Membroj de ĵurio

(GMT+08:00) 2017-02-28 15:55:34     Redaktoro:Ĝoja

Mark Fettes (Kanado)

Profesoro pri edukado en la kanada universitato Simon Fraser (Vankuvero). Gvidas esplorojn pri la edukado de indiĝenaj popoloj kaj pri ekologiaj lernejoj. Aktiva ankaŭ pri lingvopolitikaj esploroj; kunredaktoro de la fakrevuo Language Problems and Language Planning.

Ekde la okdekaj jaroj, Mark Fettes troviĝas inter la gvidantoj de la tutmonda Esperanto-movado, interalie kiel redaktoro de la revuo Esperanto, estrarano de Universala Esperanto-Asocio, kaj lastatempe kiel ĝia Prezidanto. Li estis la ĉefa aŭtoro de la Manifesto de Prago (1996), deklaro pri la celoj kaj valoroj de la Esperanto-movado kiu helpis inspiri generacion de aktivuloj.

Wang Xingdong (Ĉinio)

Fama scenaristo, estro de Ĉina Film-literatura Asocio, vicprezidanto de Ĉina Filmista Asocio kaj gajninto de speciala subvencio de la ĉina Ŝtata Konsilantaro.

Li gajnis la premion de la 7a internacia filmfestivalo en Tokio, Japanio, per la filmo "Neobeema filo de la ĉielo" en la jaro 1994; la oran premion de la 5a internacia infana filmfestivalo en Hindio per la filmo "Mirinda aventuro de kolomb-amanto" kaj la premion de franca internacia infana filmfestivalo per la filmo "Alfluginta gruo"en la jaro 1986.

Wang Xufeng (Ĉinio)

Fama verkistino kaj profesorino. Ŝi oficas kiel vicprezidanto de Zhejiang-a Tekultura Instituto, estro de Kultura Akademio sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato, gvidanto de esplorado de tekulturo kaj prezidanto de Hangzhou-a Asocio por Popularigi Te-Markon.

Wang Xufeng debutis en literaturo en 1980, kaj ŝia trilogio da romanoj " Te-amantoj" gajnis la ĉinan literaturan premion Maodun. Ĝis nun estis publikigitaj ĉirkaŭ 10 milionoj da ideografiaĵoj de ŝiaj verkaĵoj

Lastajn jarojn ŝi verkis tekstojn por la ĉina fama dokumenta filmo "Teo, rakonto pri folio". Ŝiaj multaj verkaĵoj estis tradukitaj en multaj lingvoj kaj ŝi fariĝis gvidanto de internaca disvastigo de ĉina tekulturo.

Wang Chongxiao (Ĉinio)

Reĝisoro de dokumentaj filmoj de ĉina centra televida stacio, li partoprenis en dokumentaj filmoj "Imperiestra Palaco", "Miljara vojo de budaismo" kaj "Waitan".

Li reĝisoris la unuan ĉinan dokumentan filmon pri la monda tea kulturo "Teo, rakonto de unu folio", kiu gajnis premion de Monda Montara Dokumento-Festivalo de Qinghai, Ĉinio, ankaŭ premiojn ĉinajn pri elstaraj televidaj dokumentaj filmoj kaj pri plej bona filmado.

LEE Jungkee (Sud-Korieo)

Prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro. Docento de Univ.Kyunghee en Koreio. Magistro pri planologio.

Li estas unu el 6 estraranoj de Universala Esperanto-Asocio. En la jaro 2002, li estis premiita de UEA kiel premiito de la premio Deguchi. Li verkis 8 librojn pri Esperanto.

Ĝis nun li partoprenis en internacia Esperanto-evento 99 foje dum 44 jaroj.

Zhang Ping (Ĝoja) (Ĉinio)

Direktoro de multmedia produktado en la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj unu el la junuloj trejnataj kiel talentuloj en ĈRI. Ŝi prelegis pli ol 30 fojojn en internaciaj okazoj de kultura interŝanĝo, kiel en UK, IJK kaj AK. Kiel reprezetanto de UEA ŝi partoprenis kaj parolis en internacia forumo de UNESKO kun la titolo "Kultura Kuniĝo" en la jaro 2015. Ŝi estas unu el la iniciatoroj de la konkurso "Teo kaj Amo".

Cao Gonghua (Ĉinio)

Kulutra komentariisto, verkisto, pentristo, kaligrafo kaj projektisto.

Estro de la instituto pri urba kaj kampara kultur-disvolva strategio sub Ĉina Akademio de Arto, vicprezidanto de Okcident-Laga Asocio por akcelado de fotado kaj filmado, estro de komitato pri komentario kaj komuniko sub Zhejiang-a Muzikista Asocio, estro de sekcio pri esplorado kaj konsultado de marka strategio sub Hangzhou-a Asocio por Akcelo de Urbaj Markoj kaj konsilisto de Ĉina Tea Muzeo.

Huang Yazhou (Ĉinio)

Poeto, romanisto kaj scenaristo. Li estis reprezentanto de la 8-a Tutlanda Popola Kongreso, vicprezidanto de la 6-a Ĉina Verkista Asocio kaj prezidanto de Zhejiang-a Asocio de Verkistoj. Nun li servas kiel vicestro de Ĉina Film-literatura Asocio kaj vicestro de Filma Komitato sub la Ĉina Verkista Asocio.

Li eldonis pli ol 30 verkaĵojn, inkluzive de poemaroj, novelaroj, prozaroj kaj dramaroj. La romano "La suno leviĝas el oriento" gajnis ĉinan ŝtatan premion de libroj. La poemaro "Odo al La Longa Marŝo" gajnis literaturan premion titolitan de la ĉina fama verkisto Lu Xun.

Fariĝis filmoj liaj 15 scenaroj, kiel "De la pratempo", "Enigmo de R4" kaj "Deng Xiaoping•1928". Pro bonkvalitaj filmoj li sinsekve gajnis la ĉinan filman premion de plej bona scenaristo kun la titolo Ora Koko, premiojn en la 20-a internacia infana filmfestivalo en germana Frankfurto, "bronzan premion kairan" en la 5-a internacia infana filmfestivalo en egipta Kairo, la "deklaraci-premion de UN" en la 12-a internacia infana filmfestivalo en usona Ĉikago kaj premion en la 10-a usona-ĉina filmfestivalo pri plej bona historia rakonto.

Fariĝis televidaj serioj liaj scenaroj, kiel "Deng Xiaoping en la historia turno", kaj per ili li gajnis multe da ĉinaj premioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin