Rezulto de konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" (2016-2017)

(GMT+08:00) 2017-06-05 08:57:21     Redaktoro:Ĝoja

Plej bona filmo — Teo ligas avon kaj nepon (Ĉinio)

Plej bona scenaristo — Simpla Rakonto (Rusio) – Scenaristo: Сергей Миляев

Plej bona reĝisoro — Simpla Rakonto (Rusio) – Reĝisoro: Сергей Миляев

Plej bona desegnofilmo — Mi soifas (Germanio, Svedio)

Plej bona originala muziko — Teo-revoj en amo-taso(Kubo) - Originala Esperanto-kanto Kara Li 
 
Plej bona ĉefaktoro — Simpla Rakonto (Rusio) – Ĉefaktoro: Игорь Мельников

Plej bona ĉefaktorino — Simpla Rakonto (Rusio) – Ĉefaktorino: Яна Мужецкая

Plej bona kameraisto — Teo kaj Akvo (Ĉinio) – Kameraisto: Yu Xin

Plej bona muntisto — Tetaso amas vojaĝi (Svisio) – Muntisto: François Randin 
 
Speciala Premio - Bona Dokumenta Filmeto — Chao kaj Angelina (Ĉilio)

Speciala Premio - Bona Kreivo — Nigra Teatro –Teo kaj Amo (Pollando)

Speciala Premio - Bona Prezento de Teo-Kulturo —Teo, Amo kaj Sincerplena Danco (Sud-Koreio)

Invitite, 11 premiitoj de Plej bona filmo, Plej bona scenaristo, Plej bona reĝisoro, Plej bona desegnofilmo, Plej bona originala muziko, Plej bona ĉefaktoro, Plej bona ĉefaktorino, Plej bona kameraisto, Plej bona muntisto kaj Speciala Premio (Bona Dokumenta Filmeto/ Bona Kreivo/ Bona Prezento de Teo-Kulturo) partoprenos premidonan ceremonion kaj la duan filmfestivalon "Teo kaj Amo", kiuj okazos de la 22a ĝis la 29a de oktobro en la urbo Huzhou(ĉine 湖州) de la ĉina provinco Zhejiang(ĉine浙江). La organizantoj pagos aviadil-biletojn, kostojn de tranoktado, manĝado, loka trafiko kaj vizit-biletojn dum la periodo.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin