Zhang Yuan: la disvolvado de aŭstralia kompanio en Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-25 17:05:42     Redaktoro:Li


En la jaro 2013 la marko Canva estis fondita de tri gejunuloj en Aŭstralio, ili volas helpi uzantojn aŭ kompaniojn rapide fari afiŝojn. Nuntempe, Canva jam fariĝas internacia kompanio kun 300 laborantoj en la mondo. La aplikaĵo Canva subtenas 180 lingvajn versiojn kaj ĝiaj uzantoj venas el 180 landoj.

En la jaro 2018, Canva oficiale venis al Ĉinio. Robin, la ĉefo de la ĉina branĉkompanio de Canva prezentis la kialon de eniro en Ĉinio.

"Ĝenerale, ni bezonas pensi kelkajn elementojn kiam ni volas fari entreprenadon. La unua estas ĉu la entreprenpo povos helpi homojn aŭ kompaniojn solvi gravajn problemojn, la dua estas la uzad-ofteco kaj uzant-kvanto de la produktaĵo, la tria estas la venonta potencialo de la produktaĵo, kaj la kvara estas ĉu la uzantoj aĉetos la produktaĵon. Kiam ni pripensis la kvarajn elementojn, ni trovis ke la aplikaĵo Canva devas kaj povas eniri en Ĉinion."

Post detala kaj ĉiuflanka stutado de ekzemploj pri enirado de fremdlandaj kompanioj al Ĉinio, la ĉina grupo Canva faris kelkajn ŝanĝojn. Robin diris, ke la farado de ĉina versia aplikaĵo de Canva estas tre simpla, sed se ĝi volas vere eniri en Ĉinion kaj adaptiĝi al la ĉina situacio, ĝi bezonas fari multajn laborojn.

"Fakte, la enirado en Ĉinion de Canva estas tre malsimpla. Ekzemple, multaj fremdlandaj aplikaĵoj nur bezonas ĉinigi la vortojn de la aplikaĵo kaj disvolvi kelkajn ligilojn kun lokaj aplikaĵoj WECHAT kaj WEIBO, ktp. Sed Canva estas desegna aplikaĵo, kiam la ĉinaj uzantoj uzas nian aplikaĵon, ili ne nur bezonas lokajn bildojn kaj lokajn elementojn, sed ankaŭ la ĉinajn ideografiaĵojn. Do ni bezonas kontaktigi kun bilda kaj tipara bankoj, kiuj havas kopirajton."

"Ĉiu homo havas desegnan forton" estas la slogano de Canva. Aŭguste ĉijare, la ĉina versia aplikaĵo Canva estis oficiale publikigita. Ĝis nun la uzantoj multe kreskas. La uzantoj povas desegni siajn proprajn afiŝojn en tri paŝoj: elpenso, redakto kaj plenumo.

"Ni desegnas milojn da afiŝaj ideoj en la aplikaĵo Canva, la uzantoj povas fari elektadon depende de siaj elpensoj. La uzado de nia aplikaĵo estas tre simpla, eĉ maljunuloj povas uzi ĝin."

Robin diris, ke en la pasinta unu jaro, li kaj lia grupo trifoje ŝanĝis la oficejon en WeWork, kaj nun ili laboras en Chaoyang distrikto, Pekino. Nuntempe Canva havas 30 laborantojn, kiuj kune solvas problemojn, adaptiĝas al la ĉina interreta kondiĉo, studas inklinojn de lokaj uzantoj, ktp.

"Laŭ mia opinio, la entreprana spaco WeWork estas nia bonega elekto. En la pasinta unu jaro, nia kompanio multe disvolviĝis, do ni bezonas konvenan oficiejon, kiu estas malmulte kosta sed sufiĉe oportuna kaj bonkvalita. Ĉar ni elektis la oficejon de WeWork, ni povos ŝpari multan enspezon, kiu povas uzata por tiuj, kiuj okupiĝas pri la desegnado kaj riĉigo de la enhavo de la aplikaĵo."

Robin diris, ke lia plej ĉefa zorgo estas ke la aplikaĵo Canva ne povas bone kontentigi ĉiujn uzantojn.

"Laŭ mia opinio, la plej granda problemo de Canva estas kiel plenumi la bezonojn de uzantoj. Ĉar iliaj bezonoj estas ŝanĝemaj, la medio ankaŭ estas ŝanĝema. Ni bezonas senĉese ellabori desegnajn ideojn ĉar la uzantoj eble bezonos malsamajn formajn afiŝojn, ekzemple videajn."

Vizaĝe al la konkuro en ĉina merkato, Robin havas sufiĉan fidon. Li diris, ke en la venontaj tri ĝis kvin jaroj, la ĉina Canva fariĝos la plej granda parto kaj merkato internaciskale.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin