Stanislav Marček (Stano)
(Slovakio)

(GMT+08:00) 2017-04-14 20:38:10     Redaktoro:esperanto

Stano (oficiale Stanislav) Marček, 64-jara, slovako.

Membras en ILEI kaj membro de Akademio de Esperanto.

Junaĝe fondis kaj aligis al TEJO la slovakian landan junularan sekcion JES (Junaj Esperantistoj en Slovakio). Eksprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio.

Esperanton eklernis kiel 12-jara lernanto en baza lernejo, sekve plulernis en kelkaj someraj kursoj de Esperanto en Lanĉov (Ĉeĥio), kie akiris ankaŭ "diplomon de instruisto". Vere diplomita instruisto de Esperanto, kun seriozaj ekzamenoj kaj la aprobo gvidi kursojn de Esperanto (asociaj ekzamenoj de la landa Esperanto-asocio, ĉe Tvarožek kaj Šaturová) fariĝis en la jaro 1977.

Gvidis diversgradajn Esperanto-kursojn en Ĉeĥio, Slovakio, Finnlando, Pollando , Germanio, Francio, Svislando, Hispanio, Nov-Zelando kaj Litovio. En 1982 organizis kaj direktoris Internacian Junularan Kursejon en Slovakio (4-gradaj kursoj, 80 partoprenantoj).

Verkis, redaktis kaj mem enpaĝigis kaj eldonis la lernolibron Esperanto per Rekta Metodo, kiu ĝis nun aperis en 38 lingvoj.

Redaktis kaj enpaĝigis la broŝuron "Malkovru Esperanton", kiu aperis en 15 lingvoj.

Redaktis kaj enpaĝigis la gazetojn Esperantisto Slovaka (1985–1995), Esperantista Vegetarano (1982–1997), Heroldo de Esperanto (2000–2001), revuo Esperanto (2002–2012), nuntempe la revuojn Juna Amiko kaj Esperanto aktuell.

Al la slovaka tradukis, enpaĝigis kaj eldonis la libron La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński, redaktis, enpaĝigis kaj eldonis la libron Bona Espero, idealo kaj realo de la sama aŭtoro. Voĉlegis kaj eldonis ankaŭ sonlibrojn en Esperanto: Fabeloj de Andersen kaj Fabeloj de la fratoj Grimm, La Verda Podio kaj Verdkata Testamento de Raymond Schwartz k. a., registris kaj eldonis la diskon Kantoj por kursoj.

Pro la agado estis plurfoje premiita. Pro "instruado de Esperanto kaj informado pri Slovakio en esperantista medio" estis en 2008 deklarita Esperantisto de la jaro en Slovakio.

En 2014 UEA aljuĝis al li la Premion Deguĉi, kiu estas konata ankaŭ kiel "Esperantista pacpremio" pro "longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro la ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj".

En la 100a UK en Lillo, li - kiel la prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, transprenis la premion Cigno 2014, pro la impresa enlanda informa agado de la asocio en 2014.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin