La kondiĉoj de la projekciado estis tre bonaj (granda ekrano, senluma cxambro, favora sonsistemo, profesia projekciisto…). Domaĝe, la perskajpa kontakto kun Ĝoja, ĵurnalistino de Ĉina Radio Internacia, respondeculino de la konkurso, nur parte sukcesis, pro manko de potenco de la reto en la projekciĉambro.
Plej multaj ĉeestantoj ŝovine (^^) elektis la nuran elfrancian filmeton « Magia Teo » (8a el la eŭropaj filmetoj prezentitaj en la ĉisupra retejo). Post la prokekciado, telero plena je bongustaĵoj atendis ĉiujn.
Dankon al Ĝoja, kiu bonvole pruntesendis al ni dekkvinon da verkoj, inter la 77 ricevitaj.
Michel Fontaine