Gigantaj te-arboj foraj

(GMT+08:00) 2018-03-06 15:26:25     Redaktoro:Ĝoja


Gigantaj te-arboj foraj
Senditoj de prauloj


Tra te-ĝardeno oni atingis la Ĉinan Muzeon pri Teo en Hangzhou, urbo fama pro teo. Ŝajnas al mi, ke survoje mi naĝas en verdaj ondoj, ĉirkaŭe estas te-arboj kaj sur te-folioj estas brilaj roseroj. Etendinte miajn manojn mi prenas „perlon" de sur te-folioj.

Tiu ĉi te-arbo estas unu speco kaj rigardata „mini-princino". En la ĉina sudokcidenta ĝangalo troviĝas te-arboj, kiuj etendas siajn branĉojn al la ĉielo kaj staras sur la tero kiel gigantaj dioj en fabeloj. Iuj eble gapas kaj demandas: „Ĉu vere ili estas te-arboj? " „Ĉu ankaŭ la gigantoj samas kiel la te-arboj en la urbo Hangzhou? "

En la ĝangalo te-arbo povas esti nomata „li" kaj rigardata la praulo de la te-arboj en la mondo. Fakte li ne estas praulo, sed sendito de praulo.


Antaŭ sepdek ĝis okdek milionoj da jaroj en tropikaj kaj subtropikaj primitivaj arbaroj en Laŭrazio ĝermis te-arboj. Tie varmis la klimato kaj abundis pluvo, ja estis varmbedo de tropikaj vegetaĵoj.

Antaŭ tridek milionoj da jaroj leviĝis la grandega Himalajo el profunda maro, te-arbo ekformiĝis. En tiu ĉi epoko pereis la dinosaŭroj kaj naskiĝis la te-arboj.

Antaŭ du milionoj kaj kvincent miloj da jaroj, la norda hemisfero estis rekovrita de glaciejo kaj sinsekve pereis vivoj, kion ankaŭ te-arboj suferis, sed postvivis.

Bonŝance en la ĉinaj sudokcidentaj provincoj Yunnan, Guizhou kaj Sichuan, la glacio estis malpli dika ol en aliaj lokoj, la antikva primitiva arbaro tie kun varmeta klimato, montaro kaj rivero, fariĝis rifuĝejo de antikvaj tropikaj vegetaĵoj, inkluzive de te-arboj.

Laŭ klasifiko de vegetaĵoj, te-arboj estas angiospermoj, dukotiledonuloj kun primitivaj periantoj, apartenas al kamelio-katalogo, kamelio-familio kaj kamelio-kategorio. La sveda plantologo Carolus Linnaeus nomis la te-arbon Thea sinensis L. (latine „sinensis" – ĉina). Tio atestas, ke la te-arbo originas en Ĉinio.


Laŭ plantologio troviĝas tri tipoj: te-arboj kun altaj trunkoj, mezaltaj trunkoj kaj trunketoj. Plej multaj alt-trunkaj te-arboj estas sovaĝaj kaj malnovaj. En Ĉinio estis trovitaj tiaj te-arboj en preskaŭ ducent lokoj en dek provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, kaj en la ĉina provinco Yunan estas tri tipaj kaj reprezentaj te-arboj: okcentjara kultivita te-arbo en la monto Nannuo de la gubernio Menghai en la dai-nacieca aŭtonoma subprovinco Xishuangbanna, miljara te-arbo transira de sovaĝa al kultivita speco en la vilaĝo Bangwei de la subgubernio Fudong de la gubernio Lancang sub la urbo Pu'er, kaj mil-sepcentjara sovaĝa te-arbo en la primitiva arbaro de la monto Dahei en la vilaĝo Bada de la gubernio Menghai de la dai-nacieca aŭtonoma subprovinco Xishuangbanna.

La malnova te-arbo sur la monto Nannuo en la gubernio Menghai en la provinco Yunnan estis titolita „reĝo de te-arboj". Oni ne scias, kiu plantis ĝin en la antikva tempo, nur scias, ke historie kvindek kvin generacioj de lokanoj hani-oj plantis te-arbojn.

Enirinte la ĉambron pri la historio de teo en la Ĉina Muzeo pri Teo oni tuj vidas la foton de la te-arbo. Ĝi pompe verdas, kun ĝi neniu alia te-arbo povas spirite sin kompari, kaj estas tute ne menciindaj la te-arbedoj ekster la pordo.

Japanaj te-amantoj venis kaj vizitis ĝin, sekvis alilandaj te-amantoj. Tial monde famiĝis la te-arbo, pro tio la Monda Banko kaj la loka registaro kune konstruis 824-metran ŝtuparon por faciligi viziton. Sed la senĉesa vizitado turmentis la te-arbon, al kiu plaĉas kvieteco. Senkiale ĝi malsaniĝis en la komenco de la naŭdekaj jaroj de la lasta jarcento, en disertacioj fakuloj esploris ĝian malsanon kaj konsiliĝis pri kuracado.

En la jaro 1993, mi, kiel redaktoro de tekstoj por la ĉina unua dokumenta filmo pri te-kulturo, titolita "Rakonto pri Te-Kulturo", aparte konigis la te-arbon. Sed ĝi falis tri tagojn antaŭ la vizito de filmfarantoj. En videaĵo farita de la filmfarantoj, ĝi silente kuŝas sur la tero, kio multe tristigis min. Laŭ mi, homoj iagrade kaŭzis ĝian forpason, ĉar homoj ofte brakumis ĝin, prenis ĝiajn foliojn kiel memoraĵojn…tial finfine ĝi falis. Tamen estas kortuŝe, ke el falintaj trunkoj viglas branĉoj, eĉ floras. Do mia kara okcentjara te-arbo, eternan pacon al vi, kaj nova vivo venas!

Estas sovaĝa la te-arbo en la monto Dahei en la vilaĝo Bada de la gubernio Menghai de la dai-nacieca aŭtonoma subprovinco Xishuangbanna. Ĝi jam aĝas mil sepcent jarojn, povas esti la „avo" de la te-arbo sur la monto Nannuo. Amiko diris al mi, ke ekzistas multaj ĉi tiaj te-arboj en la Yunnan-provinco. Kiam oni renkontas centjaran homon, oni kredas, ke tio estas bona aŭspicio, do renkonti mil-sepcent-jaran te-arbon estas multege pli valora aŭspicio.

En la jaro 1961 oni trovis ĝin, altan tridek du komo unu du metrojn, vere altan arbon kun branĉoj al la ĉielo. Poste pro ventego ĝi duone rompiĝis kaj altas nun nur dekkvin metrojn, sed ankoraŭ egalas al trietaĝa domego. Antaŭe, lokanoj grimpis sur ĝin, hakis branĉojn kaj plukis te-foliojn por produkti teon. Komence de la jaro 2013 oni raportis interrete, ke ĝi mortis nature.

Estas titolitaj „la monde tri antikvaj te-arboj" la menciitaj du te-arboj kaj la te-arbo en la vilaĝo Bangwei de la subgubernio Fudong de la gubernio Lancang sub la urbo Pu'er. La te-arbo sur la monto Nannuo estas kultivita, la te-arbo sur la monto Dahei tute sovaĝa, kaj la te-arbo en Bangwei transire interligas la du periodojn - sovaĝan kaj kultivitan, tial ĝi estigis sensacion. Ĝi havas pli ol mil jarojn kaj estas la plej frua transira te-arbo, trovita ĝis nun en la mondo.

Aperis novaj ĝojigaj trovoj unu post alia: Estas trovita la plej granda kaj plej malnova sovaĝa te-arbo de la mondo en la mezo de la Yunnan-provinco sur la monto Ailao, alta je pli ol du mil sescent metroj super la marnivelo. La arbo altas je dudek kvin metroj, krone mezuras dudek du metrojn multiplikite per dudek metroj kaj bruste mezuras du komo ok tri metrojn.

La te-arbo kreskas en primitiva arbaro, kune kun aliaj sovaĝaj te-arboj formis sovaĝan te-arbaron, kiu areas dudek ok mil sepcent kvardek sep komo kvin muojn (ĉirkaŭ deknaŭ komo unu ses kvin kvadrataj kilometroj) kaj estas monde konsiderata kiel la plej vasta, plej sovaĝa kaj plej kompleta flaŭra biotopo kun te-arboj kiel la ĉefaj arboj.

La registaro trovis la te-arbaron en la sepdekaj jaroj de la lasta jarcento kiam oni esploris akvoutiligon tie. Sed lokanoj jam konas ĝian ekziston pli frue. En printempo de la jaro 1991, la fratoj Luo Zhongjia kaj Luo Zhongsheng trovis gigantan sovaĝan te-arbon. En la jaro 1996 kunvenis fakuloj, kiuj sinteze konkludis laŭ tieaj latitudo, altitudo, aertemperaturo, akvokonservo kaj aliaj statoj, ke la te-arboj en tiu ĉi areo aĝas de dumil kvincent ĝis dumil sepcent jarojn.

La te-arbaro estas la „viva fosilio" de antikvaj te-arboj, signife gravas por studado de originala produktejo de te-arboj, te-arba socio, hereda varieco de te-arboj kaj la utiligo de te-resursoj, tial estas atentata de mondaj te-fakuloj, plantologoj kaj ekologoj.


El malnovaj te-arboj en ĝangalo estas mesaĝoj de prauloj, tial rigardante verdan te-trinkaĵon, mi ofte pensas pri la gigantaj te-arboj en la foraj lokoj, kaj pri la prauloj, kiuj la unuaj trovis ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin