Xiaofeng (Arko)
(Ĉinio)

(GMT+08:00) 2017-04-14 20:14:49     Redaktoro:esperanto

GONG Xiaofeng, profesoro pri media scienco kaj inĝenierado, doktoro pri Nutra scienco, estas vicprezidanto de ILEI (2013-) kaj prezidanto de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj(2009-).

Ŝi diplomiĝis el Jiangxi-a Universitato (Nuna nomo: Nanchang-a Universitato) en 1981, En la jaro 1994 ŝi magistriĝis kaj ricevis postenon en la universitato pro sia eminenta kapablo. En 2006 ŝi doktoriĝis pri Nutraĵa Scienco kaj Enĝenierarto kaj tuj poste ŝi ricevis subvencion de la Ŝtata Fonduso kaj iris al Britio kiel vizitanta profesoro en Cardiff Universitato 12 monatojn, De tiam ŝi komencis praktikadon en Esperanto. Nuntempe ŝi ĉefe instruas pri media analitika tekniko, media monitorado kaj mikrobiologio kaj faras esploradon rilate tiun kampon, ĉefe pri pezaj metaloj kaj manĝaĵa sekureco. Ŝi plenumis multajn esplor-projektojn kaj jam publikigis ĉirkaŭ cent disertaciojn sur diversaj kernaj revuoj enlandaj kaj internaciaj. Ŝi gajnis la titolon pri dek eminentaj instruistoj en la Universitato, kaj plurajn premiojn en instruado.

Ŝi komencis memlerni Esperanton de decembro de 1980, kaj poste sinsekve aliĝis al la elementa kaj progresinta korespondaj kursoj. VIcprezidanto (1997-2005) kaj prezidanto (2006-2014) de Jiangxi-a Esperanto-Asocio , kaj Ŝi organizis famajn sesiojn de Lushan-forumoj de Esperanto dum la jaroj 2008-2011. Sekciestro de ILEI-CN (2009- ), kaj vicprezidanto (2013-) de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Ŝi ĉeforganizis seminariojn pri E-instruado kaj trejnkursaron en diversaj urboj, Tri sesiojn (la 1-a, 2-a kaj 5-a) de ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) kaj la 45-an ILEI-konferencon en Kunming, Ĉinio. Premiito en la Panteono ĉe edukado.net en 2013. La ĉefredaktoro de la revuo "Esperanto" faris specialan intervjuon kaj aperigis ĝin en la februara numero, 2015.

retadreso: arko.gong@qq.com

tel: +86-186-0791-0758

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin