj du monatoj ni suferis tre malfacilajn tempojn, mi eĉ pripensis forlason. Ĉar tiam tia produktaĵo ne ekzistis en la mondo, neniu vere fabrikis ĝin."

Poste, la kompanio Modoo sukcese gajnis la duan monkolekton. Bedaŭrinde, pro la malrapidigo de la fabrikado kaj la veno de financa krizo, Ma Jiliang nur povis ŝanĝi sian kompanian administradon. Samtempe li ankaŭ ŝanĝis sian propran disvolvan planon. Li studis en speciala instituto por entreprenistoj, partoprenis en konkurso en Ĉinio kaj en la mondo, ne nur por altigi sian propran kapablon, sed ankaŭ por disvastigi la influon de la kompanio.

Je la fino de la jaro 2016, Ma Jiliang partoprenis en la konkurso "Dubajo 100" kaj gajnis ŝancon por akcepti 100-tagan trejnadon pri la kampoj de kuracado kaj administrado en Dubajo. La instruistoj estais famuloj en la mondo, kiuj havis sufiĉajn spertojn. Dank' al la trejnado, Ma Jiliang akceptis sistemajn sciojn pri la teno de entrepreno.

Post la trejnado, Ma Jiliang trovis ke la oratorado estas grava kapablo de entreprenisto, do kiam la entrepreno Wework organizis la Mondan Kresigan Premion (Wework Creator Awards), li sin enskribis por la konkurso kaj gajnis la unuan premion. En la jaro 2019, Ma Jiliang iros al Usono por partopreni en la monda finalo. Ma Jiliang diris,

"En Ĉinio, mi faras oratoradon en ĉina lingvo, kaj kiam mi iris al Usono, mi uzis anglan lingvon. Mi memoras, ke kiam mi plenumis mian prelegon, ĉiuj homoj diris 'bonege' aŭ 'superbela'. Do mi havas sufiĉan memfidon ke mi gajnos la unuan lokon en la monda konkurso."

Nuntempe, Ma Jiliang kaj lia kompanio Modoo ambaŭ gajnis bonajn rezultojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin