Liu Junfang
(Ĉinio)

(GMT+08:00) 2017-04-14 20:22:13     Redaktoro:esperanto

Liu Junfang en la jaro 1960 aliĝis al la Ĵurnalisma Fakultato de Pekina Disaŭdiga Instituto (la nuna ĉina Komunikada Universitato). En 1962 eklernis Esperanton en la Fremdlingva Fakultato kaj en 1964 eklaboris en la Esperanto-Redakcio de ĉina Radio Internacia, faris redaktadon, intervjuadon, tradukadon kaj paroladon ĝis la jaro 2009. En 1986 kunprezidis la televidan filmon pri instruado de Esperanto "La Espero". En 1987 partoprenis en kompilado de Esperanto-ĉina Vortaro, kies ĉefredaktoro estas la fama ĉina veterano Honfan. En 1995 estis juĝata kiel profesoro-parolisto. En 2015 paroprenis en kontrolado de Granda Vortaro Esperanto-ĉina, kompilita de Wang Chongfang. En 2016 partoprenis en tradukado kaj kontrolado de ĉina Antologio 1979 – 2009.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin