Estis prezentitaj filmetoj de "Teo kaj Amo" en Tianjin-urbo

(GMT+08:00) 2017-06-28 15:34:09     Redaktoro:Ĝoja

La 7an de majo kunlabore kun Pekina Esperanto-Asocio kaj Esperanto-redakcio de ĈRI, Tianjin-a Esperanto-Asocio organizis prezentadon de premiitaj filmetoj de la dua konkurso "Teo kaj Amo", al ĝi ĉeestis esperantistoj pekinaj, tianjin-aj kaj Xi'an-aj, ankaŭ studentoj kaj instruistoj de universitatoj kaj amaskomunikiloj, sume pli ol 40 personoj.


Cao Baozhu, vicprez. de Tianjin-a Esperanto-Asocio, donis saluton.


Zhang Ping, unu el iniciantoj de projekto "Teo kaj Amo" faris konigon.

Unue estis prezentita la filmeto "Teo ligas avon kaj nepon" farita de Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj tiu ĉi filmeto gajnis la premion "Plej Bona Filmo". La ĵurio komentis, ke Teo ligas avon kaj nepon montras la kernan spiriton de ĉina teo-kulturo per teo-etiketo kaj bone disvastigas teo-kulturon en gaja maniero. Tial ĝi meritas la premion Plej bona filmo.


Kolombia esperantisto Doniben salutas.


Meksikaj esperantistoj donis gratulon.

He Haoran, unu el la farintoj de la filmeto, diris, ke li unuafoje faris filmadon kaj muntadon, tute ne imagis tiel bonan rezulton. Lin profunde impresis la unuiĝo kaj bona kunlaboro inter membroj de la asocio. Estis prezentitaj ankaŭ la filmeto el Kubo "Teo-revoj en amo-taso" kaj oni telefonis kun Amindaj, la muzikgrupo, kiu faris la filmeton.

Per skajpo kolombia kaj meskikaj esperantistoj donis gratulon al la premiitoj.


Tianjin-aj esperantistoj voĉlegis la poemon de Julio Baghy "La homo kaj la sezonoj".


Shi Linjuan voĉlegis la poemon de L.L.Zamenhof "La Vojo".

Sekve esperantistoj pekinaj kaj tianjin-aj voĉlegis poemojn originalajn en Esperanto. Estas menciinda, ke 10jara knabo Han Yang, plej juna membro de Tianjin-a Esperanto-Asocio voĉlegis la poemon Amika Rondo.


Lisa, membro de Tianjin-a Esperanto-Asocio, gvidis kurtan kurson de Esperanto.

Fine Lisa, membro de Tianjin-a Esperanto-Asocio, gvidis kurtan kurson de Esperanto.


Luan Huiqin, prez. de Tianjin-a Esperanto-Asocio, donis resumon.

Prez. de Tianjin-a Esperanto-Asocio s-ino Luan Huiqin diris, ke Esperanto havas 130-jaran historion kaj la historio de Esperanto-Movado estas 101-jara. Hodiaŭ nova tekniko vigligas la movadon kaj certe akcelas disvolvon de la Esperanto-movado en Tianjin.


Estis transdonita la verda flago al urbo Qingdao, la sekva filmprezentejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin